Saltu al enhavo

Trevor Steele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trevor Steele
Persona informo
Naskiĝo 14-a de majo 1940
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
verkisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Trevor STEELE (naskiĝis la 14-an de majo 1940) estas aŭstralia Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto. La verkaro de Steele estas forte influita de vojaĝspertoj akiritaj i.a. en Germanio kaj en Orienta Eŭropo. Ĝi ankoraŭ riĉiĝis pro spertoj en Azio kaj en Aŭstralio, ĉefe pri la problemoj de aborigenoj, ĉe kiuj li laboris en eduka fako dum unu jaro kaj duono. Li verkis du gravajn librojn pri la rilatoj inter la aborigenoj kaj la koloniistoj: Flugi kun kakatuoj (2010) kaj Paradizo ŝtelita (2012). Li aktuale preparas libron pri sia biografio. Trevor skribas librojn, kiuj baziĝas sur aŭtentaj faktoj, kaj en kiuj li almetas iom da propra fantazio por fari la rakonton pli interesa.

De la komenco de 2002 ĝis aprilo 2004 Steele laboris kiel Ĝenerala Direktoro de la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio. Tamen, li havis malmultan antaŭan administran sperton kaj estis forte kritikata de aliaj homoj en la oficejo kaj en la asocio ĝenerale. En oktobro de 2003 li anoncis sian demision pro "personaj kialoj".

Ĝis 2010 Steele estis membro de la Akademio de Esperanto.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sed nur Fragmento (Chapecó: Fonto, 1987)
  • Memori kaj Forgesi (noveloj el la Norda Montaro) (Vieno: Pro Esperanto, 1992)
  • Apenaŭ Papilioj en Bergen-Belsen (Vieno: Pro Esperanto, 1994)
  • Remember and Forget (Viena: Pro Esperanto, 1995)
  • Falantaj Muroj, kaj aliaj rakontoj (Vieno: Pro Esperanto, 1997)
  • Apenaŭ Papilioj en Bergen-Belsen (1998)
  • Australia Felix (Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 1999)
  • Neniu ajn Papilio (Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 2000)
  • La Fotoalbumo: unua volumo (Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 2001)
  • Diverskolore: Originalaj prozaĵoj (Kaliningrado: Sezonoj, 2005)
  • La Fotoalbumo: dua volumo (Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 2005)
  • Kaj staros tre alte... (Vieno: Internacia Esperanto-Muzeo, 2006)
  • Kvazaŭ ĉio dependus de mi (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2009, serio Stafeto n-ro 34)
  • Flugi kun kakatuoj (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2010, serio Stafeto n-ro 35)
  • Paradizo ŝtelita (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012, serio Stafeto n-ro 36)
  • Konvinka kamuflaĵo (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2014, serio Stafeto n-ro 37)
  • Dio ne havas eklezion (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2015, serio Stafeto n-ro 38)
  • Amo inter ruinoj (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2016, serio Stafeto n-ro 39)
  • La fotoalbumo fermiĝas (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2019, serio Stafeto n-ro 40)
  • Paulus fondinto (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2020, serio Stafeto n-ro 43)

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Kontribuis al BA2 kaj BA3.

Trovu « Trevor Steele » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Memori kaj Forgesi[1]

Citaĵo
 
Memori kaj relegi

Parte mi konsentas kun István Ertl, ke Sed nurfragmento de Trevor Steele estas unu el la tri plej bonaj originalaj romanoj aperintaj de la komenco de la okdekaj jaroj, kune kun La litomiŝla tombejo (por la tria mi proponus Adolesko de Blazio Vaha). Mi skribis 'parte", ĉar gajnas, ke niaj preferoj iom diverĝas. Ĉiel ajn mi supozas, ke li konsentos, ke La Bermuda Triangulo de Karolo Piĉ kaj Memori kaj forgesi de Steele estas la du plej bonaj originalaj novelaroj aperintaj ekde 1980, kaj miaopinie do superaj al Lappar, la antikristo de Endre Tóth. La novelaro bonegas teme, intrige kaj stile. La esperanto de Steele tuj sentigas riĉa, trafa, natura, flua kaj supla, ĉiam konforma al la temo. Plej plaĉas lia parola, dialoga esperanto. Ekzemple, troveblas en la dialogoj pli da sukaj sakroj kaj insultoj, ol en deko da sekaj kaj senpekaj terminaroj. Krome, liaj historioj vivas, ĉar pli ol unudimensiaj (guste la manko de plurdimensieco amatorigas multajn el niaj verkistoj). Trevor Steele havas ligojn kun la mondo, en kiu li vivas, kaj liaj verkoj prezentas al ni tiujn mondon kaj ligojn kune kun la problemoj, kiujn ili implikas kaj implicas. La unuan novelon, Memori kaj forgesi (17 p.), parencan al Fianĉo de l' sorto de Johan Hammond Rosbach, karakterizas fino nevergajna kaj iom manka rilate la sorton de unu el la tri roluloj. Nur unu pecon el la kvinopo mi trovas nebona (bonŝance gi longas nur 4 p.): Aminduma vespero. Temas fakte pri duone malsukcesa Steele-ekzerco. Li fakte povus dediĉi al la aminduma vespero ne kvar, sed 40 aŭ 400 paĝojn, kaj sendube nia originala romanaro ekhavus per tio belan alpon. Sekvas la letera Mia kara Rita! (23 p.). Nu, malgraŭ la antaŭparolo de la eldonisto mi dirus, ke ne gi, sed ja la du lastaj noveloj enhavas pli multe da membiografiaj eroj. Cetere mi opinias ilin la plej brilaj el la kolekto. En Heroo de nia epoko (29 p., sen evidentaj ligoj kun la samtitola romano de M. J. Lermontov) la aŭtoro rekreas antaŭ la leganto propran aŭstralian litomiŝlon kaj en ĝin lokas ĉi tiun sian heroon, ne sen kritika ironio. Ankaŭ iom strange. Fine kaj krone, Savo de nigra animo (41 p.), preskaŭa romaneto kun pli sistema interplekto de Ia temoj komunaj al la tuta kolekto. Kiuj ili estas? Ununivele, la demando pri individua identeco fronte al genta identeco; la demando pri kunviva toleremo fronte al rasismoj kaj gentismoj, kiuj ne §atas miksojn (kulturajn, lingvajn aŭ amorajn); nenion mi scias pri liaj realaj kontaktoj kun aborigenoj, sed certe li nigrigis t.e. aborigeniĝis fikcie kaj porfikcie. Alinivele, kiel en Adolesko kaj la romanoj de Piĉ, liaj temoj estas jen la duope kompletaj vivo kaj morto, jen la beletre triunuaj amo, amoro kaj religio. Oni bonvolu atenti, kiel la aŭtoro prezentas kiel proprajn la ĉidemandajn vidpunktojn de aliaj. Nove kaj frege en nia literaturo, la agadejo de liaj noveloj estas la vilaĝoj kaj urbetoj de Aŭstralio, kun ties pejzaĝoj landaj kaj homaj. Ni do troviĝas antaŭ vere internacia verkisto, kies rakonta arto ne kompatas, sed konstatas: la mondo tias.

En nia nuna panoramo Memori kaj forgesi estas nunatako, kiun endas memori kaj relegi. Se ĉiuj verkus tiel, kiel Trevor Steele, rezultus tede kaj monotone; sed se ĉiuj verkus tiel bone, kiel li, nia originala prozo gajnus por eterne almenaŭ himalajon. 
— Georgo Kamaĉo. Boletín n311 (maj 1993)

Prelegoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Ĝenerala Direktoro
de Universala Esperanto-Asocio
Poste:
Osmo Buller20022004Osmo Buller
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
  1. eld. Pro Esperanto, Vieno, 1992.