La Strato de Tanja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Strato de Tanja
Aŭtoro Kalle Kniivilä
Eldonjaro 2017
Urbo Novjorko
Eldoninto Mondial
Paĝoj 158
ISBN 9781595693556
vdr

La Strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017 estas la titolo de libro kiun verkis la finndevena sveda ĵurnalisto Kalle Kniivilä. La Esperanta versio de la libro aperis en 2017 ĉe Mondial. En la sama jaro la libro estis publikigita en la sveda kaj finna.

Kalle Kniivilä loĝis dum certa tempo en Sankt-Peterburgo kaj poste plurfoje vizitis ĝin. Li renkontiĝis kun homoj kiuj loĝis aŭ plu loĝas en la kvartalo, kie troviĝis apartamento de la Saviĉev-familio, pereinta dum la Sieĝo de Leningrado. Surbaze de pluraj intervjuoj kaj informoj, ĉerpitaj el studaĵoj de la rusiaj kaj eksterlandaj historiistoj li prezentas la historion de la Saviĉev-familio, ilia ĉirkaŭaĵo kaj kvartalo sur fono de la historio de Rusio en 1917-2017.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La ĉapitroj de la libro estas la jenaj:

  • La tago de la revolucio
  • 1917. La kolapso
  • 1927. Paŝo reen
  • 1937. La granda teroro
  • 1942. La sieĝo
  • 1957. Sputniko
  • 1967. La iama bona tempo
  • 1979. Afganio
  • 1987. Perestrojko
  • 1998. La bankroto
  • 2007. La bona nova tempo
  • 2017. Pasis cent jaroj
  • Noto de la aŭtoro

Bibliografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

Kniivilä, K.: La Strato de Tanja: Vivo en Rusio 1917-2017. Mondial, Novjorko, 2017, 158 paĝoj, ISBN 9781595693556

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]