Libraro Ludovika

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libraro Ludovika estas privata libraro en Longejlo, fondita de Harry J. Lewis en Halifakso. Inter 1990 kaj 2008 ĝin daŭrigis kaj konstante prizorgis Stevens T. Norvell, kiu disponigis ĝin al la membroj de la Esperanto-Rondo de Halifax-Dartmouth.

En 2008 Stevens Norvell donacis la bibliotekon al Kanada Esperanto-Asocio, kaj oni translokis ĝin al Montrealo. En 2013 ĝi perdis sian hejmon en Montrealo, kaj oni translokis ĝin al Kalgario, kie ĝin prizorgis Allan Simon. En 2021 ĝi denove translokiĝis, ĉifoje al Longejlo (apud Montrealo), kie ĝin nun prizorgas Martin Morris.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.