Kanada Esperanto-Asocio
La Kanada Esperanto-Asocio (KEA; angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) estas la landa Esperanto-asocio de Kanado. Ĝi fondiĝis en 1958 pro iniciato de Dez Hackett post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la dua mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor. Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝia junulara sekcio, Junularo Esperantista Kanada (kvankam neaktiva lastatempe) estas la kanada sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Estraro[redakti | redakti fonton]
La estraron de KEA nun konsistigas la jenaj personoj[1]:
- Paul Hopkins, prezidanto
- Geoffrey Greatrex, vicprezidanto
- Bob Williamson, sekretario
- Raymond Brisebois, kasisto
- Redaktoro de la asocia organo: vakas
- Estraranoj: Ĵenja Amis, Garry Evans, Andrew Sly, Tiffany Antopolski, Eric Demers
Komunikado[redakti | redakti fonton]
La revuo de KEA aperas dufoje jare kaj nomiĝas Lumo. KEA funkciigas retejon por la Esperanto-asocioj de Kanado kaj kanadan retgrupon ĉe Yahoo por esperantistoj en Kanado.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Lumo printempo-somero 2021, p. 40
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Hejmpaĝo de kanadaj Esperanto-grupoj
- Oficiala retpaĝaro de KEA
- Ret-grupo (Yahoo) de kanadaj esperantistoj Arkivigite je 2006-08-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Facebook-paĝo de Kanada Esperanto-Asocio
|