Hungaria Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hungaria Esperanto-Asocio
Budapest, strato Thököly numero 60
Magyarországi Eszperantó Szövetség logója.jpg
tipo neregistara organizaĵo
sidejo Budapeŝto
Flago-de-Hungario.svg Hungario
estro Erzsébet Mária Eszes prezidanto, Edit Lindwurm ĝenerala vicprezidanto, János Nagy ekonomia vicprezidanto, estraranoj: Sereghy Enikő Zengő, József Eszényi, Kálmán Romcsek
lingvoj hungara Flago-de-Hungario.svg, Esperanto Flag of Esperanto.svg
Retejo http://esperantohea.hu/hea/news.php
v  d  r
Information icon.svg
La unua hungara esperantisto, Gábor Bálint.
La unua hungara esperantista presisto, Paŭlo Lengyel.
Aŭtoro de la unua hungara Esperanta lernolibro, Ábel Barabás.
La unua hungarlingva Esperanta lernolibro.
Antaŭparolo de la unua hungara E-lernolibro.
La inaŭgruo de Esperanta Memormuro en urbo Pécs.
Memorloko de Gábor Bálint en sia naskiĝloko, Szentkatolna - 2009
Esperanto-parko en la urboparto Tapolca de Miskolc.
Kompostŝranko de Paŭlo Lengyel en la Loko-historia Muzeo de Dombóvár en la salono Pátria Nyomda.

La Hungaria Esperanto-Asocio, mallongigite HEA (hungare: MESZ, Magyarországi Eszperantó Szövetség) estis Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1906, Hungara Esperanto-Organizaĵo 1906-1911, Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio 1911-1950, Tutlanda Esperanto-Konsilantaro 1950-1955, Hungara Esperanto-Asocio 1960-1991, kaj ekde 1991 Hungaria Esperanto-Asocio estas kultura organizaĵo, kiu subtenas kaj helpas la instruadon de lingvo Esperanto, kaj por tio ĝi eĉ mem organizas kursojn, programojn, respektive ankaŭ kadre de internacia kunlaboro ĝi helpas la lingvoinstruadon.

Estraro[redakti | redakti fonton]

Depost 2012[redakti | redakti fonton]

La 6-an de novembro 2016, la Asembleo de HEA elektis novajn estraron kaj prezidanton. La nova prezidanto, posteulo de Szabó, Imre, estas Erzsébet Mária Eszes. La kromaj estraranoj elektitaj jam en 2012 rekandidatis kaj reelektiĝis: Lindwurm, Edit ĝenerala vicprezidanto, Nagy, János ekonomia vicprezidanto; estraranoj S-ino Sereghy Zengő, Enikő; Eszényi, József; Romcsek, Kálmán.

Antaŭaj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1902-1906 Miletz, József (1865-1915) poŝto-ŝparkasa oficisto
  2. 1906-1909 Marich, Ágoston (1883-1955) poŝtoficisto
  3. 1909-1911 Szentmáriay, Dezső (morto ĉirkaŭ 1917) juĝisto de supera kortumo
  4. 1911-1923 Giesswein, Sándor (1856-1923) papa prelato, akademiano, parlamentano
  5. 1924-1925 Nemes, Antal (1855-1941) rom-katolika episkopo
  6. 1925-1928 Pázmány, Zoltán (1869-1948) juristo, universitata profesoro
  7. 1931-1932 Mihalik, József (1883-1959) instruisto en porinstruista instituto
  8. 1932-1938 Karinthy, Frigyes (1887-1938) verkisto
  9. 1938-1941 Kalocsay, Kálmán (1891-1976) kuracisto, titola universitata profesoro, poeto, tradukisto
  10. 1941-1947 Kökény, Lajos (1897-1985) direktoro de stenografia lernejo, parlamenta stenografo
  11. 1947-1949 Vasady-Kovács, Ferenc (1904-1977) ŝtatsekretario, anstataŭanto de financministro
  12. 1949-1950 Palkó, Sándor (1911-2001) ĝenerala direktoro de la Presejo de Monbiletoj
  13. 1950-1965 Baghy, Gyula (1891-1967) poeto, verkisto, vicprezidanto de la Esperanta Akademio
  14. 1965-1967 Szerémi, Borbála (1896-1984) profesie kunlaborantino de la Laboristmovada Instituto
  15. 1969-1977 Mátéffy, József (1901-1986) profesie konsilantarprezidanto de la Supera Kortumo
  16. 1977-1986 Nezvál, Ferenc (1909-1987) profesie ministro, parlamentano
  17. 1986-1990 Sághy, Vilmos (1922-1999) ekonomo, profesie ministro, titola universitata docento
  18. 1990-1992 Benczik, Vilmos (1945-) instruisto, instruisto en la Porinstruista Altlernejo
  19. 1992-1994 Rátkai, Árpád (1939-) instruisto, instruisto en la Porinstruista Altlernejo
  20. 1994-1998 Gether, István (1948-) ekonomo
  21. 1998-2006 Nanovfszky, György (1942-) diplomato
  22. 2006-2008 Baksa, József (1958-) inĝeniero
  23. 2008-2016 Szabó, Imre (1952-) inĝeniero-instruisto
  24. ekde 2016 Erzsébet Mária Eszes (1951-) pensiulo

Dumvivaj honoraj prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Dumvivaj honoraj membroj[redakti | redakti fonton]

Honoraj membroj de HEA kaj dato de ilia elekto:

  1. Barcsay, Zsuzsa - 9-an de majo 1992.
  2. Bácskai, István - 23-an de marto 1985.
  3. Bálint, Szilárd - 19-an de aprilo 1986.
  4. Batta, Józsefné - 23-an de marto 1985.
  5. Bénik, Gyula - 23-an de marto 1985.
  6. Cseszkó, Jenő - 23-an de marto 1985.
  7. Csiszár, Ada - 1993.
  8. Domokos, Lajos - 26-an de marto 1988.
  9. Fajszi, Károly - 19-an de marto 1986.
  10. Farkas, Józsefné; Tatár, Éva - 1993.
  11. Ferenczy, Imre - 1994
  12. Füzesi, István - 19-an de aprilo 1986.
  13. G. Nagy, Róbert - 20-an de majo 2012.
  14. Gergely, Mihály - 23-an de marto 1985.
  15. Gimes, Endre - 19-an de aprilo 1986.
  16. Gömbös, Ervin - 23-an marto de 1985.
  17. Hegedüs, Béláné - 26-an de marto 1988.
  18. Jáki, Ferenc - 1993.
  19. Kapitány, Lajos - 19-an de aprilo 1986.
  20. Kevevári, Béla - 23-n de marto 1985.
  21. Khek, Vilmosné - 23-an de marto 1985.
  22. Korsós, Lajos - 19-an de aprilo 1986.
  23. Mátyás, József - 19-an de aprilo 1986.
  24. Molnár, Jenő - 19-an de aprilo 1986.
  25. Nagy, István - 23-an de marto 1985.
  26. Pechan, Alfonz - 23-an de marto 1985.
  27. Aurél Ponori Thewrewk - 19-an aprilo de 1986.
  28. Prassing, Irén - 23-an de marto 1985.
  29. Ságh, Vilmos - 1991.
  30. Schimmer, Attila - 20-an de novembro 2009.
  31. Szegedi, Mihály - 1993.
  32. Székely, János - 26-an de marto 1988.
  33. Szenes, Imre - 26-an de marto 1988.
  34. Vári, Márta - 19-an de aprilo 1986.

Distingitoj de la organizaĵo[redakti | redakti fonton]

Distingitoj de PRO ESPERANTO[redakti | redakti fonton]

La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.

Jubileaj distingitoj[redakti | redakti fonton]

La datenoj estas serĉataj kaj/aŭ tradukataj.

Membro-organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto-Unuiĝo „Amikeco” en Szolnok / Barátság Eszperantó Egyesület, Szolnok
  2. Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo / Budapesti Orvos-Egészségügyi Eszperantó Szakcsoport, Budapest
  3. Esperanto-Grupo Danubokurbiĝo / Dunakanyar Eszperantó Csoport, Vác
  4. Esperanto-Amikoj DURA / DURA Eszperantó Barátok - Dombóvár
  5. Entomologia Rondo „Esperanto”, Budapeŝto
  6. Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj / Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete
  7. Esperanta komitato en departemento Hajdú-Bihar / Hajdú-Bihar megyei Eszperantó Bizottság, Debrecen
  8. Hungara Fervojista Esperanto-Asocio / Magyar Vasutas Eszperantó Egyesület
  9. Hungaria Yumeiho-Unuiĝo / Magyarországi Yumeiho Egyesület, Hódmezővásárhely
  10. Esperano-grupo „Verda Stelo” en Eger / MESZ Verda Stelo Eszperantó Csoportja, Eger
  11. Zamenhof-grupo en Tatabánya / MESZ Zamenhof Csoportja, Tatabánya
  12. Esperanto-societo „Verda Stelo” en Nyíregyháza / Nyíregyházi "Verda Stelo" Eszperantó Társaság, Nyíregyháza
  13. Kultura Esperanto-Societo en Szolnok / Szolnoki Eszperantó Kulturális Egyesület, Szolnok
  14. Esperanto-Unuiĝo Tata kaj ĉirkaŭaĵo / Tata és Környéke Eszperantó Egyesület, Tata

Ĉefaj celoj[redakti | redakti fonton]

  • Helpo por alproprigi kaj uzi la internacian lingvon Esperanto, respektive la flegado, riĉigo de la Esperantaj lingvo kaj kulturo, kaj por tio ĝi organizas la aktivadon de sia registrita membraro.
  • Por efektivigi la celojn de la Asocio, ĝi kunlaboras kun ĉiuj ŝtataj, sociaj kaj ekonomiaj organizaĵoj, aliaj unuiĝoj kaj asocioj – sendepende de la ŝtatlimoj. --, kiuj helpas la fruktodonan agadon kaj realigon de la celoj de la Asocio

Agadoj[redakti | redakti fonton]

  • La asocio estas kultura organizaĵo, kiu subtenas kaj helpas la instruadon de la lingvo Esperanto, tiucele ankaŭ ĝi mem organizas kursojn, kapabligojn, kaj eĉ kadre de internacia kunlaboro ĝi helpas la lingvoinstruadon. Ĝi instogas siajn membroj al daŭra sinkapabligo, per sia aktivado ĝi helpas ellernon kaj diskonigon de la lingvo Esperanto. Ĝi kuraĝigas siajn membrojn, por ke tiuj – surbaze de la propedeŭtika valoro – ellernu fremdajn lingvojn.
  • La asocio helpas en siaj membroj la humanisman mondkoncepton por ekkoni la strebadon al la paco kaj al la ekkono kaj rekono de la komunaj valoroj de la homaro, respektive, al la konscio pri la reciproka dependeco, kaj la respondecon por la homaro, kiel por tuto, kaj por ĝia medio
  • La asocio aktivas kiel parto de la tutmonda Esperanto-movado. Ĝi partoprenas la laboron de la internaciaj Esperanto-organizaĵoj. Per la aplikado kaj disvastigo de la internacia lingvo ĝi fortigas en siaj membroj la komprenemon, toleremon al la diversaj popoloj kaj kulturoj, la ekkonon kaj rekonon, respektive diskonigon de la diversaj kulturoj kaj aliaj nacioj. Tiucele ĝi reprezentas la hungariajn esperantistojn, iliajn organizaĵojn en la internacia Esperanto-vivo kaj en la eksterlandaj aranĝaĵoj, respektive kadre de reciproka kunlaboro ĝi vivtenas kontaktojn kun Esperanto-organizaĵoj en la opaj, aliaj landoj.
  • La asocio per la faciligo de la komunikado inter individuoj kaj grupoj instigas konstrui senperajn, rektajn, personajn kontaktojn. Tiumaniere ĝi kontribuas al la estigo kaj evoluigo de la internaciaj, kulturaj kontaktoj
  • La asocio difinas sian organizaĵon kaj agadon laŭ la spirito kaj principoj de la demokratio. Konvene al tio senkonsidere al nacia, rasa, seksa, religia, politika, lingva, socia diferencoj ĝi kunigas la aktivulojn por Esperanto.
  • La asocio havas bazan funkcian principon surbaze de la Homaj Rajtoj, precipe sur la rajto de individuo por povi konservi sian lingvan identecon, sur estimo al tiu rajto. En tiu senco, laŭ la principo nuligi la lingvan diskriminacion, la Asocio povas preni starpunkton, precipe en la leviĝantaj lingvoaplikaj, lingvoinstruaj temoj tuŝantaj ĝiajn celojn kaj funkciadon, kaj ceteraj, lingvotemaj problemoj kaj en- kaj eksterlande.
  • En la aktivado de la asocio estas baza funkciiga principo la homaj rajtoj, precipe la rajto por konservi la lingvan identecon de la individuo, la obeo al tiuj kaj respektive la validigo de tiuj rajtoj. En la senco de tio la asocio - laŭ la principo por nuligi la lingvan diskriminacion - povas preni la starpunkton pri ...
  • La asocio estas neŭtrala en politikaj temoj. La asocio ne povas posedi unuojn aŭ membroorganizaĵojn organiziĝantajn sur politika bazo. Krom lingvopolitikaj demandoj en ajna politika afero rajtas preni starpunkton neniu organo, membroorganizaĵo, funkciulo de la asocio en tiu ĉi sia rolo. La asocio daŭrigas neniun politikan aktivadon, ĝia organizaĵo estas sendependa da la partioj, por tiuj ĝi ne donas subvencion.

Lingvo-instruado[redakti | redakti fonton]

Okazas daŭraj baz-, mez- kaj superagradaj Esperanto-kursoj sub la faka kontrolado de la instruista kolegio de Hungaria Esperanto-Asocio, konvene al la pretendoj de la baz-, mez- kaj superagradaj –ekzamenoj. Kursoj ekfunkcias kaze de minimume 5-8-kapaj grupoj, laŭ pretendoj iam ajn en la oficejo de HEA: Magyar Iparszövetség - OKISZ székház - Asocio de Hungaraj Industriaj Kooperativoj - . Rezidejo de OKISZ’) 1146 Budapest, strato Thököly út 58-60.

Kunvenoj[redakti | redakti fonton]

Porokazaj kunvenoj[redakti | redakti fonton]

Siajn porokazajn aranĝaĵojn HEA, akomodiĝinte al la aktualaĵoj de la movada jaro, aperigas en sia hejmpaĝo.

Konstantaj kunvenoj[redakti | redakti fonton]

Listo de Hungaraj Esperanto-Kongresoj:[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hungara Esperanto-Kongreso.
  1. Inter la 21-a kaj 23-a de aŭgusto 1912. Budapeŝto
  2. Inter la 19-a kaj 20-a de aŭgusto 1913. Arad (nun Rumanio)
  3. Inter la 30-a de majo kaj la 1-a de junio 1914. Szeged
  4. Inter la 26-a kaj 27-a de aŭgusto 1922. Miskolc
  5. Inter la 19-a kaj 21-a de aŭgusto 1923. Pécs
  6. Inter la 8-a kaj 9-a de junio 1924. Szombathely
  7. Inter la 30-a de majo kaj la 1-a de julio 1925 Budapeŝto
  8. Inter la 22-a kaj 24-a de majo 1926. Gyöngyös
  9. Inter la 2-a kaj 3-a de junio 1934. Debrecen
  10. La 15-an de aŭgusto 1936. Budapeŝto
  11. Inter la 21-a kaj 22-a de aŭgusto 1937. Újpest (Nun parto de Budapeŝto, tiam memstara.)
  12. Inter la 4-a kaj 6-a de junio 1938. Pécs
  13. La 15-an de aŭgusto 1939. Budapest
  14. Inter la 11-a kaj 13-a de majo 1940. Kalocsa
  15. Inter la 31-a de majo kaj la 2-a de junio 1941. Szentes
  16. Inter la 18-a kaj 20-a de aŭgusto 1946. Orosháza
  17. Inter la 25-a kaj 26-a de majo 1947. Pécs
  18. Inter la 15-a kaj 17-a de majo 1948. Győr
  19. Inter la 04-a kaj 06-a de junio 1949. Gyula
  20. Inter la 19-a kaj 20-a de aŭgusto 1955. Budapeŝto
  21. Inter la 19-a kaj 20-a de aŭgusto 1956. Budapeŝto
  22. Inter la 29-a kaj 30-a de junio 1957. Szeged
  23. Inter la 05-a kaj 06-a de julio 1958. Orosháza
  24. Inter 27-a kaj 28-a de julio 1962. Budapeŝto
  25. Inter 21-a kaj 23-a de junio 1974. Szolnok
  26. Inter la 25-a kaj 27-a de junio 1976. Komló
  27. Inter la 14-a kaj 15-a de julio 1978. Budapeŝto
  28. Inter la 30-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto 1983 kadre de la Universala Kongreso. Budapeŝto
  29. Inter la 20-a kaj 22-a de marto 1987. Budapeŝto
  30. En 1990. Budapeŝto
  31. En 1994. Budapeŝto
  32. En 1995. Budapeŝto
  33. Inter la 18-a kaj 21-a de aŭgusto 1998. Miskolc
  34. La 2-an de marto 2002. Budapeŝto
  35. Inter la 17-a kaj 18-a de majo 2003. Tata
  36. Inter la 26-a kaj 28-a de julio 2007. Zalaegerszeg
  37. Inter la 03-a kaj 06-a de novembro 2011. Szolnok

Neokazintaj kongresoj

  1. Inter la 15-a kaj 16-an de aŭgusto 1942. Budapeŝto – Antaŭpreparita, sed ne okazigita.
  2. Inter la 21-a kaj 23-an de majo 2004. Sárospatak – Ne aranĝita pro la morto de Oszkár Princz.

Eldonaĵoj laŭ sinsekvo – elektado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de hungaraj esperantistaj eldonaĵoj.
  • Magyar Országos Eszperantó-Egyesület, István Boda, Mesterséges Világnyelv - eszperantó, eszperantó-tanítás; Budapest - 1925
  • Magyar Országos Eszperantó-Egyesület, Julio Baghy, Önoktató eszperantó nyelvmester, Budapeŝto - 1928
  • Magyar Eszperantó Szövetség, István Szerdahelyi, Eszperantó - tanfolyamok számára - Az első negyedév tananyaga, Budapest - 1962
  • Hungara Esperanto-Asocio, Gvidlibro por supera ekzameno - historio, literaturo; Budapeŝto - 1966
  • Hungara Esperanto-Asocio, Gvidlibro por supera ekzameno II; Budapeŝto - 1966
  • Hungara Esperanto-Asocio, Ora Duopo - Jubilea Libro pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, Budapeŝto - 1966
  • Magyar Eszperantó Szövetség, Eszperantó Iskolai Kifejezések Gyűjteménye, Budapeŝto - 1966

Historio[redakti | redakti fonton]

La komenco[redakti | redakti fonton]

Ekde 1897 ankaŭ en Hungario estis esperantistoj. Tiutempe volapuko estis jam publike konata vorto de la hungara lingvo, sed Esperanto estis sufiĉe nekonata. La ĵurnaloj strebis klarigi la signifon de la vorto ligite al la plej freŝaj novaĵoj. Inter la bone-malbone sukcesintaj klarigoj eĉ se ne la plej trafan, tamen la esencon fidele spegulantan, la plej koncizan difinon liveris Pesti Napló (’Taglibro de Peŝto) kaj Magyar Állam (Hungara Ŝtato): „Esperanto estas laŭjura posteulo de volapuko”.

Ĉirkaŭ la nova jarcento amase estiĝis landaj Esperanto-Unuiĝoj, unue en Francio en 1998 poste en 1902 en Svisio, Italio kaj en Hungario. Estis karakterizaĵo de la movado en Hungario, kvankam Budapeŝto estis unu el la plej grandaj „ĉefurboj” de Eŭropo, tamen la Esperanto-movado estiĝis ne tie, sed plejparte en provinco. Eĉ la unua Esperantlingva gazeto aperis ne en la ĉefurbo de Hungario, sed en urbo Szekszárd, ĉefurbo de la departemento Tolna. Ekde 1900 en tiu urbo, en la presejo de Paŭlo Lengyel estis fararata la monata Esperantlingva gazeto Lingvo Internacia, eldonita en Svedio. Paŭlo Lengyel en 1901 estis ne nur presisto, sed li iĝis ankaŭ eldonisto de tiu internacia gazeto.[37][38] En 1901 la gazeto havis nur unusolan abonanton en la aglomeraĵo tiutempe formiĝanta ĉirkaŭ Budapeŝto, nome la poŝta oficisto József Miletz (1865-1915), kiu tiutempe loĝis en tiama urbo Kispest [Kiŝpeŝt]. Tiujare Miletz du fojojn vizitis en urbo Szekszárd la eldoniston de Lingvo Internacia, poste en septembro 1901 li decidis fondi la Societon de Hungaraj Esperantistoj. Al tio li petis en Lingvo Internacia la subtenon de la hungaraj legantoj.

Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1906[redakti | redakti fonton]

Prezidanto[redakti | redakti fonton]

  1. 1902-1906 Miletz, József (1865-1915) Poŝto-ŝparkasa oficisto

Gravaj okazintaĵoj:

Laŭ la informoj pri la fandiĝo de la societo, ĝi okazis en marto 1902. La novaĵon diskoniganta gazeto Lingvo Internacia aperis en urbo Szekszárd ĉiumonate la 15-an. La evento do povis okazi en la unua duono de la monato, supozeble la unuan aŭ la duan semajnfinon. La verŝajnaj datoj estas do la 1-a kaj 2-a aŭ la 8-a kaj 9-a de marto. Krome ni devas konsideri, ke la postaj informoj preskaŭ ĉiam sabaton signas, kiel tagon de societaj kunvenoj, kaj sabaton okazis ankaŭ la unua reelekto de funkciuloj la 26-an de septembro 1903. La tago de la fondiĝo do tre verŝajne estas sabato, do la 1-a de marto aŭ la sekva sabato. Tamen la organizaĵo iĝis ne Unuiĝo laŭ la planoj, sed Societo. Ĝi ne estis registrigita en la Ministerio pri Internaj Aferoj, sed fondiĝis vere funkcianta unuiĝo. La Unuiĝo dum la fondiĝo fiksis du celojn: propagadon kaj disvastigon de la lingvo Esperanto, respektive la helpadon al la eksterlandaj esperantistoj vojaĝantaj tra Hungario. Estas elektitaj tri funkciuloj: La tiam 37-jara Miletz József iĝis la prezidanto, la 20-jara jur-studento Makay, Lajos de Hevesvezekény elektiĝis vicprezidanto, kaj la 22-jara vicseruristo (poste kompostisto) Kajetán Seper (1880--195?) iĝis la sekretario.

La loko de la fondiĝo estis la separita salono de la restoracio Elefanty en la konstruaĵo en strato Dob, numero 100. La unuan fajon tiu loko estis nomita de Neues Pester Journal (’Nova Peŝta Ĵurnalo’ – germanlingva) nur dek monatojn poste, kiel kunvenejo de la societo. La loko kaj dato de la fondiĝo estis poste malprecize identigitaj. Tiujn ceterajn datojn, lokojn kaj nomojn ni rajtas ekskludi konsiderante la akireblajn fontojn plejparte kontraŭdirajn, respektive tiuj menciitaj datoj, lokoj kaj personoj ligiĝas plejparte al iuj aliaj eventoj, kunvenoj kaj kursoj. Tio estas la grundo respektive konstruaĵo post la angulgrundo, kaj ĝin ne tuŝis la reciferado en la strato Izabella, kiu krucas la straton Dob. Ankaŭ tio estas malgrava, ke aperis mapoj, kiuj tiun ĉi parton de strato Dob nomis Külső Dob utca (’Ekstera Dob-strateto’), La fonto de la diversaj eraraj datenoj estas Enciklopedio de Esperanto. Ni scias, ke en iu restoracio en la strato Dob, n-ro 100 antaŭ la fondiĝo en marto 1902, eventuale ankaŭ en la lastaj monatoj de 1901 kelkaj jam kunvenis. Pri la fondiĝo de loka grupo mankas dateno, sed pri tio ni havas datenojn, ke la geamikoj de Miletz tiutempe jam planis fondi la unuiĝon. Nenio subtenas tiun konstaton de Enciklopedio de Esperanto, laŭ kiu József Miletz en 1901 fondis la unuan Esperanto-grupon en la strato Dob, numero 100. en la Vindomo de Kecskemét, kaj poste en 1903 fondiĝis la Societo de Hungaraj Esperantistoj.[1] Eblas, ke la restoracio Elefanty estis nomata Kecskeméti Borház (’Vindomo de Kesskemét’). Tamen en 1903 ne fondiĝis la societo, sed laŭ la tiutempaj fontoj okazis alia evento: komenciĝis la unua Esperanto-kurso de la societo, kaj EdE identigis tion kun la fondiĝo. Verdire tiu kurso komenciĝis en aprilo 1903 sub la gvido de József Miletz kaj kun dudek geaŭskultantoj, inter kiuj estis eĉ kvin virinoj.

Unu jaron post la fondiĝo laŭ la informado de Lingvo Internacia "en iu separita ĉambro de hotelo" estis la sabata kunvenejo de la membroj, kaj erare tiu estis konsiderata ankaŭ tiu de la fondiĝo. Kiel fondiĝejo estas nomata kelkfoje ankaŭ du aliaj adresoj, ambaŭ en la 9-a distrikto. Sed tiuj estis verŝajne poŝtadresoj de la Societo: Szvetenay u. 13. kaj Viola u. 7, verdire ili estas loĝadresoj de József Miletz, kaj tiu de alia membro de la societo, Schwörer, József.

Koncerne la unuan kurson en Budapeŝto estas erara ankaŭ la rememoro de Marich, Ágoston (1883--1955) poŝto- poste policista oficisto. Laŭ li en 1903 al Budapeŝto venis Johannes Joseph Süssmuth (1883--?), kiu estus enhejmiginta la Esperanto-kursojn en Hungario. Sed ni scias pri la sudetogermana Süssmuth, kiu vivis en Svedio, ke li neniam partoprenis la fondiĝon de la societo. Lia nomo eĉ ne povus aperi en marto 1902, ja li venis al Budapeŝto nur en somero de 1902, poste li renkontiĝis kun la gvidantoj de la societo. En januaro 1903 kune kun Paŭlo Lengyel li eĉ aperis en la konversacia trejnado de la societo, sed li gvidis Esperanto-kurson nur post tiu de Miletz en aŭtuno 1903. Pli bone memoris pri la okazintaĵoj la poŝta ĉefkonsilisto Csáholyi Géza Nyulászy (+1926). Kvankam la fondiĝon de la societo ankaŭ li erare metis al la jaro 1901, ni devas aldoni, ke tion li eble povis nur aŭdi, ĉar li ne partoprenis la fondon de la societo. Poste li faris viziton en la strato Dob kaj li eĉ fiksis skribe la tieajn spertaĵojn. Laŭ liaj rememoroj en 1903 la kunvenoj okazis „en iu malbona gastejo en la malhela strato Dob, kaj ĉirkaŭ nerabotitaj tabloj kovritaj per malpuraj tukoj” sidis la gelernantoj, sed estis jam tabulo, eĉ kretoj, kaj la aŭstra Johannes Joseph Süssmuth gvidis la kurson. La ĉefkonsilisto de la poŝto estis elstara elitulo, kaj supozeble li fartis fremda en tiu proleta kvartalo trans la Stacidomo Keleti. Li tamen iĝis esperantisto, kaj en 1910 jam ankaŭ li gvidis Esperanto-kurson en Zugló. Poste li mem verkis la unuan gvidlibron tra Budapeŝto.[2] Erara estas ankaŭ tiu aserto de Enciklopedio de Esperanto, ke Marich iĝis esperantisto en 1901. Estas imageble, ke la fonto de tiu informo estas la propra rememoro de Marich, sed mankas aludo pri tio. Neniu el la rememorantoj menciis eĉ la nomon de Marich. Nek el 1901, ne el 1902, kaj lia nomo ne aperis en la tiutempa hungar-, german- kaj Esperantlingva gazetaro, eĉ inter la korespondpetoj ne. Eĉ lingvokursoj ne estis en Budapeŝto ankoraŭ en 1901—1902. Kurson oni povus ja eĉ sen libro organizi, tamen menciindas, ke en Budapeŝto la unua Esperanto-gramatiko aperis en aprilo 1903. La nomo de Marich aperis la unuan fojon en la elektado de funkciuloj la 26-an de septembro 1903. Laŭ nia scio post la fondiĝo tio estis la unua renovigo de funkciuloj, kaj tiam estis elektitaj al la estraro la sekvaj: prezidanto József Miletz, bibliotekisto Johannes Joseph Süssmuth, sekretario Ágoston Marich, kasisto Géza Nyulászy kaj kontrolisto F. Kun. Ĉirkaŭ la persono de Marich dekomence estis perturboj, kion bone prezentas, ke laŭ ĉi tiu dokumento li iĝis sekretario, sed laŭ alia fonto li estis elektita nur notario, dum la funkcio de sekretario restis malplena.

La lasta informo pri la funkciado de la societo estis, ke la svedaj fratoj Axel- kaj Valdemar Langlet (1872-1960) estis la unuaj, ankaŭ Hungarion travoĝantaj esperantistoj. Somere de 1902 en Budapeŝto ili renkontiĝis kun hungaraj esperantistoj, poste ili pasigis naŭ tagojn en Hortobágy akompanate de Kajetán Seper. Tio estis la unua fojo, kiam,la printempe fondiĝinta societo havis la eblon praktiki unu el la aktivadoj fiksitajn kiel celojn, la helpadon de traveturantaj esperantistoj, kaj estas tute ne surprize, ke la sekretario de la societo akompanis ilin. La pli ol semajna vizitado de fratoj Langlet en Hortobágy atribueblas al la pasio de Valdemar, al la rajdado.

Estas strange, ke mencias tiun vojon Valdemar Langlet nek elstara verko de Bernard Golden, kiu analizis la esperantistan agadon de Langlet, nek la libro de la vidvino Nina, kiu priskribas la Budapeŝtan savkampanjon de la geedzoj kaj ankaŭ lian vivon. Kvankam Laglet tiutempe jam la duan fojon estis en Budapeŝto. Eĉ pli stranga estas la strebado, per kiu la homsavan aktivadon de Langlet, kiu vivis en Budapeŝto inter 1932 kaj 1945, volas parte prisilentante, parte malgrandigante, parte atribuante al Wallenberg volas forgesigi organizitaj grupoj. En 1904 ankoraŭ Marich estis la sekretario de la societo, sed li en 1905 komencis jam organizadi.

En 1905 Süssmuth elmigris, Paŭlo Lengyel kun sia presejo kaj kun Kajetán Seper, kiu iĝis ĝis tiam kompostisto, translokiĝis al Parizo. Anstataŭ la personoj ludantaj iun rolon en la unuaj jaroj de la societo, aliaj personoj venis en la fokuson. Laŭ la spuroj de la agado de Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1904 la ĝis tiam "provinca" Esperanto-movado kvazaŭ kompletiĝis per la Budapeŝta movado estiĝinta nur kun ioma malfruo, kaj jen tiel ĝi iĝis vere tutlanda movado. Mem la Societo tiam konsistis nur el Budapeŝtanoj, kaj tio kreis la taskon, ke la Societo mem fariĝu tutlanda. La hungaraj abonantoj de Lingvo Internacia , aperanta jam en Parizo, pli frue estis plejparte provincanoj, sed en 1905 ili preskaŭ ĉiuj estas jam Budapeŝtanoj. La laŭarea distribuo de esperantistoj rapide ŝanĝiĝis, kaj ekestis la „tropezo” de la ĉefurbo. Tamen 1905 estis mejloŝtono ankaŭ en la historio de la internacia Esperanto-movado, kaj tio akcelis ankaŭ la ŝanĝiĝojn en Hungario. La historio de la organizaĵo komenciĝis komence de marto 1902 en la konstruaĵo en strato Dob, n-ro 100. Laŭ influo de la 1-a Universala Kongreso la nova etapo de ĝia historio komenciĝos en 1906 per la reorganizado, transnomado kaj disvastigo de la societo.

Hungara Esperanto-Organizaĵo 1906-1911[redakti | redakti fonton]

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1906-1909 Ágoston Marich (1883-1955), poŝta oficisto
  2. 1909-1911 Dezső Szentirmai (mortis ĉirkaŭ 1917), juĝisto de supera kortumo

Gravaj okazintaĵoj:

Hungara Tutlanda Esperanto-Asocio 1911-1950[redakti | redakti fonton]

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1911-1923 Sándor Giesswein (1856-1923) papa prelato, akademiano, parlamentano
  2. 1924-1925 Antal Nemes (1855-1941) romkatolika episkopo
  3. 1925-1928 Zoltán Pázmány (1869-1948) juristo, ubiversitata profesoro
  4. 1931-1932 József Mihalik (1883-1959) instruisto en poristruista instituto
  5. 1932-1938 Frigyes Karinthy (1887-1938) verkisto
  6. 1938-1941 Kálmán Kalocsay (1891-1976) kuracisto, titola universitata profesoro, poeto, tradukisto
  7. 1941-1947 Lajos Kökény (1897-1985) stenografilerneja direktoro, stenografiisto en la parlementejo
  8. 1947-1949 Ferenc Vasady-Kovács (1904-1977) ŝtatsekretario, anstataŭanto de financministro
  9. 1949-1950 Sándor Palkó (1911-2001) ĝenerala direktoro de Monbiletpresejo

Gravaj okazintaĵoj (enlandaj kaj internaciaj):

Tutlanda Esperanto-Konsilantaro 1950-1955[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu periodo de HEA inter 1950 — 1960 estas iomete kaosa, por klarigi la eventojn vidu: Datoj de la hungara Esperanto-movado.

Prezidanto[redakti | redakti fonton]

  1. 1955 - 1965 Baghy, Gyula (1891 — 1967) poeto, verkisto, vicprezidanto de Eszperanta Akademio

Gravaj okazintaĵoj:

  • 1954 – La asembleo de Unesco en Montevideo rekonas en deklaraĵo la ĝistiamajn rezultoj de Esperanto
  • 1955.09.17-18. – Fondiĝo de la Hungara Tutlanda Esperanto-Konsilantaro

Hungara Esperanto-Asocio 1960-1991[redakti | redakti fonton]

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1965-1967 Szerémi, Borbála (1896--1984) p. kunlaborantino de la Laboristmovada Instituto
  2. 1969-1977 Mátéffy, József (1901-1986) emerita kunprezidanto de la Hungara Ĉef-Kortumo
  3. 1977-1986 Nezvál, Ferenc (1909-1987) p. ministro, parlamentano
  4. 1986-1990 Sághy, Vilmos (1922-1999) ekonomo, p. ministro, tit. Universitata docento
  5. 1990-1991 Benczik, Vilmos (1945-) instruisto en la porinstruista altlenejo

Gravaj okazintaĵoj:

Hungaria Esperanto-Asocio ekde 1991[redakti | redakti fonton]

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1991-1992 Vilmos Benczik (1945 -) instruisto en porinstruista altlernejo
  2. 1992-1994 Árpád Rátkai (1939 -) instruisto en porinstruista altlernejo
  3. 1994-1998 István Gether (1948-) ekonomo
  4. 1998-2006 György Nanovfszky (1942--) diplomato
  5. 2006-2008 József Baksa (1958-) inĝeniero
  6. ekde 2008 Imre Szabó (1952-) inĝeniero-instruisto

Hungaraj esperantistoj laŭ alfabeta ordo — elektaĵo[redakti | redakti fonton]

Tragike forpasintaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Pioniroj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de hungaraj esperantistoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Magyarországi Eszperantó Szövetség en la hungara Vikipedio.

Notoj
  1. Enciklopedio de Esperanto. Budapest: Literatura Mondo, 1933. 227,371
  2. Csáholyi Nyulászy Géza: Ilustrita gvidlibro tra Budapeŝto. Budapest, 1912.
  3. La ĝis tiam plej multaj partoprenantoj.
Referencoj
  • Vilmos Bleier, Lajos Kökény: Enciklopedio de Esperanto
  • Árpád Rátkai: A nemzetközi nyelv, a nemzetközi munkáseszperantista mozgalom előzményei és alakulása - 1972
  • Rátkai, Árpád: A szegedi munkáseszperantista mozgalom létrejötte és megerősödése - 1973 (Szeged : Magyar Szocialista Munkáspárt Csongrád megyei :Bizottság Oktatási Igazgatóság, (Szeged [Szegedi Ny.]) .- p. 51-69. ; 22 cm
Klny.: Magyar Szocialista Munkáspárt Csongrád megyei Bizottsága Oktatási Igazgatóságának évkönyve 1972)
  • Rátkai, Árpád: A munkáseszperantista mozgalom Hódmezővásárhelyen és Medgyesi János tevékenysége - 1974 ISBN (fűzött)
  • Rátkai, Árpád: A makói munkáseszperantista csoport története. - Kiadta: Makó város Tanácsa V. B. Müv. Oszt. - 1978 ISBN 963 030 527 3
  • Rátkai, Árpád: A csongrád megyei munkáseszperantisták nemzetközi kapcsolatai a húszas és harmincas években - 1983 (Szeged : MSZMP Csongrád megyei Bizottság, 1983 - 137-151 p ; 24 cm )
  • Rátkai, Árpád: Esperanto-kolektaĵoj en Hungario - 1988 ( Szeged : Rátkai, 1988 .- [8] p ; 21 cm)
  • Mihály Szilágyi: Paŭlo Lengyel - Lengyel Pál - 1988 ISBN 963 018 870 8
  • Kató Lomb: Bábeli harmónia, Budapest - 1988 ISBN 963 282 023 1
  • Rátkai, Árpád: A Magyarországi Eszperantó Szövetség és a nemzetközi nyelvi mozgalom Magyarországon / összeáll. - Budapest : MÉSZ - 1991. 46 p.  ISBN 963 571 422 X
  • Ferenczy, Imre: Vasútorvos voltam. - 2012. ISBN 978-963-8-2969-4
  • Rátkai, Árpád: A Magyarországi Eszperantó Szövetség nyelvpolitikájáról - 199? ( Budapest : Magyar Eszperantó Szövetség, 199? - 4 p ; 22 cm)
  • Rátkai, Árpád: A Magyarországi Eszperantó Szövetség Szervezeti és Működési Szabályzata - 1993 (Budapest : Magyar Eszperantó Szövetség, 1993 .- 8 p ; 22 cm)
  • Rátkai, Árpád: A Magyarországi Eszperantó Szövetség szervezeti felépítése és az egyéb eszperantó szervezetek - 1994 (Szeged : [s.n.], 1994 .- 4, 8 p ; 22 cm )
  • László Gados, A sokféleség közös nyelve, Humán Európa Szövetség - 2005 ISBN 963 218 596 x
  • Róbert G. Nagy: Az eszperantó nyelv Dombóváron - dokumentumok tükrében. Kézirat, Tolna Megyei Önkormányzat Levéltára - 2005
  • Magyar Eszperantó Tanítók Arcképcsarnoka, Marcaltő-Ihász - 2007 ISBN 978 963 063 966 8
  • János Kirsch, A katedrális küszöbén, Budapeŝto - Szekszárd - 2009 Accordia kiadó ISBN 978 982 484 3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]