Hungaria Asocio de Esperantistaj Pedagogoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asocio de Hungariaj Esperantistaj Instruistoj
Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete
emblemo
organizaĵo
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Lando(j) Hungario vd
Sidejo Marcaltő
Tipo sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en  Hungario
Retejo retejo de la asocio
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Hungaria Asocio de Esperantistaj PedagogojAsocio de Hungariaj Esperantistaj Instruistoj - hungare Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete, mallonge EPME - estas la sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en  Hungario. Ĝi estas faka sekcio de kaj proksime kunlaboras kun la Hungaria Esperanto-Asocio (hungare: MESZ, Magyarországi Eszperantó Szövetség) de 1902, la landa asocio de UEA. La asocia adreso laŭ la stato de 2024 estas en la loĝloko Ihász, parto de la vilaĝa komunumo Marcaltő en la regiono Meza Transdanubio de Hungario. Estraro de la asocio inter 2024-2028 estas Jozefo Németh (prezidanto, sekciestro), Pálma SALOMONNÉ CSISZÁR kaj József Eszényi. La kerno de la asocio estas en 2022 39 membroj, kiuj estas samtempe ŝtataj instruistoj kaj estas organizantoj de Esperanto-kursoj en lernejoj. Al tio krompreneble aldoniĝas multaj pliaj kursgvidantoj, kiuj aŭ ankoraŭ estas studentoj de iuj fakoj aŭ je baza profesio tute havas aliajn fakojn, sed kiuj honorofice engaĝiĝas pri instruado de Esperanto. La membronombro kompreneble de jaro al jaro ŝanĝiĝas - en 2010 la membronombro aparte altis, fine de la jaro la sekcio havis 61 instruistajn membrojn: 57 plenrajtajn membrojn, kun membreco en ILEI kaj 4 apogantajn membrojn.

Juna Amiko[redakti | redakti fonton]

Aparte menciinda "infano" de la esperantistaj instruistoj en Hungario estas la revuo Juna Amiko de ILEI, kiun en novembro 1972 en Hungario lanĉis la instruisto Géza Kurucz kaj kiu baldaŭ havis vastan internacian legantaron. Géza Kurucz kun kelkaj aliaj instruistoj vidis la similspecajn revuojn je dispono por la lernantoj de aliaj lingvoj, komprenis la valoron aperigi ion similan en Esperanto, kaj konvinkis la ILEI- kaj HEA-estraranojn pri tio. Li redaktis la revuon regule de 1973 ĝis 1981, kiam li transdonis ĝin al Oldřich Kníchal, slovako vivanta en Hungario. Li redaktis ĝin ĝis 1986, kiam li transdonis la stafetan bastonon al alia eksterlandano vivanta en Hungario Stefan MacGill el Nov-Zelando. Kiam en 1996 tiu sentis kreskon de aliaj ILEI-taskoj, Géza precize en tiu jaro emeritiĝis el lernejestra posteno; li denove ĉefredaktis la revuon ĝis 2004 kaj de 2005 kunlabore kun Stefan MacGill la duonon de la revuo, kiu tiam ricevis duoblan amplekson de 52 paĝoj. Komence de 2011 75-jara Géza Kurucz anoncis sian deziron retiriĝi, en 2013 Stefan MacGill fariĝis vic-prezidanto de UEA kaj forlasis sian postenojn de prezidanto de ILEI kaj ĉefredaktisto de Juna Amiko. Sekvis lin en tiu ofico Stano Marček el Slovakio, membro de la Akademio de Esperanto. Stefan MacGill same kiel deko da aliaj personoj daŭre estas kunlaboranto de la revuo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]