Meza Transdanubio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meza Transdanubio
Regiono

LandoHungario

- koordinatoj47° 0′ 0″ N, 18° 0′ 0″ O (mapo)4718Koordinatoj: 47° 0′ 0″ N, 18° 0′ 0″ O (mapo)
Areo11 086 km² (1 108 600 ha) [+]


Meza Transdanubio (Tero)


Map
Meza Transdanubio

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Central Transdanubia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Meza Transdanubio, origine hungare Közép-Dunántúl estas unu el la 7 regionoj de Hungario.

Mapo pri Hungario montranta regionon Meza Transdanubio kiel ruĝo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Regiono Meza Transdanubio situas en la nordorienta parto de Transdanubio. Ĝi konsistas el departementoj Komárom-Esztergom, Fejér kaj Veszprém. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas Székesfehérvár. Aliaj pli gravaj urboj estas Veszprém (urbo), Tatabánya, Esztergom kaj Dunaújváros. La teritorio konsistas parte el montaroj Bakony, Gerecse, Vértes, parte el montetaroj, fine el ebenaĵo. Norde kaj oriente Danubo fluas, sude Balatono etendiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto evoluis jam dum la Romia Imperio. Baldaŭe la alvenintaj hungaroj sur fundamentoj de la romianoj kreis eklezian ĉefurbon Esztergom. Dum la socialismo pro la karbominado evoluis Tatabánya, oni formis el vilaĝo urbon Stalinurbo (nuntempa Dunaújváros), samtempe Esztergom malevoluis. Nun Esztergom denove evoluas pro la aŭtoproduktado.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

3 aŭtovojoj (same tiel la fervojoj) trairas la regionon el Budapeŝto al Vieno, Balatono kaj Pécs.

Fontoj[redakti | redakti fonton]