Dunaújváros
Dunaújváros | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) Hungaria urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2400 • 2407 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 41 394 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 786 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 59′ N, 18° 55′ O (mapo)46.98333333333318.916666666667Koordinatoj: 46° 59′ N, 18° 55′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 116 m [+] | ||||
Areo | 52,66 km² (5 266 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dunaújváros [+] | |||||
Dunaújváros [dunaUjvAroŝ] estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Dunaújváros, kies centro ĝi estas. Ĝi havas la rangon departementrajta. La loknomo signifas hungare Danubo-nova-urbo. La latina nomo estas Intercisa.
Geografio
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 46° 58′ N, 18° 56′ O (mapo)46.96472222222218.940277777778
Dunaújváros situas sur la dekstra bordo de la rivero Danubo (proksime ekzistas ponto al la alia bordo), 67 km sude de Budapeŝto, havanta fervojon kaj ĉefvojon.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estas loĝata ekde la bronza epoko. Dum la romia epoko troviĝis tie la urbo Intercisa. La urbo aparteninta fortikaĵo? (castrum) estis uzata kiel defendloko de panoniaj limoj ekde la 2-a jarcento ĝis la 5-a jarcento.
La loko estis ankaŭ poste loĝata; tiel ekzistas elfositaĵoj el la epoko de la hungara landokupo en la frua 10-a jarcento kaj jam el dum la Árpád-dinastio unu kirko atestas la ĉeeston de komunumoj, kiu estis sub la patroneco de Sankta Pantaleono kaj la komunumo ricevis la nomon de (Duna (Danuba)-)Pentele.
Antaŭ la turkojn alvenis serbaj rifuĝintoj. Dum la turka regado inter 1541 kaj 1688, la loko iĝis por 15 jaroj senhoma kaj restis sensignifa vilaĝo, kiu ankoraŭ havis en 1949 nur 3.949 loĝantojn.
Fine de 1949 decidis la Centra Komitato de la hungara Komunista partio, en Dunapentele gigantan ferfandejo-kombinaton konstrui kun setligo de laboristoj el la provinco. Sekve de la personalkulto de Stalin, devis surpreni tiu unua socialista urbo la nomon de la ĉefdiktatoro, kiel en aliaj komunistaj landoj. La ĉefarkitekto de la konstruoj estis Tibor Weiner. Ekde tiam la urbo nomiĝis Sztálinváros (esperante "Stalinurbo"). Dum la hungara revolucio en 1956 Dunapentele reuziĝis, sed poste ricevis la pli novan loknomon Dunaújváros.
La urbo iĝis simbolo de socialismo. Post ties fino la ferindustrio sukcesis gardi la poziciojn, la urbo ankaŭ nun prosperas. Ĝi ricevis ponton tra Danubo kaj ne tro for konstruiĝas aŭtoŝoseo. La urbo havas elitan sportan vivon, precipe gravas la futbalo kaj la handbalo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Serba ortodoksa preĝejo (Dunaújváros)
- novgotika romkatolika Kirko Sankta Triunuo (Dunaújváros) el 1864
- romkatolika moderna Preĝejo Kristo Reĝo (Dunaújváros)
- moderna luterana preĝejo (Dunaújváros)
- moderna kalvinana kirko (Dunaújváros) el 1985
- Muzeo Intercisa
Eduko
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Dunapentele naskiĝis:
- luktisto György Gurics
- pentristo János Pentelei Molnár
- en Dunapentele mortis geografo Pál Rosti
- en Sztálinváros naskiĝis hungara politikisto Lajos Dorkota
- en Dunaújváros naskiĝis:
- en Dunaújváros mortis:
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Elbasan, Albanio
- Linz, Aŭstrio
- Silistra, Bulgario
- Villejuif, Francio
- Terni, Italio
- Giurgiu, Rumanio
- Sremska Mitrovica, Serbio
- İnegöl, Turkio
- Alĉevsk, Ukrainio
- Coventry, Britio
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Estas delegito de UEA tie.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|
|