Sopron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo. Por informoj pri historia departemento, vidu la paĝon Sopron (historia departemento).
Sopron
urbo
Sopron-légidotó52.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Departemento Győr-Moson-Sopron
Distrikto Sopron
Adreso Fő tér 1

9400 Sopron

Poŝtkodo 9400
Telefona antaŭkodo (+36) 99
Kodo laŭ KSH 08518
Retpaĝaro www.sopron.hu
Politiko
Urbestro (ekde 2012) Tamás Fodor (Fidesz)
Demografio
Loĝantaro 61 780  (1-a de januaro 2015)[1]
Loĝdenso 353,04 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 41′ N, 16° 36′ O47.68166666666716.591666666667Koordinatoj: 47° 41′ N, 16° 36′ O
Areo 169,09 km² (16 909 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Sopron (Hungario)
DEC
Sopron
Situo de Sopron
Sopron (Győr-Moson-Sopron)
DEC
Sopron
Situo de Sopron
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sopron [+]
v  d  r
Information icon.svg

Sopron [ŝopron] estas urbo kun departementrajto kaj subregiona centro en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. Ĝi estas distrikta ĉefurbo. Sopron estas germane Ödenburg, latine Scarbantia.

Dulingva stratŝildo en Sopron

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sopron situas je 16° 60'; de orienta longitudo kaj 47° 68'; de norda latitudo (47° 41′ N, 16° 36′ O47.68166666666716.591666666667.

Norde de ĝi situas la Lago Fertő (germane Neusiedler See), okcidente kaj sude la limo al Aŭstrio.

Fajroturo

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la menciita romia erao post jarcentoj sekvis la hungara dominado. En 1273 ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a okupis la urbon pro perfido, tamen post 4 jaroj hungara reĝo Ladislao la 4-a (Hungario) reprenis ĝin, poste donacis titolon al Sopron: libera reĝa urbo. Inter 1297 kaj 1340 oni konstruis urbomuron 8-10 m altajn. Inter 1441 kaj 1463 la urbo estis hipotekita al la germana-romia imperio. En 1526 la judoj estis forpelitaj el la urbo. En 1529 la turkoj prirabis la loĝantojn. En 1553, 1622, 1625, 1635, 1681 la urbo estis hejmo de la hungara parlamento. En 1605 armeo de Stefano Bocskai prirabis la urbon. Pro pesto duono de la loĝantoj mortis en 1655, post 112 jaroj la plena urbo cindriĝis pro incendio. Sopron kontinue estis fidela al la Habsburgoj, en 1705 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a ne povis okupi la urbon, tamen ĝi sukcesis en la sekva jaro.

En 1716 en la urbo okazis la unua teatra spektaklo en Hungario germanlingve, en 1769 la urbo konstuis la unuan teatrejon en la lando. En 1753 en Brennbergbánya (nun jam apartenaĵo de Sopron) komencis minadi karbon en Hungario.

Post la unua mondmilito kaj la sekva redivido de Eŭropo fare de la usona prezidento Woodrow Wilson, Burgenlando estis donita al Aŭstrio, sed Hungario atingis plebisciton en 1921, kiu mirige donis al ĝi en la urbo preskaŭ du trionojn el la voĉoj (ekde tiu tempo Sopron havas titolon "Civitas Fidelissima" (latino) – plej fidela urbo). Tiu disigo de Sopron/Ödenburg el la resto de Burgenlando estis tre doloriga por la Aŭstroj kaj la Germanoj. Tiuj klarigas la elekton de Hungario fare de Germanlingvuloj per la fakto, ke oni timis komunismon, kaj Hungario regata de la tre konservativa admiralo Horthy ŝajnis pli sekuriga ol Aŭstrio, agitata de marksistaj movadoj. Oni decidis, do, ne laŭ sia lingvo aŭ etneco, sed laŭ sia politika sinteno.

Rezultis, ke Sopron fariĝas norde, okcidente kaj sude ĉirkaŭata de Aŭstrio. Inverse la aŭstria provinco Burgenland ne plu havis ĉefurbon. Pro tio necesis, ke la aŭstra urbo Eisenstadt (hungare Kismarton) iĝu ĉefurbo.

Pro la situo de Sopron ne estas mirige, ke Sopron ludis interesan rolon en la falo de la Fera Kurteno, kiam en 1989 pluraj centoj da GDR-anoj provis transiri la limon al Aŭstrio kaj sukcesis fari tion sen malhelpo de la hungariaj aŭtoritatoj. Pro tio poste okazis kelkaj vanaj protestoj de la mortanta GDR sed ankaŭ pluraj oficialaj dank-esprimoj de FRG al Hungario.

Datenoj[redakti | redakti fonton]

Iama kelta setlejo tiuloka havis la (probable latinan) nomon Scarbantia.

La proksima lago Fertő estas naturprotektejo, ankaŭ ĉe la aŭstria flanko de la lago.

Aliĝoj[redakti | redakti fonton]

Vilaĝoj Brennbergbánya kaj Balf aliĝis al Sopron. La unua estis ĝis 1956 grava karbonminejo, la lasta situas apud lago Fertő kaj havas gravan kuracbanejon kaj mineralakvo de Balf ricevis premion "Magyar Termék-Nagydíj 2005".

Bánfalva aŭ pli longe Sopronbánfalva estas pilgrimloko. Romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1495, kiun la turkoj detruis. En 1827 la preĝejo estis renovigita. La turo estas 38 m-ojn alta.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatro Petőfi en Sopron

Eduko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1919altlernejokampusouniversitato funkcias en Sopron.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Sopron.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de famuloj mortintaj en Sopron.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]