Cacica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cacica
pole: Kaczyka, hungare: Kacsika, germane: Katschika
municipo
Cacica salt mine01.jpg
Salminejo en Cacica
Oficiala nomo: Cacica
Ŝtato Rumanio Rumanio
Ĵupo Suceava
Historia regiono Bukovino
Situo Cacica
 - alteco 428 m s. m.
 - koordinatoj 47° 38′ 13″ N 25° 54′ 01″ O / 47.63694 °N, 25.90028 °O / 47.63694; 25.90028 (mapo)
Loĝantaro 1 408 (2002)
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 727095
Telefona antaŭkodo +40 x30
Situo enkadre de Rumanio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Rumanio
Pola mapo pri la regiono
Pola mapo pri la regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Cacica commune, Suceava
Preĝejo salmineja en Cacica

Cacica [kaĉika], pole Kaczyka, germane Katschika, hungare Kacsika estas vilaĝo kaj centro de municipo en Rumanio, en Distrikto Suceava, en la historia landparto Bukovino. La ceteraj vilaĝoj de la municipo estas Maidan, Pârteştii de Jos, Runcu kaj Soloneţu Nou.

Municipo[redakti | redakti fonton]

En 2002 loĝis en la tuta municipo 4425 homoj, (3122 rumanoj, 959 poloj, 284 ukrainoj, 56 germanoj, 3 aliaj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cacica troviĝas en vasta valo laŭ rojo inter arbaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1444. Komence la loĝantoj okupiĝis pri arbaraj laboroj. En 1780-aj jaroj minado de la salo komenciĝis. Poste laboristoj alvenis el la Habsburga Imperio. Inter la mondomilitoj 600 poloj, 300 germanoj, iomete ukrainoj, rumanoj kaj poloj loĝis en la vilaĝo. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis kaj ankaŭ poloj iris al Pollando.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika preĝejo kaj pilgrimloko de 1904, kiun Johano Paŭlo la 2-a oficiale nomumis malgranda baziliko (basilica minor) en 2000, la mesoj okazas rumane, pole, germane kaj hungare
  • grekokatolika preĝejo de 1865 vizitata de ukrainoj
  • salminejo, la subteraĵo estas 30 m-ojn profunda, 8 km-ojn longa labirinto, interne eĉ preĝejo (la altaro kaj la cetraĵoj estis skulptitaj el salo), alia ĉambrego estas 25 m-ojn longa, 15 m-ojn larĝa, kie foje koncertoj okazas