Hosszúhetény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hosszúhetény [hosUhetEnj], germane Hetting estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Komló. Hosszú signifas: longa, ja la vilaĝo estas tre longa. 2 iamaj vilaĝoj Püspökszentlászló [puŝpoksentlAslO] (=episkopo-Sankta Ladislao) kaj Kisújbánya [kiŝUjbAnja] (=eta-nova-minejo) apartenas al la municipo.

Preĝejo de Hosszúhetény

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Hosszúhetény situas sur malebenaĵo, proksime de la plej alta punkto de Mecsek (682 m), laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Pécsvárad troviĝas 8, Komló 10, Pécs 16, Bonyhád 25 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj romianoj havis tie setlejon. Laŭ la plej fruaj dokumentoj la unua mencio devenis el 1015 en formo "Thetey", apartenanta al abatejo de la najbara Pécsvárad. Depost 1543 la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio, la loĝantaro ofte rifuĝis en la arbaron. Inter 1760-1809 en tiama vilaĝo Kisújbánya vitrofarejo funkciis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, 2 kuracejoj, infankuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]