Ĝardeno
Ĝardeno estas (ofte ĉedoma) ĉirkaŭbarita tereno aŭ kultivata agreto.


Nuntempe ne plu aperas aparta ĝardeno ĉe la domoj, ĉar sur la etaj parceloj oni ne kultivas agron aŭ flegas plantojn por utilaj fruktoj. Nuntempe en la ĝardenoj kreskas florplantoj kaj ornamplantoj aŭ ili estas tute gazonigitaj.
Laŭ Francisko Azorín Ĝardeno estas Loko, ordinare ĉirkaŭbarita, kie oni kulturas kreskaĵojn por plezuro aŭ profito.[1] Li indikas etimologion el antikva germana gards (domo), el garda (korto); kaj el saksa geard (ĝardeno),[2] kaj li aldonas terminojn ĝardenisto, por homo zorganta ĝardenon; vintra ĝardeno, por ĝardeno vitrumita; infanĝardeno, por ĝardena lernejo por infanetoj; ĝardenurbo, por urbo, domaro, kies domoj staras inter ĝardenoj; botanika ĝardeno, zoologia ĝardeno, pendanta ĝardeno, anglestila ĝardeno, itala ĝardeno.[2]
Vidu ankaŭ pri: fruktoĝardeno, vitejo, parko
Ĝardenisto kaj hortikulturisto
[redakti | redakti fonton]Ambaŭ esprimoj ofte estas uzataj sinonime. Oni ankaŭ povas distingi:
- ĝardenisto estas la nomo de iu, kiu laboras profesie aŭ libertempe en ĝardeno.
- hortikulturisto estas la nomo de iu, kiu profesie laboras en hortikulturejo. Plej ofte tie ekzistas ankaŭ plantdomoj.
Pejzaĝisto (ĝardenisto)
[redakti | redakti fonton]Pejzaĝisto estas ĝardenisto kiu konstruas ĝardenoj kaj pejzaĝaj verdejoj. Pli preciza nomo por la profesio estas ĝarden- kaj pejzaĝisto
Legomĝardenoj
[redakti | redakti fonton]Teĥnikoj ĝardenaj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ:

Publikaj parkoj
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Azio
[redakti | redakti fonton]Ĉinujo
[redakti | redakti fonton]
La plej frue registritaj ĉinaj ĝardenoj kreiĝis en la valo de la Flava Rivero dum la dinastio Shang (1600–1046 a.K.).[3] Tiuj ĝardenoj estis grandaj ĉirkaŭbaritaj parkoj, kie reĝoj kaj nobeloj ĉasis bestojn, aŭ kie oni kultivis fruktojn kaj legomojn. Tiutempaj skriboj ĉizitaj sur testudaj ŝeloj uzis tri karaktrojn por "ĝardeno": you, pu kaj yuan.[4] You estis reĝa ĝardeno kun enfermitaj birdoj kaj terbestoj, kaj pu estis ĝardeno por plantoj. Dum la dinastio Qin (221–206 a.K.), yuan fariĝis la karaktro por ĉiuj ĝardenoj.[5] La malnova skribo de yuan estas bildeto de ĝardeno, fermita en kvadrato, kiu povas signifi muron, kun simboloj kiuj povas signifi planon de strukturo, kvadrateto, kiu povas signifi lageton, kaj simbolo por plantejo aŭ granatujo.[6]
Fama reĝa ĝardeno fine de la dinastio Shang estis la Spirita Teraso, Spirita Lageto, kaj Spirita Parko (Lingtai Lingzhao Lingyou) konstruita de Reĝo Wen okcidente de lia ĉefurbo Yin. La parko priskribiĝas jene en la Libro de Poezio:
- Reĝo Wen rondiris en la parko:
- cervoj jen ripozas en trankvilo
- kun graseta korp’ kaj glita felo,
- blankaj birdoj kantas jen kun trilo.
- Li ĉe la lageto rigardadis,
- fiŝoj ĝoje saltas kun facilo.[7]
Alia frua reĝa ĝardeno estis Shangqiu ("Sablaj Dunoj"), konstruita de la lasta reĝo de Shang, nome Reĝo Zhou (ĉ. 1050 a.K.). [8] Ĝi konsistis el tera teraso (tai), servanta kiel observa platformo, meze de kvadrata parkego. Ĝi priskribiĝis en la frua klasikaĵo Registroj de la Granda Historiisto (Shiji).[9] Laŭ Shiji, unu el la plej famaj partoj de tiu ĝardeno estis la Vinlageto kaj Viandarbaro (酒池肉林). Lageto sufiĉe granda por kelkaj boatoj konstruiĝis sur la palaca tereno, kun ĉirkaŭa tavolo de poluritaj ovalaj ŝtonoj de la marbordo. Oni plenigis la lageton per vino, konstruis insuleton en ĝia mezo, kaj tie plantis arbojn, de kies branĉoj pendis rostita viando sur trapikiloj. Postaj filozofoj kaj historiistoj citadis tiun ĝardenon kiel ekzemplon de dekadenco kaj malprava gusto.[10]
En 535 a.K., dum la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno, la Teraso de Shanghua, kun lukse ornamitaj palacoj, estis konstruita de Reĝo Jing de la dinastio Zhou. En 505 a.K. ekkonstruiĝis eĉ pli komplika ĝardeno, la Teraso de Gusu. Ĝi situis sur la deklivo de monto, kaj inkludis serion da terasoj konektitaj per galerioj, kun lago kie ŝipoj kun formo de blua drako navigadis. De la plej alta teraso eblis rigardi ĝis la Granda Lago.[11]
Koreujo
[redakti | redakti fonton]Koreaj ĝardenoj priskribiĝas kiel naturecaj, malformalaj, simplaj, liberaj, kaj kunkreskemaj kun la sovaĝa mondo.[12] Ilia historio aĝas pli ol du mil jarojn[13]. La plej fruaj registritaj ĝardenoj estis palacaj ĝardenoj en la Triregna periodo (57 a.K. – 668 p.K.), kiuj estas priskribitaj en la Historio de la Tri Regnoj.
Japanujo
[redakti | redakti fonton]
La plej fruaj registritaj japanaj ĝardenoj estis plezurĝardenoj de la imperiestroj kaj nobeloj.[14] Ili menciiĝis en pluraj mallongaj priskriboj en la Nihon Shoki, la unua kroniko de japana historio, publikigita en 720 p.K. Por printempo 74 p.K., la kroniko tekstas: "Imperiestro Keikō metis iom da karpoj en lageton, kaj ĝojis vidi ilin matene kaj vespere". La sekvan jaron, "La Imperiestro lanĉis duhulan boaton sur la lageton Ijishi ĉe Ihare, kaj surboatiĝis kun sia imperiestra konkubino, kaj ili lukse kunfestenis". Por 486 la kroniko registris, ke "Imperiestro Kenzō iris en la ĝardenon kaj festenis rande de multkurba rivereto".[15]
Hindujo
[redakti | redakti fonton]Mānasollāsa estas 12a-jarcenta sanskrita teksto, kiu liveras detalojn pri ĝardenplanado kaj diversaj aliaj temoj.[16] Ĝi priskribas kaj publikajn parkojn kaj arboĝardenojn, rekomendante ĉirkaŭ 40 specojn de arboj por la parko en la ĉapitro Vana-krida.[16][17] La 16a-jarcenta teksto Śilparatna rekomendas ke florĝardenoj kaj publikaj parko situu en la norda parto de urbo.[18]
Stiloj de ĝardenoj
[redakti | redakti fonton]Anglastila ĝardeno
[redakti | redakti fonton]Tiu ĝardenostilo estiĝis en Anglio dum 18-a jarcento, kiam oni volis fari ĝardenojn, kiuj male al la antaŭaj (vidu "francastilaj ĝardenoj" kaj "italaj ĝardenoj") similu la "naturon", t. e. la kamparon de Anglio: vastaj herbejoj kun altaj arboj izolitaj meze, vojoj ĉiuj kaj ĉiam kurbaj, boskoj, lagetoj naturaspektaj, dum 18-a jarcento pro la antaŭromantisma sento ofte aldonitis falsaj ruinoj. Tiu stilo pro ĝuste la antaŭromantisma sento tuteŭrope disvastiĝis en la aliaj eŭropaj landoj, kaj plurestis la ĉefa inspirstilo de publikaj parkoj ĝis nun.
Famaj ekzemploj da "anglastilaj ĝardenoj":
Arabaj ĝardenoj
[redakti | redakti fonton]Ĉinaj ĝardenoj
[redakti | redakti fonton]Francastila ĝardeno
[redakti | redakti fonton]
Tiel nomatas la stilo de ĝardenoj disvolvitaj ĉirkaŭ palacoj kaj kasteloj, en Francio, en la dua duono de la 17-a jarcento, kaj tiuj, kiuj sekvis tiun stilon.
Ilin karakterizas ne nur, samkiel en la italstilaj ĝardenoj, razenoj, tajlitaj arboj kaj boskoj, mikso de arĥitekturaĵoj, skulptaĵoj, akvo-basenoj kaj ŝprucoj en la kreskaĵoj, geometriaj bedoj, ktp, sed, ĉar konceptitaj, malsimile, en ebenaj pejzaĝoj, ankaŭ vastaj perspektivoj, perdiĝantaj en la foro aŭ fermitaj per vastaj arbomasivoj; ili estas "juvelkestoj" por la kasteloj, kiujn ili ĉirkaŭas, kaj kunligas samtempe ilin pogradtransire je la ekstera kamparo kaj la ĉiel'.
Famaj ekzemploj da "francastilaj ĝardenoj":
- Kastelo de Versailles - Kastelo de Vaux-le-Vicomte - pluigota
Italstila ĝardeno
[redakti | redakti fonton]Japanaj ĝardenoj
[redakti | redakti fonton]
Kastela ĝardeno
[redakti | redakti fonton]Kastelparko (ankaŭ kastelĝardeno) estas ĝardeno apartenanta al kastelo, kiu kompletigas kaj kadrigas la domon. La arthistoria evoluo de la kastelparkoj en Eŭropo pasis plejparte paralele al la konstruarĥitekturo.
La termino pejzaĝa parko aŭ foje pejzaĝa ĝardeno ofte uziĝas por priskribi la parkodezajnan stilon de "angla ĝardeno", karakteriza por la 18-a jarcento, aparte por la laboro de la ĝardena arkitekto Lancelot Brown. La vorto tamen ne grandkvante uziĝis dum la 18-a jarcento, kaj populariĝis nur dum la 19-a jarcento, kiam la antaŭaj barokecaj parkoj iĝis malmodaj, kaj aparte multaj "anglaj parkoj" ekestis ĉie en Eŭropo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 86.
- ↑ 2,0 2,1 Azorín, samloke.
- ↑ (2022-03-27) “History of Chinese Classical Gardens”, International Journal of Education and Humanities 4 (3), p. 235–237. doi:10.54097/ijeh.v4i3.1814. Alirita 2025-08-23..
- ↑ Chinese garden facts for kids (2025-06-18). Alirita 2025-08-23 .
- ↑ Feng Chaoxiong, The Classical Gardens of Suzhou, antaŭparolo. Bing Chiu, Jardins de Chine, ou la quete du paradis, Editions de La Martiniere, Paris 2010, p. 10–11.
- ↑ Tong Jun, Records of Jiang Gardens, cited in Feng Chanoxiong, The Classical Gardens of Suzhou.
- ↑ Trad. Vejdo, La Libro de Poezio, p. 227. [1]
- ↑ “Classical Chinese Gardens”. Alirita 2025-08-23..
- ↑ Tan, p. 10. Che Bing Chiu, Jardins de Chine, ou la quete du paradis, p. 11.
- ↑ Che Bing Chiu, Jardins de Chine, ou la quete du paradis, p. 11.
- ↑ Che Bing Chiu, Jardins de Chine, p. 12
- ↑ Hoare, James. (januaro 1988) Korea: An Introduction – Google Book Search. Kegan Paul International. ISBN 9780710302991.
- ↑ Archived copy. Arkivita el la originalo je 28-a de septembro 2011. Alirita 18-a de majo 2011 .
- ↑ Types of Gardens (28-a de julio 2025). Alirita 2025-08-23 .
- ↑ Nitschke, Le Jardin Japonais, p. 30.
- ↑ 16,0 16,1 Nalini Sadhale and YL Nene (2010), Bhudharakrida in Manasollasa, Asian Agri-History, Vol. 14, No. 4, p. 319–335
- ↑ Shrigondekar 1961.
- ↑ (1976) “Cities and parks in ancient India”, Ekistics 42 (253), p. 372–376.