Parko de Wörlitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
“Gotika domo“, konstruita laŭ novgotika stilo

La parko de Wörlitz, ankaŭ ĝardeno de Wörlitz en Wörlitz estas esenca parto de la „ĝardena regno Dessau-Wörlitz“. La parko en Saksujo-Anhalto, kiun en la dua duono de la 18-a jarcento instaligis princo Leopoldo la 3-a Frederiko Francisko (1740–1817) de la princlando Anhalt-Dessau, estas nun ero de la monda heredaĵo de Unesko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Iama bovejo

La parko estis instalata inter 1769 ĝis 1773 kaj pliampleksigata en 1813; ĝi validas kiel unu el la unuaj kaj apartenas al unu el la plej grandaj parkoj laŭ la modelo de anglaj pejzaĝoparkoj en Germanujo. Samtempe la parko plenumis klerigan taskon, kiu etendiĝis pri arĥitekturo, ĝardenarto kaj ankaŭ terkulturado. La celoj de la princo je la fasonado de la parko estis:

  • Ĝi konvenu kun la tasko klerigi la subulojn.
  • La homo staru en la centro.
  • Trans ĉarmo ekzistu praktika utilo.

Tial la parko ankaŭ tiutempe estis vizitebla kun ĉiuj konstruaĵoj kaj la kastelo por ĉiu. Esceptoj estis la Griza Domo kaj la Rozinsulo, kiuj estis retiriĝejoj de lia edzino, princino kaj posta dukino Luiza Princino de Brandenburgo-Schwedt.

La instalaĵo entute estas bone konserviĝinta, kaj en 2000 Unesko enprenis ĝin kiel en sian registron Monda heredaĵo de Unesko.

La parko troviĝas ĉe la lago de Wörlitz, flanka fuejo de la rivero Elbo. Ĝi etendiĝas trans areo da 112,5 hektaroj kaj tuj najbaras kun la urbo Wörlitz.

Arĥitekto Friedrich Wilhelm von Erdmannsdorff (17361800) esence kunplanis kaj kunkonstruis la konstruaĵojn en la parko. La kastelo estas la unua novklasikisma kastelo de Germanujo. Kortega ĝardenisto Johann Friedrich Eyserbeck planis la ĝardenon.

Parkaj partoj[redakti | redakti fonton]

La parko de Wörlitz havas preskaŭ nure naturajn limojn. En la nordo altakva digo separas la parkon disde la larĝega apud-Elba ebenaĵo. Ĝi servas samtempe kiel ĉirkaŭirejo, ekde kies altigita starloko oni povas percepti multajn el la klasikaj vidaksoj (ekzemple al la kastelo). Jam en la 18-a jarcento oni subdividis la parkon en plurajn kampojn, kiuj esence respegulas ĝian evoluon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank-Andreas Bechtoldt, Thomas Weiss (Hrsg.): Weltbild Wörlitz. Entwurf einer Kulturlandschaft. Hatje, Ostfildern 1996, ISBN 3-86107-009-X (Katalog der gleichnamigen Ausstellung im Deutschen Architektur-Museum, Frankfurto ĉe Majno ekde la 22-a de marto ĝis la 2-a de junio 1996).
  • Marie-Luise Harksen: Stadt, Schloss und Park Wörlitz. Die Kunstdenkmale des Landes Anhalt, 2. Band 2. Teil. August Hopfer, Burg bei Magdeburg, 1939. Represaĵo de volumo 31 de Kunstdenkmalinventare des Landes Sachsen-Anhalt. Fliegenkopf, Halle 1997, ISBN 3-910147-82-8.
  • Erhard Hirsch: Die Dessau-Wörlitzer Reformbewegung im Zeitalter der Aufklärung. Personen-Strukturen-Wirkungen. Max Niemeyer, Tübingen 2003, pj. 405–462, ISBN 3-484-81018-1.
  • Kulturstiftung Dessau-Wörlitz (eldoninto): Unendlich schön. Das Gartenreich Dessau-Wörlitz. Nicolai, Berlin 2005, ISBN 978-3-89479-197-1.
  • August von Rode: Beschreibung des Fürstlichen Anhalt-Dessauischen Landhauses und Englischen Gartens zu Wörlitz. Herausgegeben von Christian Eger, illustriert von Claudia Berg. Mitteldeutscher Verlag, Halle 2008, ISBN 978-3-89812-576-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.84805555555612.423333333333