Diskuto:Parko de Wörlitz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por la unua versio de tiu ĉi nova artikolo de 2015 la kreinto aparte faris novajn kategoriojn "Ĝardenoj en Germanujo" kaj "Ĝardenoj en Saksujo-Anhalto", kiuj ambaŭ ekskluzive nur havas tiun solan tekston, krome tute malplenas, kaj ankaŭ ne rilatas inter si (estus logike almenaŭ meti la kategorion "Ĝardenoj en Saksujo-Anhalto" en pli larĝan kategorion "Ĝardenoj en Germanujo"). Sendepende de tiuj orfaj kategorioj jam ekde 2009 ekzistas tute plena kategorio "Parkoj en Germanio", kie oni vane serĉas la tekston pri la parko de Wörlitz. Estas interkonsento en la e-lingva vikipedio ke kreanto de nova artikolo (aŭ signifa ampleksiganto de artikolo) en la mem kreita tekstoparto rajtas elekti ĉu uzi kunmetitajn landonomojn kreitajn per sufikso -ujo aŭ apartajn landonomojn de la 20-a jarcento, kiuj ofte finiĝas per la literoj -io: Sed por vikipediaj kategorioj necesas unueco, kaj tiu artikola redaktolibero ne validas ankaŭ por tiuj "teknikaj" elementoj kiel kategorioj, malgrandaj landoŝablonoj el nur unu vorto (ekzemple {{DEU}}, montrata  Germanio, aŭ por ordigaj elementoj de la vikimedia komunejo. Kategorio nur helpas al ordigo se ekzistas unu kategorio po temo, ne unu po persona lingvoprefero de redaktanto. Do ne funkcias havi dek ses kategoriojn "parkoj en Germanio", "parkoj de Germanio", "parko en Germanio, "parko de Germanio", "ĝardenoj en Germanio", "ĝardenoj de Germanio", "ĝardeno en Germanio, "ĝardeno de Germanio", "parkoj en Germanujo", "parkoj de Germanujo", "parko en Germanujo, "parko de Germanujo", "ĝardenoj en Germanujo", "ĝardenoj de Germanujo", "ĝardeno en Germanujo, "ĝardeno de Germanujo" - por sama temo. Tial por la kategorioj jam frue post 2001 elformigixs konvencioj por titoloj de kategorioj a) kiam iel enhave sencas ĉiam uzi pluralon, b) uzi la apartajn landonomojn de la 20-a jarcento kaj ne la malnovajn kunmetitajn ujo-formojn de 1887, kaj c) por administraj unuoj, dividaĵo de pli granda administra unuo, uzi vorteton "de" ("distriktoj de Germanio"), por kulturaj kreaĵoj (ekzemple konstruaĵoj, parkoj, monumentoj) kaj por naturaj objektoj (lagoj, riveroj, insuloj, montoj ktp, "topografiaj nomoj"). kiuj teorie povas aparteni al pli ol unu administra unuo, la vorteton "en". La kreinto de la unua versio de la teksto Parko de Wörlitz de 2015, kiu ankaŭ havintus la eblecon plivastigi la artikolon ĝardena regno Dessau-Wörlitz de 2008 pri la temo, sed elektis komenci propran, novan artikolon pri la subtemo, evidente ne volis uzi la kutime uzatan kategorion "Parkoj en Germanio" de 2009, troveblan en la supera kategorio "Germanio", sed ankaŭ facile troveblan per alilingvaj kategorioj de sama temo, sed kreis proprajn privatajn kategoriojn, sen ligo al la landa kategorio, sen ligo al aliaj lingvoj, nur per samtempe memfarita kategorio "ĝardenoj laŭ landoj" kiel ujo por la du menciataj "privataj" kategorioj. Tiu obstina rifuzado de la ekzistanta kategoria sistemo estas tiom misgvida, ke mi jam nomus tion vandalisma konfuzigo. Mi nun metos la tekston en la kutiman kategorion "parkoj en Germanio" (parkoj kaj ĝardenoj ĉi tie konsiderendas sinonimoj - ne estas universale valida difino, kiu homfarita plantejo nomendas "ĝardeno" sed nepre ne parko, kaj kiu alia estas "parko" sed nepre ne ĝardeno), kaj se poste kreiĝos subkategorio "parkoj en Saksio-Anhalto", ĝi nepre estos en la superaj kategorioj "Saksio-Anhalto" kaj "parkoj en Germanio", kaj la artikolo pri la parko de Wörlitz tiam nur estos en la ujo "parkoj en Saksio-Anhalto", ne samtempe ankaŭ en la kategorioj "Saksio-Anhalto" kaj "parkoj en Germanio", en "parkoj", "lokoj", "Germanio", "Eŭropo" kaj "ĉio". La samo validas por la ekskluzive por tiu ĉi teksto farita kategorio "kasteloj en Saksujo-Anhalto‎", kiun la kreinto tamen bone metis en pli larĝan kategorion "kasteloj en Saksujo-Anhalto‎", rekte apud la antaŭe ekzistantan kategorion "kasteloj en Saksio-Anhalto‎" - jam pli bonas ke tie oni almenaŭ klare vidis la unuopan kreadon de "propra ujo". ThomasPusch (diskuto) 12:24, 23 mar. 2016 (UTC)[Respondi]