Unesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de Unesko
Emblemo de UNESCO

Unesko (Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo, angle United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization) estas organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo.

Unesko fondiĝis la 16-an de novembro 1945. Ĝi havas centran oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo.

Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la 4-an de novembro 1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.

Unesko nun havas 188 membrajn ŝtatojn kaj 6 kunrilatajn ŝtatojn.

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per instigi kunlaboradon inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesco aukaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj.

Ĝeneralaj Direktoroj[redakti | redakti fonton]

Elektoj por la renovigo de la posteno de Ĝenerala Direktoro okazis en Parizo el la 7a al la 23a de Septembro 2009. Ok kandidatoj konkurencis por la posteno, kaj 58 landoj[1] voĉdonis por ili. La Plenuma Konsilio kunvenis el la 7a al la 23a de Septembro, kaj voĉdonis komence de la 17a. Irina Bokova estis elektita nova Ĝenerala Direktoro.

La listo de Ĝeneralaj Direktoroj de UNESCO ekde ties establo en 1946 estas la jena:[2]

Julian Sorell Huxley, unua ĝenerala direktoro de Unesko
Nr Ĝeneralaj Direktoroj Lando Tenure
1 Julian Huxley Flago-de-Britio.svg Britio 1946–1948
2 Jaime Torres Bodet Flago-de-Meksikio.svg Meksiko 1948–1952
3 John Wilkinson Taylor Flago-de-Usono.svg Usono provizore 1952–1953
4 Luther Evans Flago-de-Usono.svg Usono 1953–1958
5 Vittorino Veronese Flago-de-Italio.svg Italio 1958–1961
6 René Maheu Flago-de-Francio.svg Francio provizore 1961, 1961–1974
7 Amadou-Mahtar M'Bow Flago-de-Senegalo.svg Senegalo 1974–1987
8 Federico Mayor Zaragoza Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 1987–1999
9 Koïchiro Matsuura Flago-de-Japanio.svg Japanio 1999–2009
10 Irina Bokova Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 2009–...

Ĝenerala Konferenco[redakti | redakti fonton]

Tiu estas la listo de sesioj de la Ĝenerala Konferenco de UNESCO okazintaj ekde 1946:[3]

Sesio Location Jaro Direktorita Lando
1. Paris 1946 Léon Blum Flago-de-Francio.svg Francio
2. Mexico City 1947 Manuel Gual Vidal Flago-de-Meksikio.svg Meksiko
3. Beirut 1948 Hamid Bey Frangie Flago-de-Libano.svg Libano
1. eksterordinara Paris 1948
4. Paris 1949 Ronald Walker Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio
5. Florence 1950 Count Stefano Jacini Flago-de-Italio.svg Italio
6. Paris 1951 Howland Sargeant Flago-de-Usono.svg Usono
7. Paris 1952 Sarvepalli Radhakrishnan Flago-de-Barato.svg Barato
2. eksterordinara Paris 1953
8. Montevideo 1954 Justino Zavala Muñiz Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo
9. New Delhi 1956 Maulana Abul Kalam Azad Flago-de-Barato.svg Barato
10. Paris 1958 Jean Berthoin Flago-de-Francio.svg Francio
11. Paris 1960 Akale-Work Abte-Wold Flago-de-Etiopio.svg Etiopio
12. Paris 1962 Paulo de Berrêdo Carneiro Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
13. Paris 1964 Norair Sissakian Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
14. Paris 1966 Bedrettin Tuncel Flago-de-Turkio.svg Turkio
15. Paris 1968 Willian Eteki-Mboumoua Flago-de-Kameruno.svg Kameruno
16. Paris 1970 Atilio Dell'Oro Maini Flago-de-Argentino.svg Argentino
17. Paris 1972 Toru Haguiwara Flago-de-Japanio.svg Japanio
3. eksterordinara Paris 1973
18. Paris 1974 Magda Jóború Flago-de-Hungario.svg Hungario
19. Nairobi 1976 Taaita Toweett Flago-de-Kenjo.svg Kenjo
20. Paris 1978 Napoléon LeBlanc Flago-de-Kanado.svg Kanado
21. Belgrade 1980 Ivo Margan Flago-de-Zambio.svg Zambio
4. eksterordinara Paris 1982
22. Paris 1983 Saïd Tell Flago-de-Jordanio.svg Jordanio
23. Sofia 1985 Nikolaï Todorov Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
24. Paris 1987 Guillermo Putzeys Alvarez Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo
25. Paris 1989 Anwar Ibrahim Flago-de-Malajzio.svg Malajzio
26. Paris 1991 Bethwell Allan Ogot Flago-de-Kenjo.svg Kenjo
27. Paris 1993 Ahmed Saleh Sayyad Flago-de-Jemeno.svg Jemeno
28. Paris 1995 Torben Krogh Flago-de-Danio.svg Danio
29. Paris 1997 Eduardo Portella Flago-de-Brazilo.svg Brazilo
30. Paris 1999 Jaroslava Moserova Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
31. Paris 2001 Ahmad Jalali Flago-de-Irano.svg Irano
32. Paris 2003 Michael Omolewa Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
33. Paris 2005 Musa bin Jaafar bin Hassan Flago-de-Omano.svg Omano
34. Paris 2007 George N. Anastassopoulos Flago-de-Grekio.svg Grekio
35. Paris 2009 Davidson Hepburn Flago-de-la-Bahamoj.svg Bahamoj
36. Paris 2011 Katalin Bogyay Flago-de-Hungario.svg Hungario
37. Paris 2013 Hao Ping Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio
38. Paris 2015 Stanley Mutumba Simataa[4] Flago-de-Namibio.svg Namibio

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Universala Esperanto-Asocio estas la sola Esperanto-organizo en konsulta partnereco kun Unesko[5]. Parto de tiu kunlaboro rilatas al tradukado de dokumentoj al Esperanto por pli vasta diskonigo.

Rezolucioj[redakti | redakti fonton]

Unesko faris plurajn rezoluciojn rilate al Esperanto - interalie en 1954 en Montevideo kaj en 1985 en Sofio[6], ambaŭ laŭ klopodoj de UEA. La rezolucion de 1993 survojigis la Radikala Partio.

La signifon de la rezolucioj oni taksas malsame. István Ertl opinias, ke "se ni volus revui ĉiujn konkretajn atingojn kiujn ni povas danki al la rezolucioj de Montovideo kaj Sofio - de libroeldonoj ĝis konferencoj kaj subvencioj -, ni povus plenigi paĝojn."[7] Ankaŭ Kalle Kniivilä esprimas sin pozitive: "Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun." Tion komentas Sten Johansson per: "Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo!"[8]

Rezolucio de 1954 (Montevideo)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rezolucio de Montevideo.

La rezolucio akceptita de la oka sesio de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954, sekve de kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano Ivo Lapenna.

Citaĵo
 IV.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto:

IV.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

IV.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

IV.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

IV.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn. 

Rezolucio de 1985 (Sofio)[redakti | redakti fonton]

La rezolucio XI.4.4.218 akceptita en la 23-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 8-an de novembro 1985 okaze de la 36-a plena seanco[9].

Citaĵo
 11.11 - Festado de la centjariĝo de Esperanto.

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV.1.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Agnoskante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de la Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,

1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno ;

2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj ;

3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado ;

4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko. 

Rezolucio de 1993 (malsukcesa nova provo)[redakti | redakti fonton]

27 C/DR.373 de 15.11.1993[10]

Ĉar la enhavo ne alportis ion novan kompare kun la du antaŭaj rezolucioj,tiu tria rezolucio ne atingis la tagordon de la Ĝenerala Konferenco.

Citaĵo
 La Ĝenerala konferenco,

Memorigante la Rekomendon pri Edukado por Internacia Kompreniĝo, Kunlaboro kaj Paco de 1974 kaj la Rekomendojn de la internacia Kongreso pri Paco en la mensoj de la Homoj (Yamoussoukro, Ebura Bordo, 1989),

Konsiderante la fundamentan rolon kiun lingva komunikado alirebla por ĉiuj povas ludi en la antaŭenigo de paco kaj de interpopola kompreniĝo,

Memorigante la rezolucion IV.1.4.422-4224, per kiu la Ĝenerala Konferenco de 1954 en Montevideo rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo" kaj rekonis "ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko",

Memorigante la rezolucion 11.11, per kiu la dudek-tria sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko petis la Ĝeneralan Direktoron plu sekvi "kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj" kaj invitis la Ŝtatojn-Membrojn "instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado",

Konsiderante krome ke, en la kadro de lastatempaj stukoj pri aŭtomata tradukado, ekzamenado de la speciala rolo kiun povas ludi lingvo kiel Esperanto povas montriĝi aparte grava,

Petas la Ĝeneralan Direktoron konsideri la rezultojn atingitajn de la movado disvastiganta Esperanton: (a) en la Sinteza raporto pri ellaborado de instruprogramoj, pri trejnado de instruistoj kaj pri novigoj en la kampo de edukado por internacia kompreniĝo, paco, homaj rajtoj kaj demokratio, (b) en la redaktota manlibro pri gvidaj principoj por komunikado de pac-valoroj,

Petas tiucele la Ŝtato-membrojn raporti pri la agado plenumita kiel sekvo de la rezolucio 11.11 de 1985, precipe koncerne la studprogramojn pri Esperanto kaj iliajn rezultojn. 

Varoj kaj servoj[redakti | redakti fonton]

  • UNESDOC - Enhavas ĉirkaŭ 146.000 kompletajn dokumentojn de UNESCO publikigitaj de 1945, kaj ankaŭ datumetojn el la kolektoj de la librejo de UNESCO kaj dokumentejoj en Ofickampoj kaj Institutoj.
  • IDAMS - programpakaĵo por enmeti kaj analizi numerajn datumojn kiuj estas konstruataj, prizorgataj kaj disvastigataj de UNESCO. La originala pakaĵo estis komerca programo, sed UNESCO iniciatis projekton por havigi ĝin malfermitkoda.[11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. List of the voting countries ne ekzistanta ligiloj jam en Junio de 2012}}
  2. UNESCO, oficiala retejo: Directors-General
  3. UNESCO oficiala retejo: Previous Sessions of the General Conference
  4. President of the 38th session of the General Conference. UNESCO. Alirita 11 November 2015.
  5. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 445: UEA en konsulta partnereco kun Unesko.
  6. Tekstoj laŭ euroscola , kiu referencas al la jarlibro 1999 de UEA, p. 9-10. Ankaŭ en postaj jarlibroj, ekzemple 2005, p. 9-10.
  7. Eventoj 46 (kie cetere troveblas ankaŭ la akompana noto de la ĝenerala direktoro de Unesko, Mayor) kaj revuo Esperanto, dec. 1993
  8. Ambaŭ citaĵoj el Libera Folio, 2005-02-01.
  9. Versioj en la angla, franca, hispana kaj Esperanto sur lingvo.org. Unu el la kernaj frazoj tekstas originale: "Invites the Member States (...) to promote the introduction of a study programme on the language problem and Esperanto in their schools and higher educational institutions"
  10. Laŭ Eventoj 47. Kp. komenton en Eventoj 46 (mallongigo el "Esperanto", dec. 1993)
  11. http://portal.unesco.org/ci/en/ev.php-URL_ID=15653&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.html

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]