Gazetarlibereco
| Gazetarlibereco | ||
|---|---|---|
![]() | ||
| Bazaj rajtoj • civitanaj rajtoj | ||
|
|
|

La Gazetlibereco aŭ gazetarara libereco estas la ekzisto de garantioj per kiuj la civitanoj havas rajton organiziĝi por la kreado kaj eldonado de amaskomunikiloj kies enhavo estu nek kontrolitaj nek cenzuritaj fare de la povoj de la ŝtato. Laŭ tio ĉia persono povus publikigi siajn ideojn libere kaj sen antaŭcenzuro. Ĝi estas unu el la civilaj liberecoj.
Nuntempe ŝtatoj formas malpli riskon je gazetara libereco, sed ja interreto kiu mortigas la tradician komercan modelon de gazetoj, aparte grava por ne-anglalingvaj gazetoj, kies lingva bazo ne estas sufiĉe granda por subteni la nur-reklamajn strategiojn[2].
Svedio estis la unua lando kiu adoptis klaran leĝaron por la gazetara libereco pere de la "tryckfrihet" de 2-a de decembro 1766. En Usono tiu rajto estas garantiita de la Unua Amendo al la Usona Konstitucio.
Ne ĉiuj landoj havas ĝin garantiita, ĉu pere de Rajtoĉarto aŭ Konstitucio, por ekzemplo en Aŭstralio. En multaj okazoj tiu libereco estas limigita pro aliaj rajtoj, kiel rajto al propra bildo, kontraŭ kalumnio, kontraŭ opozicio al superaj gravuloj ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ World Press Freedom Index
- ↑ (en) Bruce Ackerman, Uzante la interreton por savi ĵurnalismon de la interreto, En: Gosseries, Axel, kaj Philippe Vanderborght, redaktistoj. "Abstracts". Arguing about Justice, Presses universitaires de Louvain, 2011, https://books.openedition.org/pucl/1764


