Raportistoj sen limoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Raportistoj sen landlimoj (france Reporters sans frontières; mallongigite: RSL aŭ RSF) estas internacie agadanta neregistara organizaĵo (NGO), kiu informas pri informolibero kaj parollibereco en la tuta mondo, apud artikolo 19 de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, batalas kontraŭ la cenzuro kaj kampanjas por liberigo de la arestitaj ĵurnalistoj. La organizaĵo estis fondita en 1985 en Montpellier, fare de Robert Ménard, kiu ekde tiam estas gvidanto de la organizaĵo. La nomo estis elektita-kreita je analago al Kuracistoj sen landlimoj.

Organizado kaj financado[redakti | redakti fonton]

RSL havas internacian sekretariejon en Parizo, naŭ eŭropajn landajn sekciojn kaj kvin landajn buroojn en Nord-Ameriko kaj Azio. Krom tiuj, RSL havas 130 korespondantojn sur ĉiuj kontinentoj kaj 14 registar-sendependajn partnerajn organizaĵojn.

RSL havas jaran buĝeton de ĉ. 4 milionoj da USD. La enspezoj venis en 2006:

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kritikistoj asertas, ke la kritikaj sciigoj de la organizaĵo koincidas kun neŝatataj ŝtatoj de US-State Department (Irano, Sirio, Nord-Koreio), sed mankas sciigoj el Usono-aliancaj, -amikaj landoj (Filipinoj, Saŭd-Arabio) aŭ Usono ne estas menciata.