Fondation de France
La organizaĵo Fondation de France ("Fondaĵo de Francio") estas sendependa administra agentejo kiu estis establita fare de la franca registaro por stimuli la kreskon de privata filantropio kaj privataj fondaĵoj en Francio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La fondaĵo estis establita en 1969. Ĝia fokuso estas la maljunuloj, la handikapuloj, infanoj, sano, medicina kaj scienca esplorado, kulturo kaj la medio. Famaj prezidantoj de la fundamento inkludas Maurice Schumann (1973-1974), Roger Seydoux de Clausonne (1975-1983) kaj Hubert Curien (1998-2000). Ĝi estas membro de la Reto de Eŭropaj Fondaĵoj por Noviga Kunlaboro (Network of European Foundations for Innovative Cooperation, NEF, france Réseau des Fondations Européennes pour la Coopération Innovante).
Agadoj
[redakti | redakti fonton]Interalie, la fondaĵo ankaŭ rekte financas bonfarajn organizaĵojn. Ekzemplo por tia financado estas la subteno de la asocio Raportistoj sen limoj.