Franca lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franca)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Franca lingvo
Français
Regionoj, kie la franca estas:  la ĉefa lingvo  oficiala lingvo  fremda lingvo  malplimulta lingvo
Regionoj, kie la franca estas:
  •  la ĉefa lingvo
  •  oficiala lingvo
  •  fremda lingvo
  •  malplimulta lingvo
  • Parolata en Francio kaj ĉ. 50 aliaj landoj
    Parolantoj 208 157 220
    Denaskaj parolantoj ĉ. 110–128 milionoj
    Fremdlingvo / dua lingvo por ĉ. 265–500 milionoj
    Skribo latina alfabeto
    Logobildo de Franclingvio
    Lingvistika klasifiko

    Hindeŭropa lingvaro
    Italika lingvaro
    Latinida lingvaro
    Okcidenta latinida lingvaro
    Franc-latinida lingvaro
    Franca lingvo
    Oficiala statuso
    Oficiala lingvo en 29 landoj kaj multaj internaciaj organizoj
    Reguligita de Académie française
    Lingva statuso 1 sekura
    Lingvaj kodoj
    Lingvaj kodoj
      ISO 639-1 fr
      ISO 639-2
        Bibliografia fre
        Terminologia fra
      ISO 639-3 fra
      SIL FRA
      Glottolog stan1290
    Angla nomo French
    Franca nomo français
    Vikipedio
    Information icon.svg
    vdr

    La franca lingvo (france langue française /lɑ̃g fʁɑ̃sɛz/ [lang fran-sez] français /fʁɑ̃sɛ/ [fran-se]) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj[1] (ĉ. duono kiel dua lingvo), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, multaj landoj de Nord- kaj Okcident-Afriko kaj ankaŭ en Usono. Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de UN, de Eŭropa Unio kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Universala Poŝta Unio[2], kreita en 1874.

    La franca lingvo estas latinida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉ. 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉ. 1400 ĝis 1600, la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).

    Franclingvio[redakti | redakti fonton]

    Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata (oficiale, denaske, aŭ kiel dua lingvo). Laŭ Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF), almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol 4 milionojn da franclingvanoj en 2014[3]:

    Parolantaro Lando IOF‑ano
    62 968 000 Flago-de-Francio.svg Francio Jes
    33 222 000 Flago-de-Kongo-Kinŝasa.svg Demokratia Respubliko Kongo Jes
    11 943 000 Flago-de-Germanio.svg Germanio Ne
    11 200 000 Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio Ne
    10 657 000 Flago-de-Maroko.svg Maroko Jes
    10 520 000 Flago-de-Britio.svg Britio Ne
    10 470 000 Flago-de-Kanado.svg Kanado Jes
    9 394 000 Flago-de-Italio.svg Italio Ne
    9 334 000 Flago-de-Kameruno.svg Kameruno Jes
    8 088 000 Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio Jes
    7 218 000 Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo Jes
    6 090 000 Flago-de-Tunizio.svg Tunizio Jes
    5 402 000 Flago-de-Svisio.svg  Svislando Jes
    5 022 000 Flago-de-Hispanio.svg Hispanio Ne
    4 847 000 Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro Jes
    4 454 000 Flago-de-Haitio.svg Haitio Jes
    4 277 000 Flago-de-Senegalo.svg Senegalo Jes

    Eŭropo[redakti | redakti fonton]

    Kono de la franca en la Eŭropa Unio kaj kandidataj landoj[4]

    Parolata de 19.71% de la loĝantaro de la Eŭropa Unio, la franca estas la tria plej amplekse parolata gepatra lingvo aŭ eksterlanda (dua) lingvo en EU post la angla kaj la germana.[5][6]

    Laŭ la Konstitucio de Francio, la franca estis la oficiala lingvo de la Respubliko ekde 1992[7] (kvankam la Regularo de Villers-Cotterêts faris ĝon deviga por juraj dokumentoj en 1539). Francio devigas la uzadon de la franca en oficialaj registaraj publikaĵoj, publika edukado escepte en specifaj okazoj (kvankam tiuj disponoj estas foje ignoritaj) kaj laŭjuraj kontraktoj; teorie reklamado devas porti tradukon de alilingvaj vortoj.

    En Belgio, la franca estas la oficiala lingvo de Valonio (eksklude parton de la Orientaj Kantonoj (Eupen-Malmedy), kiuj estas german-parolantaj) kaj unu el la du oficialaj lingvoj — kun la nederlanda — el la Brusela Ĉefurba Regiono, kie ĝi estas parolata de la majoritato de la loĝantaro ofte kiel unuaranga lingvo.[8]

    La franca estas unu el la kvar oficialaj lingvoj de Svisio (kun la germana, la itala kaj la romanĉa) kaj estas parolata en la okcidenta parto de Svisio, nome Romandio, el kio Ĝenevo estas la plej granda urbo. La lingvaj dividoj en Svisio ne nepre koincidas kun la politikaj administraciaj subdividoj, kaj kelkaj kantonoj havas dulingvan statuson: por ekzemplo, urboj kiel Bielo kaj kantonoj kiel Valezo, Friburgo kaj Berno. La franca estas la indiĝena lingvo de ĉirkaŭ 23% de la svisa loĝantaro, kaj estas parolata de ĉirkaŭ 50%[9] de la loĝantaro.

    La franca estas ankaŭ oficiala lingvo de Monako kaj Luksemburgio, same kiel en la Aostvala regiono de Italio, dum la franclingvaj dialektoj restas parolataj de minoritatoj en la Manikinsuloj. Ĝi estas parolata ankaŭ en Andoro kaj estas la ĉefa lingvo post la kataluna en El Pas de la Casa. La lingvo estas instruata kiel unuaranga dua lingvo en la germana land de Sarlando, kie la franca estas instruata el antaŭ-lernejo kaj ĉirkaŭ 43% de civitanoj povas paroli la francan.[10][11]

    Afriko[redakti | redakti fonton]

    En malhelblua koloro landoj kutime konsiderataj parto de Francparolanta Afriko. Ties loĝantaro estis de 430.5 milionoj en 2019,[12] kaj oni antaŭvidas ke tio atingos inter 845 milionoj[13] kaj 866 milionoj[12] en 2050. En helblua koloro landoj ofte konsiderataj parto de Francparolanta Afriko. En malhelverda koloro landoj kiuj ne estas francparolantaj sed estas membroj aŭ observantoj de la OIF.

    La majoritato de la tutmonda franc-parolanta loĝantaro vivas en Afriko. Laŭ informo de 2007 fare de la "Organisation Internationale de la Francophonie", ĉirkaŭkalkulitaj 115 milionoj da afrikanoj en 31 francparolantaj landoj povas paroli la francan ĉu kiel unua aŭ kiel dua lingvo.[14] Tiu cifero ne inkludas la parolantojn de ne-francparolantaj afrikaj landoj kiuj lernis la francan kiel fremda lingvo.[14] Pro la starigo de Francio en Afriko, oni esperas, ke la totala franc-parolanta loĝantaro tutmonde atingos 700 milionojn da personoj en 2050.[15] La franca estas la plej rapide kreskanta lingvo en la kontinento (laŭ terminoj de oficiala aŭ fremda lingvo).[16][17] La franca estas ĉefa dua lingvo en Afriko, sed ĝi iĝis unua lingvo en kelkaj urbaj areoj, kiel en la regiono de Abiĝano, Ebur-Bordo[18] kaj en Libreville, Gabono.[19] Ne estas unusola afrika franca lingvo, sed multaj formoj kiuj diverĝis tra kontakto kun variaj indiĝenaj Lingvoj de Afriko.[20]

    Sub-Sahara Afriko estas la regiono kie la franca lingvo plej verŝajne estos etendiĝanta, pro la disvastigo de edukado kaj rapida populacikresko.[21] En Afriko estas kie la franca lingvo plej evoluis en la ĵusaj jaroj.[22][23] Kelkaj surlokaj formoj de franca en Afriko povas esti malfacile kompreneblaj fare de francaj parolantoj el aliaj landoj,[24] sed verkitaj formoj de la lingvo estas tre rilataj al tiuj de la cetero de la franc-parolanta mondo.

    Ameriko[redakti | redakti fonton]

    La "arrêt" ŝildoj (franca por "halto") estas uzataj en Kanado dum la anglalingva vorto stop, kiu estas ankaŭ valida franclingva vorto, estas uzata en Francio kaj en aliaj franc-parolantaj landoj kaj regionoj.

    La franca estas la dua plej ofta lingvo en Kanado, post la angla, kaj ambaŭ estas oficialaj lingvoj je federacia nivelo. Ĝi estas la unua lingvo de 9.5 milionoj da personoj aŭ 29% kaj la dua lingvo por 2.07 milionoj aŭ 6% de la tuta loĝantaro de Kanado.[25] La franca estas la nura oficiala lingvo en la provinco Kebekio, estante gepatra lingvo de ĉirkaŭ 7 milionoj da personoj, aŭ preskaŭ 80% (Popolnombrado de 2006) de la provinco. Ĉirkaŭ 95% de la parolantaro de Kebekio parolas la francan ĉu kiel unua ĉu kiel dua lingvo, kaj por kelkaj kiel tria lingvo. Kebekio estas ankaŭ hejmo de la urbo Montrealo, kiu estas la 4a plej granda franc-parolanta urbo en la mondo, laŭ nombro de parolantoj de unua lingvo.[26] Nov-Brunsviko kaj Manitobo estas la nuraj du oficiale dulingvaj provincoj, kvankam la plena dulingvismo estas aprobita nur en Nov-Brunsviko, kie ĉirkaŭ unu triono de la loĝantaro estas francparolanta. La franca estas ankaŭ oficiala lingvo de ĉiuj el la teritorioj (Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, kaj Jukonio). El tiuj tri, Jukonio havas plej francparolantoj, kio enhavas ĝuste sub 4% el la loĝantaro.[27] Krome, kvankam la franca ne estas oficiala lingvo en Ontario, nome la leĝo Loi sur les services en françaisFrench Language Services Act sekurigas, ke la provincaj servoj estas disponeblaj en la franca lingvo. Tiu "Act" aplikiĝas al areoj de la provinco kie estas gravaj francparolantaj komunumoj, nome en Orienta kaj Norda Ontario. Aliloke, konsiderindaj franc-parolantaj minoritatoj troviĝas en suda Manitobo, Nov-Skotio, Princo Eduardo kaj la Duoninsulo Port-au-Port en Novlando kaj Labradoro, kie la unika Novlanda Franca dialekto estis historie parolata. Pli malgrandaj aroj da francparolantoj ekzistas en ĉiuj aliaj kanadaj provincoj. La urbo Otavo, nome kanada ĉefurbo, estas fakte dulingva, kiel aliflanke de rivero el Kebekio, antaŭ grandurbo Gatineau, kaj oni proponas registarajn servojn en franca same kiel en angla.

    Franca lingvo disvastigita en Usono. Landoj markitaj en helroza estas tiuj kie 6–12% de la loĝantaro parolas francan hejme; mezroze, 12–18%; malhelroze, ĉirkaŭ 18%. Franc-kreolaj lingvoj ne estas inkluditaj.

    Laŭ la Usona Popolnombra Servo (2011), la franca estas la kvara[28] plej parolata lingvo en Usono post la angla, la hispana, kaj la ĉina, kiam ĉiuj formoj de franca estas konsiderataj kune kaj ankaŭ ĉiuj dialektoj de ĉina estas simile kombine komprenataj. La franca restas la dua plej parolata lingvo en la ŝtatoj Luiziano, Majno, Vermonto kaj Nov-Hampŝiro. Luiziano estas hejmo de multaj diferencaj francaj dialektoj, kolektive konataj kiel Luiziana franca. Laŭ la Usona Popolnombrado de 2000, estas ĉirkaŭ 194,000 personoj en Luiziano kiuj parolas la francan hejme, el kiuj plej el ajna stato se la kreola franca estas ekskludita.[29] Nov-Anglia franca, esence varianto de Kanada franca, estas parolata en partoj de Nov-Anglio. Misuria franca estis historie parolata en Misurio kaj Ilinojso (iam konata kiel Supra Luiziano), sed ĝi estas preskaŭ formortinta nuntempe.[30] La franca survivis ankaŭ en disaj areoj laŭlonge de la Golfa Marbordo de tio kio estis iam Franca Luiziano, tiel kiel la insulo Mon Louis, Alabamo, kaj DeLisle, Misisipio (el kiuj tiu lasta estis malkovrita de lingvistoj nur en la 1990-aj jaroj) sed tiuj variantioj estis akre endanĝeritaj aŭ supozeble formortintaj.

    La franca estas unu el la du oficialaj lingvoj de Haitio. Ĝi estas la ĉefa lingvo por skribado, lernejedukado kaj administracia uzado. Ĝi estas parolata de ĉiuj kleraj haitianoj kaj estas uzata en negocaj sektoroj. Ĝi estas uzata ankaŭ por ceremoniaj eventoj kiel nuptoj, gradigoj kaj diservoj. Ĉirkaŭ 70–80% de la landa loĝantaro havas la Haitian kreolon kiel unua lingvo; la cetero parolas la francan kiel unua lingvo. La dua oficiala lingvo estas la ĵus normigita Haitia kreola lingvo, kiu praktike la tuta landa loĝantaro parolas. La Haitia kreola estas unu el la Franc-kreolaj lingvoj, kaj ĝi prenas la majoritaton de sia vortotrezoro el la franca, kun influoj el okcidentafrikaj lingvoj, same kiel el kelkaj lingvoj de Eŭropo. La Haitia kreolo estas tre rilata al la Luiziana kreolo kaj al la kreolo el la Malgrandaj Antiloj.[31]

    La franca estas la oficiala lingvo kaj de la Franca Gviano en Sudameriko,[32] kaj de Sankta-Piero kaj Mikelono,[33] nome francia insularo ĉe la marbordo de Novtero en Nordameriko.

    Areoj de la franca koloniado.

    Azio[redakti | redakti fonton]

    Sudorienta Azio[redakti | redakti fonton]

    La franca estis la oficiala lingvo de la kolonio Franca Hindoĉinio, kiu enhavis teritoriojn kiuj nuntempe estas Vjetnamio, Laoso kaj Kamboĝo. Ĝi plue estas administracia lingvo en Laoso kaj Kamboĝo, kvankam ties influo malpliiĝis en la lastaj jaroj.[34] En kolonia Vjetnamio, ĉefe la elitoj parolis la francan, kaj multaj servistoj kiuj laboris en francaj hejmoj parois francan piĝinon konata kiel "Tây Bồi" (nune formortinta). Post la fino de la Francia regado, Suda Vjetnamio plue uzis la francan en administracio, edukado kaj komerco.[35] Ekde la Falo de Sajgono kaj la malfermo de unuigita vjetnama ekonomio, la franca laŭgrade estis fakte anstataŭigita kiel ĉefa fremda lingvo fare de la angla. La franca tamen plutenas sian kolonian heredon estante parolata kiel dua lingvo fare de la plej aĝaj kaj elitaj loĝantoj kaj nuntempe estas revivigita en altedukado kaj plue estas diplomata lingvo en Vjetnamio. La tri landoj estas oficialaj membroj de la IOF.[36]

    Okcidenta Azio[redakti | redakti fonton]

    Libano[redakti | redakti fonton]
    Urbosignalo en normiga araba kaj franca je la enirejo de Reŝmaja en Libano.

    Iama Francia mandato, Libano deklaras araban kiel la nuna oficiala lingvo, kvankam speciala leĝo regulas kiam la franca povs esti publike uzata. La artikolo 11a de la Libana Konstitucio proklamas, ke la "Araba estas la oficiala nacia lingvo. Leĝo determinas la kazojn en kiuj la franca lingvo povos esti uzata".[37] La franca lingvo en Libano estas disvastigita dua lingvo inter libananoj, kaj estas instruata en multaj lernejoj kun la araba kaj la angla. La franca estas uzata en la monbiletoj de Libana liro, sur trafiksignaloj, en la libanaj licencplatoj, kaj en oficialaj konstruaĵoj (kun la araba).

    Nuntempe, kaj la franca kaj la angla estas duarangaj lingvoj (helplingvoj) de Libano, kaj ĉirkaŭ 40% de la loĝantaro estas francparolanto kaj 40% angloparolanto.[38] La uzado de la angla estas kreskanta en negocado kaj amaskomunikiloj. El ĉirkaŭ 900,000 studentoj, ĉirkaŭ 500,000 estas aligitaj en francparolantaj lernejoj, ĉu publikaj ĉu privataj, en kiuj la instruado de matematiko kaj sciencaj fakoj estas farita en franca.[39] La nuntempa uzado de la franca varias depende de la regiono kaj de la socia statuso. Unu triono de altlernejaj studentoj edukitaj en franca pluas al altedukado en anglo-parolantaj institucioj. La angla estas lingvo de negocado kaj amaskomunikiloj, dum la franca estas elemento de socia distingo, elektita prr sia emocia valoro.[40]

    Israelo[redakti | redakti fonton]

    Grava franc-parolanta komunumo estas ankaŭ en Israelo, ĉefe inter la komunumoj de judoj devenaj el Francio, Maroko kaj Libano. Multaj mezlernejoj proponas studadon de franca kiel fremda lingvo.

    Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kataro[redakti | redakti fonton]

    La UAE havas la statuson de observanta ŝtato en la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio kaj Kataro havas la statuson en la organizo kiel asociita ŝtato. Tamen en ambaŭ landoj la franca tute ne estas parolata preskaŭ de neniu en la ĝenerala loĝantaro aŭ eĉ inter la migrantaj laboristoj, sed parolata nur de kelka malgranda minoritato de tiuj kiuj investas en francparolantaj landoj aŭ havas aliajn financajn aŭ familiajn ligilojn. Ilia eniro kiel observanta kaj asociita ŝtatoj respektive en la franclingvia organizo estis helpita de grandskale de iliaj investoj kaj en la Organizo kaj en Francio mem.[41] La statuso de observanta ŝtato en la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio havigas al la lando la rajton sendi reprezentantojn al organizaj kunsidoj kaj fari formalajn proponojn al la organizo sed ili ne havas voĉdonrajtojn ene de la IOF.[42] La statuso de asociita ŝtato same ne havigas voĉdonrajtojn ene de la IOF sed asociitaj ŝtatoj povas diskuti kaj revizii organizajn aferojn.[43]

    Oceanio kaj Aŭstralazio[redakti | redakti fonton]

    Franclingva monbileto de 500-Pacifikaj frankoj (€4.20; US$4.70), uzata en Franca Polinezio, Nov-Kaledonio kaj Valiso kaj Futuno.

    La franca estas oficiala lingvo de la pacifika insula lando Vanuatuo, kie 45% el la loĝantaro povas paroli ĝin.[44] En la Francia speciala komunumo Nov-Kaledonio, 97% de la loĝantaro povas paroli, legi kaj skribi la francan[45] dum en Franca Polinezio tiu cifero estas 95%,[46] kaj en la Francia komunumo Valiso kaj Futuno, estas 84%.[47]

    En Franca Polinezio kaj je malpli granda etendo en Valiso kaj Futuno, kie la parola kaj skriba sciaro de la franca lingvo iĝis preskaŭ universala (95% kaj 84% respektive), la franca pli kaj pli tendencas anstataŭigi la indiĝenajn polineziajn lingvojn kiel la plej parolata lingvo hejme. En Franca Polinezio, la procento de la loĝantaro kiu informis, ke la franca estas la lingvo kiun ili plej uzas hejme plialtiĝis el 67% de la popolnombrado de 2007 ĝis 74% de la popolnombrado de 2017.[48][46] En Valiso kaj Futuno, la procento de la loĝantaro kiu informis, ke la franca estas la lingvo kiun ili plej uzas hejme plialtiĝis el 10% de la popolnombrado de 2008 ĝis 13% de la popolnombrado de 2018.[47][49]

    Parencaj lingvoj kaj dialektoj[redakti | redakti fonton]

    Minoritataj regionaj kaj parencaj lingvoj en Francio.

    Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (la Akadi-franca lingvo) kaj en Kebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. la Pikarda, Aostvala (Valdôtain), la Valona kaj la Arpitana lingvoj.

    Normiga franca lingvo[redakti | redakti fonton]

    Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Normiga franca lingvo.

    Normiga franca lingvo (en franca: le français standard, le français normé, le français neutre [neŭtrala franca] aŭ le français international [internacia franca]) estas neoficiala termino por normiga variaĵo de la franca lingvo. Ĝi estas serio da parolaj kaj skribaj formalaj variaĵoj uzataj de edukitaj francparolantoj de kelkaj landoj tra la tuta mondo.

    Ĉar la franca estas plurcentra lingvo, la normiga franca enhavas variajn lingvajn normojn (konsistantajn el preskriba uzado). La sintakso, morfologio, kaj ortografio de normiga franca estas klarigita en variaj verkoj pri gramatiko kaj stilo kiel la Bescherelle, referenca resumo de verbaj konjugacioj unuafoje kompilita en la 19a jarcento fare de Louis-Nicolas Bescherelle el Francio, kaj Le Bon Usage verkita en la 20a jarcento fare de la belgan gramatikisto Maurice Grevisse.

    En Francio, la normiga franca estis bazita sur la prononco kaj vortotrezoro uzataj en la formalaj niveloj de la franca en Ĉeflanda Francio kaj partikulare en la areo de Parizo, pro kio foje oni parolas pri la Pariza franca, kiel sinonimo de la normiga franca lingvo.

    Kanada franca[redakti | redakti fonton]

    Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kanada franca.

    Kanada franca, en angla Canadian French kaj france français canadien, estas la Franca lingvo parolata en Kanado. Ĝi inkludas multajn variaĵojn, el kiuj la plej elstaraj estas la Kebekia franca. Iam la esprimo Kanada franca referencis nur al la Kebekia franca kaj al la tre rilataj variaĵoj de Ontario kaj de Okcidenta Kanado — kontraste kun la Akadia franca, kiu estas parolata en kelkaj areoj de orienta Kebekio, Nov-Brunsviko (inklude la Ŝjakan dialekton), kaj en kelkaj areoj de Nova Skotio (inklude la dialekton de la Golfeto Sankta Maria). PEI kaj Novlando kaj Labradoro havas apartan parolmanieron nome Novlanda franca.

    Historio[redakti | redakti fonton]

    - 100.
    La franca devenas plejparte el la vulgara latino parolata en Gaŭlio (la antikva Francio) en la 1-a jarcento a.K., influata de la gaŭla, nome kelta lingvo kun parencaj trajtoj kun la latina, post la venko de Julio Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kaj Cicerono, sed la latino efektive parolata de la popolanoj de la Romia Imperio, la latino de la Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. Laŭ klasika vidpunkto, la franca rekte fontus el la latina, tamen ŝajnas ke la franca parte fontas el la gaŭla.
    500.
    Dum 500–1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino de Hispanio kaj Italio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la pra-franca.
    1000.
    En 1066, franclingvanoj atakis kaj regis Brition, profunde influonte la disvolviĝon de la angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis la Kanto de Roland. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomas Malnova franca lingvo kun ISO 639-kodo fro.
    1500.
    Dum 1200–1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝis la oficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatis latino ĝis foje la 19-a jarcento). La Regularo de Villers-Cotterêts estas jura dokumento subskribita de Villers-Cotterêts (en la nuna departemento Aisne) inter la 10a kaj la 15a de aŭgusto 1539 fare de la reĝo de Francio Francisko la 1-a, registrita en la Parlamento de Parizo la 6an de septembro 1539. Tiu regularo estas la jura teksto plej antikva kiu ankoraŭ estas valida en Francio, ĉar ties artikoloj 110a kaj 111a (pri la franca lingvo) neniam estis nuligitaj. Ĝi estas partikulare konata ĉar estis la unua kiu establis la unuarangecon kaj la ekskluzivecon de la franca en la dokumentoj rilataj al la publika vivo; fakte, cele al la faciligo de la kompreno de la agado de la administracio kaj de la justico, tiu regularo devigas al la redakto de la dokumentoj en tiu lingvo. Same, la franca iĝis la oficiala lingvo de la francaj juro kaj administracio, anstataŭ en latina aŭ en la aliaj lingvoj de la lando.
    Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.
    La franca estis la internacia lingvo de kulturo kaj diplomatio en Okcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj eĉ orienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje eĉ nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1871 iu aŭdis la Germanimperian Vilhelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministro Bismarck france. Pro tio, Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kaj sciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.

    Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo estas jena: José-María de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp.

    Jarcentoj 19-a kaj 20-a.
    La franca estis disvastigita tra la mondo per la franca imperio, precipe al Afriko, Vjetnamo kaj Polinezio. Sed la imperio disfalis post 1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. Ankaŭ la Brita Imperio disfalis post la milito, sed la angla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.

    Prononco[redakti | redakti fonton]

    Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

      Bilabiala Labiodenta Labial-palatala Labial-velara Alveola Postalveola Palatale Velara Uvula
    Plozivo p  b       t  d 5     k  g
    Nazalo m       n   ɲ ¹ ŋ ²
    Frikativo   f  v     s  z ʃ  ʒ     ʁ ³
    Alproksimiĝo     ɥ 4 w 4 l   j 4  

    ¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo [ɲ] proksimiĝadas al [nj].
    ² La fonemo [ŋ] ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata [ɲ].
    ³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
    4 [ɥ], [w] kaj [j] verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).
    5 [t] kaj [d] ofte estas prononcataj kiel la dentaj konsonantoj [t̪] kaj [d̪]. Tiaj sonoj estas alofonoj.

    Vokaloj[redakti | redakti fonton]

    Franclingvaj vokaloj

    La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.

      Antaŭa Centra Malantaŭa
    Malvasta i    y   u
    Mezmalvasta e    ø   o
        ə ¹  
    Mezvasta ɛ ɛ:²  ɛ̃    œ  œ̃ ¹   ɔ  ɔ̃
    Vasta a   ɑ ³  ɑ̃

    ¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.

    ² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.

    ³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.

    Sonkunligo[redakti | redakti fonton]

    Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan ortografion, tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero kiam la sekvanta vorto komenciĝas per vokalsono. Vortoj kiuj finiĝas per naza vokalsono foje perdas nazecon (bon (bona): [bɔ̃] fariĝas [bɔn]).

    Kunligo estas notitaj per ‿ en internacia fonetika alfabeto (IPA).

    Devigaj kunligoj[redakti | redakti fonton]

    Inter artikolo, difinilo, poseda pronomo kaj la sekvanta a- aŭ o-vorto:

    • les enfants [lɜz‿ɑ̃fɑ̃] (la infanoj)
    • mon amie [mɔ̃n‿ami] (mia amikino), mes amis [mɜz‿ami] (miaj amikoj)
    • cet arbre [sɛt‿aʁbʁ] (tiu arbo)

    Inter subjekta aŭ komplementa pronomo kaj verbo, aŭ inter du pronomoj:

    • vous êtes [vuz‿ɛt] (vi estas)
    • allons-y [alɔ̯z‿i] (ni iru tien)
    • ont-ils [ɔ̃t‿il] (ili havas)

    En kelkaj kunmetaĵoj:

    • pot-au-feu [pot‿ o fø] (bolita bovaĵo)
    • États-Unis [etaz‿yni] (Usono)
    • petit à petit [pətit‿a pəti] (iom post iom)

    Konsinlindaj kunligoj[redakti | redakti fonton]

    Inter la formoj de verbo être (esti) kaj la sekvanta a-vorto: vous êtes idiots [vuz‿ɛtz‿idjo] (vi estas stultaj)

    Inter la formoj de verboj avoir (havi) kaj être (esti) kaj participo: elle est allée [ɛl ɛt‿alé] (ŝi iris)

    Inter rolvorteto (prepozicio) kaj ties komplemento: dans un champ [dɑ̃z‿œ̃/ɛ̃ ʃɑ̃] (sur kampo)

    Inter adverbo kaj la sekvanta vorto, kiun ĝi modifas: très heureux [tʁɛz‿œʁœ] (tre feliĉa)

    Inter verbo kaj ties komplemento: je crois en toi [jə kʁwaz‿ɑ̃ twa] (mi fidas vin)

    Inter o-vorto je multenombro kaj la sekvanta a-vorto: des arbres immenses [dɛz‿aʁbʁəz‿imɑ̃s] (grandegaj arboj)

    Malpermesitaj kunligoj[redakti | redakti fonton]

    Post et (kaj)

    Antaŭ vorto, kiu komenciĝas per aspiracia h: des haricots [dɛ aʁiko] (fazeoloj)

    Gramatiko[redakti | redakti fonton]

    Substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

    La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.

    Verbo[redakti | redakti fonton]

    En la franca lingvo estas konjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).

    Ekzemple: verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.

    parler (paroli), unua grupo
    Persono Verbo Tradukaĵo
    je parle mi parolas
    tu parles ci parolas
    il, elle, on parle li, ŝi, oni (ĝi) parolas
    nous parlons ni parolas
    vous parlez vi parolas
    ils, elles parlent ili parolas
    finir (fini), dua grupo
    Persono Verbo Tradukaĵo
    je finis mi finas
    tu finis ci finas
    il, elle, on finit li, ŝi, oni (ĝi) finas
    nous finissons ni finas
    vous finissez vi finas
    ils, elles finissent ili finas
    prendre (preni), tria grupo
    Persono Verbo Tradukaĵo
    je prends mi prenas
    tu prends ci prenas
    il, elle, on prend li, ŝi, oni (ĝi) prenas
    nous prenons ni prenas
    vous prenez vi prenas
    ils, elles prennent ili prenas
    être (esti), helpverbo
    Persono Verbo Tradukaĵo
    je suis mi estas
    tu es ci estas
    il, elle, on est li, ŝi, oni (ĝi) estas
    nous sommes ni estas
    vous êtes vi estas
    ils, elles sont ili estas

    Ortografio[redakti | redakti fonton]

    La francan oni ĉefe skribas per la baza latina alfabeto (26 literoj) plus kelkaj diakritaĵoj (uzendaj) kaj ligaturoj (laŭkonvenciaj sed praktike ne ĉiam uzataj). La skribado de la franca latinalfabete estas difinita ekde jarcentoj per ortografiaj normoj sufiĉe precizaj, publikigitaj, instruitaj, ĝenerale agnoskataj kaj akceptataj, sed ofte ne tiom bone aplikataj (ĉi tiuj normoj iom evoluis laŭ la tempo).

    Alia ebla skribmaniero estas per Brajlo, kiu postulas adaptigon de la ekzistanta franca ortografio, ĉar Brajlo estas pli limigita kaj havas limigojn al sia propra uzo.

    Transskriboj pure fonetikaj eblas per Internacia Fonetika Alfabeto (IFA), sed ili uzatas nur por precizigi la prononcon. La transskribado sufiĉe facilas ankaū per la greka alfabeto kaj per la cirila alfabeto (uzataj por la oficiala transskribo de francaj loknomoj kaj personaj nomoj), sed pli delikatas kaj malprecizas per semidaj alfabetoj.

    Norma latina ortografio[redakti | redakti fonton]

    Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Franca ortografio.

    La Franca Akademio kaj similaj institucioj de aliaj franclingvaj landoj aprobis serion da ortografiaj ĝustigoj proponitaj en 1990 per raporto de la Supera Konsilio de la Franca Lingvo. Ĉi tiuj ĝustigoj koncernas malpli ol 3 % de la vortaro. Krome, la Franca Akademio substrekas ke ĉi tiuj ĝustigoj ne endas, sed indas.

    Francdevenaj Esperantaj vortoj[redakti | redakti fonton]

    Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun normigita Esperanto-prononco kaj aldonita -o-finaĵo, ekzemple: absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.

    Tamen, multaj el tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.

    Langrompilo[redakti | redakti fonton]

    Fama franca langrompilo estas la frazo Les chaussettes de l’archiduchesse sont-elles sèches, archi-sèches ?. [lɜ ʃo'sɜt də l‿aʀʃidy'ʃɜs sõt‿ɜl sɜʃ aʀʃi'sɜʃ]

    Specimeno: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

    Artikolo 1a

    Tous les êtres humains naissent libres et égaux en dignité et en droits. Ils sont doués de raison et de conscience et doivent agir les uns envers les autres dans un esprit de fraternité.

    Artikolo 2a
    1. Chacun peut se prévaloir de tous les droits et de toutes les libertés proclamés dans la présente Déclaration, sans distinction aucune, notamment de race, de couleur, de sexe, de langue, de religion, d'opinion politique ou de toute autre opinion, d'origine nationale ou sociale, de fortune, de naissance ou de toute autre situation.
    2. De plus, il ne sera fait aucune distinction fondée sur le statut politique, juridique ou international du pays ou du territoire dont une personne est ressortissante, que ce pays ou territoire soit indépendant, sous tutelle, non autonome ou soumis à une limitation quelconque de souveraineté.

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. http://www.francophonie.org/Estimation-des-francophones.html
    2. http://www.upu.int/fr/lupu/langues.html
    3. Nombre de francophones par pays ayant plus de 1 million de locuteurs (france) (PDF), p. 1. Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (2014). Arkivita el la originalo je 2016-03-03.
    4. EUROPA, informo por EU25, publikigita antaŭ la pliampleksigo de 2007..
    5. European Commission (Junio 2012), "Europeans and their Languages" (PDF), Special Eurobarometer 386, Europa, p. 5, arkivita el la originalo (PDF) en 6a de januaro 2016, alirita la 18an de januaro 2020.
    6. Language knowledge in Europe.
    7. Novoa, Cristina; Moghaddam, Fathali M. (2014), "Applied Perspectives: Policies for Managing Cultural Diversity", in Benet-Martínez, Verónica; Hong, Ying-Yi, The Oxford Handbook of Multicultural Identity, Oxford Library of Psychology, New York: Oxford University Press, p. 468, (ISBN 978-0-19-979669-4), OCLC 871965715, https://books.google.com/books?id=gAqKAwAAQBAJ&pg=PA468 
    8. Van Parijs, Philippe, Professor of economic and social ethics at the UCLouvain, Visiting Professor at Harvard University and the KULeuven . “Belgium's new linguistic challenge”, KVS Express (Supplement to Newspaper de Morgen) March–April 2006 (pdf 0.7 MB), p. Article from original source (pdf 4.9 MB) pp. 34–36. Alirita 5a de majo 2007..  – La lingva situacio en Belgio (kaj partikulare variaj ĉirkaŭkalkuloj de la loĝantaro parolanta francan kaj nederlandan (respektive flandran) en Bruselo) estas studata detale.
    9. Abalain, Hervé. (2007) Le français et les langues. ISBN 978-2-87747-881-6.
    10. Allemagne : le français, bientôt la deuxième langue officielle de la Sarre (28a de aprilo 2014).
    11. "German region of Saarland moves towards bilingualism", BBC News, 21a de januaro 2014.
    12. 12,0 12,1 Population Reference Bureau2019 World Population Data Sheet (PDF). Alirita 2019-09-28.
    13. United NationsWorld Population Prospects: The 2019 Revision (XLSX). Alirita 2019-09-28.
    14. 14,0 14,1 La Francophonie dans le monde 2006–2007 publikigita de la Organisation internationale de la Francophonie. Nathan, Paris, 2007.
    15. Cross, Tony (2010-03-19), "French language growing, especially in Africa", Radio France Internationale, http://www.english.rfi.fr/africa/20100319-french-language-growing-especially-africa, retrieved 2013-05-25 
    16. Agora: La francophonie de demain. Alirita 2011-06-13.
    17. Bulletin de liaison du réseau démographie. Arkivita el la originalo je 26a de aprilo 2012. Alirita 2011-06-14.
    18. Le français à Abidjan: Pour une approche syntaxique du non-standard de Katja Ploog, Centre national de la recherche scientifique = CNRS Editions, Paris, 2002.
    19. L'aménagement linguistique dans le monde (france). CEFAN (Chaire pour le développement de la recherche sur la culture d’expression française en Amérique du Nord, Université Laval. Jacques Leclerc. Alirita 19a de majo, 2013.
    20. "En Afrique, il est impossible de parler d'une forme unique du français mais..."
    21. France-Diplomatie [https://web.archive.org/web/20090727195522/http://www.diplomatie.gouv.fr/en/France-priorities_1/francophony-french-language_1113/french-language_1934/french-language-in-the-world_3441/the-french-language-in-the-world-an-expanding-community_4289.html 27a de julio 2009. "Furthermore, the demographic growth of Southern hemisphere countries leads us to anticipate a new increase in the overall number of French speakers."
    22. "Le français, langue en évolution. Dans beaucoup de pays francophones, surtout sur le continent africain, une proportion importante de la population ne parle pas couramment le français (même s'il est souvent la langue officielle du pays). Ce qui signifie qu'au fur et à mesure que les nouvelles générations vont à l'école, le nombre de francophones augmente : on estime qu'en 2015, ceux-ci seront deux fois plus nombreux qu'aujourd'hui."
    23. c) Le sabir franco-africain: "C'est la variété du français la plus fluctuante. Le sabir franco-africain est instable et hétérogène sous toutes ses formes. Il existe des énoncés où les mots sont français mais leur ordre reste celui de la langue africaine. En somme, autant les langues africaines sont envahies par les structures et les mots français, autant la langue française se métamorphose en Afrique, donnant naissance à plusieurs variétés."
    24. République centrafricaine: Il existe une autre variété de français, beaucoup plus répandue et plus permissive : le français local. C'est un français très influencé par les langues centrafricaines, surtout par le sango. Cette variété est parlée par les classes non instruites, qui n'ont pu terminer leur scolarité. Ils utilisent ce qu'ils connaissent du français avec des emprunts massifs aux langues locales. Cette variété peut causer des problèmes de compréhension avec les francophones des autres pays, car les interférences linguistiques, d'ordre lexical et sémantique, sont très importantes. (One example of a variety of African French that is difficult to understand for European French speakers).
    25. "Qu'est-ce que la Francophonie?". Alirita la 16an de januaro 2020.
    26. What are the largest French-speaking cities in the world? (en-US). Alirita 2016-10-06.
    27. Detailed Mother Tongue (186), Knowledge of Official Languages (5), Age Groups (17A) and Sex (3) (2006 Census). 2.statcan.ca (7a de decembro, 2010). Alirita 22a de februaro, 2011.
    28. Language Use in the United States: 2011, American Community Survey Reports, Camille Ryan, Issued August 2013. Arkivita el la originalo je 5a de februaro 2016. Alirita 18a de februaro 2018.
    29. U.S. Census Bureau, Census 2000 Summary File 3 – Language Spoken at Home: 2000.
    30. Ammon, Ulrich. (1989) Status and Function of Languages and Language Varieties. Walter de Gruyter, p. 306–08. ISBN 978-0-89925-356-5.
    31. Ministère de l'Éducation nationale
    32. Guyana – World Travel Guide.
    33. Saint Pierre and Miquelon.
    34. Richardson, Michael, "French Declines in Indochina, as English Booms", International Herald Tribune, 16a de oktobro 1993. (angle)
    35. The role of English in Vietnam's foreign language policy: A brief history.
    36. 84 ÉTATS ET GOUVERNEMENTS. Arkivita el la originalo je 5a de junio 2017.
    37. Prof. Dr. Axel Tschentscher, LL.M.Article 11 of the Lebanese Constitution. Servat.unibe.ch. Alirita 17a de januaro 2013.
    38. OIF 2014, p. 217.
    39. OIF 2014, p. 218.
    40. OIF 2014, p. 358.
    41. How Qatar Became a Francophone Country.
    42. Draaisma, Muriel, "La Francophonie grants observer status to Ontario", CBC News, 26a de novembro 2016.
    43. Greece joins international Francophone body (en-GB) (2004-11-29). Alirita 2017-07-11.
    44. Organisation internationale de la FrancophonieEstimation du nombre de francophones dans le monde1. Arkivita el la originalo je 20 January 2010. Alirita 3a de oktobro 2009.
    45. . P9-1 – Population de 14 ans et plus selon la connaissance du français, le sexe, par commune, "zone" et par province de résidence (france) (XLS). Alirita 3a de oktobro 2009.
    46. 46,0 46,1 Institut Statistique de Polynésie Française (ISPF)Recensement 2017 – Données détaillées Langues. Alirita 2019-04-07.
    47. 47,0 47,1 STSEELes premiers résultats du recensement de la population 2018 - Principaux_tableaux_population_2018 (france) (ODS). Alirita 2019-04-07.
    48. Institut Statistique de Polynésie Française (ISPF)Recensement 2007 – Données détaillées Langues. Alirita 2019-04-07.
    49. . Tableau Pop_06_1 : Population selon le sexe, la connaissance du français et l'âge décennal (france) (XLS). Arkivita el la originalo je 2011-06-04. Alirita 3 October 2009.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/10, paĝo 23: La franca verkita de Bradley Kendal.


    En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]