Kebekio

| Kebekio | |
|---|---|
| Alternativa nomo | Québec / Quebec |
| Plena nomo | Kebekio |
|
| |
| Devizo: Je me souviens (franca: Mi memoras) | |
| Oficialaj lingvoj | franca |
| Floro | Blua flagirido |
| Arbo | Alegana betulo |
| Birdo | Nikteo |
| Ĉefurbo | Kebekurbo |
| Plej granda urbo | Montrealo |
| Leŭtenanta Guberniestro | Manon Jeannotte (ekde 25-a de januaro 2024) |
| Ĉefministro | Christine Fréchette (ekde 15-a de aprilo 2026) |
| Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj | 75 24 |
| Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
rango 1542056 km² 1 364 720 km² 177 336 km² ({11,5%) |
| Loĝantaro - Tuto (2021) - Loĝdenso |
rango 8501833 6 po km² |
| MEP (2005) - Tuto - Popersone |
274 863 miliardoj $ (2-a) 36 175 $ (9-a) |
| Aliĝo al Konfederacio | 1-a de julio 1867 (1-a) |
| Tempozono | UTC -5, -4 |
| Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
QC CA-QC G, H kaj J |
| Retejo | [https://www.quebec.ca quebec.ca gouv.qc.ca] |
| Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | |
Kebekio aŭ Kebeko[1][2] (france Québec (elparolata: [kebɛk]), angle Quebec (elparolata: [k(w)əˈbɛk]), populare "la belle province" (la bela provinco)) estas la plej granda provinco de Kanado kun areo proksimume duoblo de tiu de Francio. Ĝia ĉefurbo estas Kebekurbo. La urbo plej granda de Kebekio estas Montrealo, unu de la plej grandaj kaj gravaj urboj de la tuta Franclingvio. Pli ol 5.700.000 kebekianoj parolas la francan kiel gepatran lingvon (kebekia dialekto), kaj en Kebekio, multe da anglalingvanoj ankaŭ uzas tiun lingvon.
Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 8 501 833 loĝantoj sur areo de 1 542 056 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km².
La nuna ĉefministro de Kebekio ekde la 15-a de aprilo 2026 estas Christine Fréchette. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Manon Jeannotte.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Kebekurbo Samuel de Champlain fondis francan kolonion en 1608. Ankaŭ ĉi tie, en septembro de 1759, en la batalo de la Ebenaĵoj de Abrahamo ĉe Kebeko, Wolfe kaj la britoj venkis Montkalmon kaj la francan armeon. Pro tio, en 1763, Francio perdis la Novan Francion, vastan teritorion, kiu inkludis la Grandajn Lagojn kaj la valon de la Rivero Ohio (nun en Usono).
En 1867, Kebekio fariĝis unu el la fondaj provincoj de la kanada konfederacio, kaj la kebekianoj konservis la rajton paroli la francan kaj praktiki la Katolikismon. Hodiaŭ, multaj kebekianoj deziras apartigi sin de Kanado por konservi sian kulturon kaj por plibonigi sian vivon. Bedaŭrinde, tiu etna fiero havas malbonan ekonomian efikon. Pro necerto pri la estonteco de Kebekio, multaj firmaoj (inkluzive la faman Bankon de Montrealo) simple translokigis siajn ĉeflokojn el Kebekio. Tamen, post la plej lastatempa referendumo pri suvereneco en 1995, la provinco ekrekreskis ekonomie per altteknologio kaj internacia komerco.
Regionoj
[redakti | redakti fonton]| Numero | Esperanta nomo | Franca nomo | Ĉefurbo |
|---|---|---|---|
| 1 | Suba Sankt-Laŭrencio | Bas-Saint-Laurent | Rimouski |
| 2 | Saganio–Sankt-Johan-Lagio | Saguenay–Lac-Saint-Jean | Saguenay |
| 3 | Kebek-regiono | Capitale-Nationale | Kebeko |
| 4 | Maŭricio | Mauricie | Tririvero |
| 5 | Estrio | Estrie | Ŝerbruko |
| 6 | Montreal-regiono | Montréal | Montrealo |
| 7 | Otavio | Outaouais | Gatineau |
| 8 | Abitibio-Temiskamingio | Abitibi-Témiscamingue | Rouyn-Noranda |
| 9 | Nord-Bordio | Côte-Nord | Baie-Comeau |
| 10 | Nord-Kebekio | Nord-du-Québec | Matagami,d Nemiscaud (Old resp. Vieux-Nemaska), Kuujjuaq |
| 11 | Gaspegio–Magdalena Insularo | Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine | Gaspé |
| 12 | Ŝodierio-Apalaĉio | Chaudière-Appalaches | Montmagny |
| 13 | Lavalo | Laval | Lavalo |
| 14 | Lanodierio | Lanaudière | Jolietted |
| 15 | Laŭrentidio | Laurentides | Saint-Jérôme |
| 16 | Montereĝio | Montérégie | Longejlo, McMasterville, Salaberry-de-Valleyfield |
| 17 | Centro-de-Kebekio | Centre-du-Québec | Drummondvilled |
Plej grandaj municipoj
[redakti | redakti fonton]| Municipo | 2001 | 1996 |
|---|---|---|
| Montrealo | 1 812 723 | 1 774 846 |
| Kebekurbo | 532 329 | 504 605 |
| Longejlo | 348 091 | 373 009 |
| Lavalo | 343 005 | 330 393 |
| Gatineau | 226 696 | 217 591 |
| Saguenay | 148 050 | 153 476 |
| Ŝerbruko | 146 689 | 135 501 |
| Tririvero | 122 395 | 124 417 |
| Lévis | 121 999 | 118 344 |
| Terrebonne | 80 531 | 75 110 |
Urboj
[redakti | redakti fonton](Post urbaj kunigoj, 2002)
- Montrealo: 1 852 578 (3.544 685 kun ĉirc.)
- Kebeko, Aglomeraĵo Kebeko: 515 101 (734 583)
- Longejlo, Montereĝio: 387 848 h. (apud Montrealo)
- Lavalo: 359 165 h. (apud Montrealo)
- Gatineau, Otavio: 231 710 (265 107)
- Sherbrooke, Estrio: 142 774 (208 119)
- Tririvero, Maŭricio: 125 752 (158 073)
- Saganurbo, Saganio–Sankt-Johan-Lagio: 149 668 h. (157 375)
- Lévis, Ŝodierio-Apalaĉio: 126 245 (apud Kebeko)
- Terrebonne, Lanodierio: 85 008 (apud Montrealo)
- Saint-Jean-sur-Richelieu,d Montereĝio: 82 061
- Repentigny, Lanodierio: 74 376 h. (apud Montrealo)
- Saint-Jérôme, Laŭrentidio: 61 315 h. (apud Montrealo)
Malgrandaj urboj
[redakti | redakti fonton]Unuaj Nacioj de Kebekio
[redakti | redakti fonton]Politiko
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Esperanto en Kebekio
[redakti | redakti fonton]En la lasta semajno de julio 2020 devis okazi en Kebekurbo la 53-a ILEI-Kongreso, sed estis prokrastita pro la pandemio. En la unua semajno de aŭgusto 2020 devis okazi la 105-a Universala Kongreso en Montrealo, sed same estis prokrastita pro la pandemio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||

