Brita Kolumbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita Kolumbio
Alternativa nomo British Columbia / Colombie-Britannique
 Flago de Brita Kolumbio  Blazono de Brita Kolumbio 
Devizo: Splendor Sine Occasu (latina =: Pompo sen reduktiĝo)
Mapo de Kanado kun Brita Kolumbio ruĝa
Oficialaj lingvoj neniu difinita leĝe, angla uziĝas kvazaŭ oficiala
Floro pacifika kornuso
Arbo giganta tujo
Birdo garolo de Steller
Ĉefurbo Viktorio
Plej granda urbo Vankuvero
Leŭtenanta Guberniestro Janet Austin (en 2024)
Ĉefministro David Eby (en 2024)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

36
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
5-a rango
944.735944735 km²
925.186 km²
19.549 km² (2,1{%)
Loĝantaro
 - Tuto (20062021)
 - Loĝdenso
3-a rango
4.310.4525000879
4,345 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$168.011 miliardoj (4-a)
$39.490 (7-a)
Aliĝo al Konfederacio 20-a de julio 1871 (7-a)
Tempozono UTC−8 k −7
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

BC
CA-BC
V
Retejo www.gov.bc.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

La kanada provinco Brita Kolumbio (angle British Columbia [ˈbrɪt.ɪʃ kəˈlʌm.bi.ə], france Colombie Britannique [kɔ.lɔ̃.bi bʁi.ta.nik]), mallongige kiel BK, situas inter la Rok-Montaro kaj Alberto oriente kaj la Pacifiko kaj Alasko okcidente. Norde estas Jukonio, kaj sude Usono (Vaŝingtonio, Idaho, kaj Montano). Ĝi estas la plej okcidenta el la dek kanadaj provincoj. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 5 000 879 loĝantoj sur areo de 944 735 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km².

La brita Reĝino Viktorino nomis la provincon. Antaŭ ol Brita Kolumbio aliĝis al la Kanada Konfederiĝo (la 20-an de julio, 1871) ĝi estis sendependa brita kolonio formita en 1867 per la kunigo de la du kolonioj de Vankuvera Insulo (ĉef-urbo: Viktorio) kaj Brita Kolumbio (ĉef-urbo: Nov-Vestminstro).

La nuna ĉefministro de Brita Kolumbio ekde la 11-a de oktobro 2022 estas David Eby. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Janet Austin.

Plej grandaj komunumoj de BK (StatsCan (fonto) Arkivigite je 2009-02-20 per la retarkivo Wayback Machine)
Komunumo (inkluzive tiujn en aglomeraĵoj) 2001 1996
Vankuvero 1,986,965 1,831,665
Viktorio 311,902 304,287
Kelowna 147,739 136,541
Abbotsford 147,370 136,480
Kamloops 86,491 85,407
Nanaimo 85,664 82,691
Prince George 85,035 87,731
Chilliwack 69,776 66,254
Vernon 51,530 49,701
Courtenay 47,051 46,297
Plej grandaj municipoj de BK laŭ nombro de loĝantoj
Municipo 2001 1996
Vankuvero 545,671 514,008
Surrey 347,825 304,477
Burnaby 193,954 179,209
Richmond 164,345 148,867
Abbotsford 115,463 104,403
Coquitlam 112,890 101,820
Saanich 103,654 101,388
Delta 96,950 95,411
Kelowna 96,288 89,422
Langley (distrikto) 86,896 80,179

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1774, Juan Pérez komercis kun la indianoj en la Insuloj de Reĝino Charlotte (Hodiaŭ oficiale Haida Gwaii), kaj pretendis la landon por Hispanio. En 1778, James Cook atingis la landon, kaj pretendis la landon por Britio, sed la hispanoj havis fortikaĵon ĉe Nutka Fjordo ĉe Vankuvera Insulo de 1789 ĝis 1795. Inter 1805 kaj 1808, Simon Fraser esploris la teritorion. Fraser kaj David THOMPSON fondis fortikaĵojn. En 1846, laŭ la Traktato de Oregono, Britio ekposedis la terenon norde de la 49a paralelo, kaj la tuton de Vankuvera Insulo.

Je la 7a novembro, 1885, la fervojo (Canadian Pacific) inter Brita Kolumbio kaj la orientaj provincoj kompletiĝis, kaj Kanado etendis 5.514 km de la Atlantiko ĝis la Pacifiko.

Lingvaj malplimultoj[redakti | redakti fonton]

Estas 53.040 homoj en Brita Kolumbio, kiuj parolas la francan kiel gepatra lingvo.

Eminentuloj de Brita Kolumbio[redakti | redakti fonton]

En Brita Kolumbio mortis George W. Bullen en 1912.