Alberto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pri "Alberto" kiel persona nomo, vidu la artikolon: Alberto (nomo)
Alberto
Alternativa nomo Alberta
Plena nomo Alberto
 Flago de Alberto  Blazono de Alberto 
Devizo: Fortis et liber (latina =: Forta kaj libera)
Mapo de Kanado kun Alberto ruĝa
Oficialaj lingvoj angla
Floro Sovaĝa rozo                        Wilde Rose.JPG
Arbo Marborda pino
Birdo Virginia gufo
Ĉefurbo Edmontono
Plej granda urbo Kalgario
Leŭtenanta Guberniestro Norman Kwong
Ĉefministro Ed Stelbach (PK)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

28
6
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
6-a rango
661.848 km²
642.317 km²
19.531 km² (2,95{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2007)
 - Loĝdenso
4-a rango
3,473,984 (takso)[1]
5,38 po km²
MEP (2006)
 - Tuto
 - Popersone

C$235,593 miliardoj (3-a)
C$69.789 (2-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de septembro 1905 (apartigita de la NOT) (8-a)
Tempozono UTC -7
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

AB
CA-AB
T
Retejo www.gov.ab.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
v  d  r
Information icon.svg

Alberto (angle: Alberta) estas la plej okcidenta de la tri preriaj provincoj de Kanado. Ĝi iĝis provinco la 1-an de septembro 1905.

Alberto situas en Okcidenta Kanado: okcidente de ĝi estas Brita Kolumbio, oriente de ĝi estas Saskaĉevano, norde de ĝi la Nordokcidentaj Teritorioj kaj sude de ĝi la usona ŝtato Montano. Alberto estas unu el la du kanadaj provincoj kiuj havas landlimon kun nur unu usona ŝtato - la alia estas Nov-Brunsviko. Ĝi ankaŭ estas unu el la du kanadaj provincoj sen marbordo - la alia estas Saskaĉevano.

La ĉefurbo de Alberto estas Edmontono, kiu situas tuj sude de la centro de la provinco. Kalgario estas granda distribua kaj transporta centro; krome ĝi estas unu el la plej gravaj komercaj centroj de Kanado. Edmontono estas la ĉefa provizejo kaj serva centro por la gudrosablejoj de Kanado kaj aliaj industrioj kiuj baziĝas je la minado kaj rafinado de la naturrimedoj de norda Kanado. La la plej novaj taksoj en ambaŭ el ĉi tiuj du metropoloj nun loĝas pli ol miliono da loĝantoj (Kalgario havas iom da loĝantoj ol Edmontono.)[2] Inter aliaj gravaj sed malpli grandaj komunumoj de Alberto estas Red Deer, Lethbridge, Medicine Hat, Fort McMurray, Grande Prairie, Camrose, Lloydminster, Wetaskiwin, Banff, kaj Jasper. Vidu ankaŭ: Listo de komunumoj de Alberto.

Depost la 14-a de decembro 2006 la ĉefministro de Alberto estas Hon. Ed Stelmach (Progresisma Konservativa).

Alberto nomiĝas laŭ la princino Louise Caroline Alberta, filino de la brita reĝino Victoria. Princino Louise estis edzino de la Markizo de Lorne, Guberniestro ĝenerala de Kanado de 1878 ĝis 1883. Lake Louise, la vilaĝo Caroline, kaj Monto Alberto ankaŭ ricevis siajn nomojn honore al Princino Louise.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Alberto.

Alberto estas en okcidenta Kanado kaj kovras terenon kun areo de 661.190 km².[3] Sude ĝi dividas landlimon kun la usona ŝtato Montano ĉe la 49-a paralelo de latitudo. Oriente ĝi dividas limon kun Saskaĉevano ĉe la longituda paralelo 110° U. Norde ĝi dividas limon kun la Nordokcidentaj Teritorioj ĉe la 60-a paralelo de latitudo. Okcidente la limo kiun ĝi dividas kun Brita Kolumbio sekvas la kontinenta kontinentan akvodislimon norden de la usona landlimo ĝis la longituda paralelo 120° U, de kie ĝi sekvas ĉi tiun paralelon ĝis la latituda paralelo 60°N.

Escepte de la sudorienta parto, la provinco havas multe da akvo. En Alberto dekoj da riveroj kaj lagoj uziĝas por naĝado, akvoskiado, fiŝkaptado kaj multaj aliaj akvosportoj. Estas en Alberto tri grandegaj lagoj kaj multaj pli malgrandaj lagoj kun areo de malpli ol 260 km². Parto de Atabaska Lago (7898 km²) estas en Saskaĉevano. Lago Claire (1436 km²) kuŝas tuj okcidente de Atabaska Lago en Nacia Parko de la Arbara Bizono. Malgranda Slavia Lago (1168 km²) situas nordokcidente de Edmontono.

Pro tio ke Alberto etendiĝas 1200 km-ojn de nordo al sudo kaj ĉ. 600 km-ojn de oriento al okcidento, la klimato kompreneble multe varias. La klimaton ankaŭ influas tio ke la provinco estas altebenaĵo: la alteco varias de ĉ. 1000 metroj en la sudo (la urbocentro de Kalgario havas altecon de 1050 m kaj Red Deer havas ĉ. 850 m) ĝis 650 metroj en la nordo. Tio ke estas monta muro en la okcidento de la provinco kaj ebenaj prerioj en la oriento ankaŭ influas la klimaton.

Nordan Alberton plejparte kovras tajgo, kaj ĝi havas malpli multajn frost-liberajn tagojn ol suda Alberto, kiu havas duon-dezertan klimaton. La sudorienta angulo de Alberto havas pli altan someran varmecon kaj malpli multan pluvon ol la resto de la provinco. Okcidentan Alberton protektas la montaro, kaj ĝi vintre havas la mildajn temperaturojn kiujn alportas la ĉinukaj ventoj. La sudorienta Alberto aliflanke estas seka ebenaĵo kun iom da montetoj, kie la temperaturoj estas plej ekstremaj, variante de -35 °C vintre ĝis +38 °C somere. En la centro de Alberto kaj partoj de la nordokcidento, en la valo de la Pacrivero estas tremola parktereno, naturmedio mezgrada inter la prerio de la sudo kaj la tajgo de la nordo. Post suda Ontario, Centra Alberto estas la kanada regiono kie oni plej ofte spertas tornadojn. Fulmotondroj, iuj severaj, ofte spertiĝas somere, precipe en la centro kaj sudo de Alberto. La regiono ĉirkaŭ la kalgaria-edmontona koridoro estas fama pro tio ke tie spertiĝas hajlo pli ofte ol aliloke en Kanado danke al la orografia levado de la Roka Montaro, kiu plifortigas la ciklon de supren kaj malsupren fluantaj ventoj necesaj por la kreado de hajlo.

Ĝenerale, Alberto havas malvarmajn vintrojn, kun meza temperaturo kiu varias de −10 °C en la sudo ĝis −24 °C en la nordo. Sude ĉe la antaŭmontoj de la Roka Montaro la vintran malvarmon interrompas ĉinuk-ventoj, kiuj povas rapide levi temperaturojn ĝis 20 °C. Ĉi tio okazas plejofte dum februaro kaj marto. Somere la meza dumtaga temperaturo varias de ĉ. 21 °C en la valoj de la Roka Montaro kaj en la nordo ĝis preskaŭ 30 °C en la seka prerio de la sudoriento. En la nordo kaj okcidento de la provinco falas pli multe da plumo, kaj estas malpli da vaporiĝo danke al malpli altaj someraj temperaturoj. En la sudo kaj centro-oriento senpluveco foje persistas dum jaroj, kvankam ili ankaŭ povas sperti fortan pluvadon. Danke al la ĝenerale seka klimato de Alberto, ĝiaj loĝantoj spertas relativan grandan kvanton da sunbrilo, se oni konsideras ĝian nordecon; la orient-centra parto de la provinco (ĉe la saskaĉeva limo) ricevas pli multan sunbrilon ol ĉiuj aliaj lokoj de Kanado, meze 2500 horojn jare.


Distribuo de urboj en Alberto

La ĉefurbo de Alberto, Edmontono, situas preskaŭ precize en la geografia centro de la provinco, kaj ĉi tie oni rafinas la plej grandan parton de la nafto elterigita en norda Alberto. Suda Alberto, kie situas Kalgario, famas pro ranĉado. Sur la plejparto de la senarbara parto de Alberto oni kreskigas grenojnpaŝtado de melkobovinoj, kun ranĉado kaj fojnorikoltado precipe grava en la sudo.

La albertaj badlandoj troveblas en sudorienta Alberto, kie la rivero Red Deer transiras la ebenan prerion kaj farmtereno, kaj karakteriziĝas de profundaj interkrutejoj kaj frapantaj terenformoj. Dinosaŭra Provinca Parko, proksime de Brooks (Alberto), bone montras la badlandan terenon, dezertajn plantojn, kaj restaĵojn de la pasinteco kiam dinosaŭroj vivis en ĉi tiu regiono kiu tiutempe havis abundan vegetaĵojn.

Alberto estas unu el la du kanadaj provincoj sen marbordo (la alia estas Saskaĉevano).

Plej grandaj municipoj kaj aglomeraĵoj laŭ nombro de loĝantoj

Municipo 2005 2001 1996
Aglomeraĵoj:
Kalgaria Regiono 1,060,300** 951,395 821,628
Edmontona Aglomeraĵo 1,016,000** 937,845 862,597
Urboj (10 plej grandaj):
Kalgario 956,078 878,866 768,082
Edmontono 712,391 666,104 616,306
Red Deer 79,082 67,707 60,080
Lethbridge 77,202 67,374 63,053
St. Albert (parto de Edmontona Agl.) 56,318 53,081 46,888
Medicine Hat 56,048 51,249 46,783
Grande Prairie 44,631 36,983 31,353
Airdrie (parto de Kalgaria Agl.) 27,069 20,382 15,946
Spruce Grove (parto de Edmontona Agl.) 18,405 15,983 14,271
Camrose 15,850 14,854 13,728
Distriktoj (3 plej grandaj):
Distrikto Strathcona (parto de Edmontona Agl.) 80,232 71,986 64,176
Regiona Municipo Wood Buffalo 73,176 41,466 35,213
MD 44 Rocky View (parto de Kalgaria Agl.) 30,688* 28,441 23,326

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Demografio de Alberto.

Alberto multe kreskis dum la pasintaj dek jaroj, parte danke al la tre bona ekonomio. Inter 2003 kaj 2004, estis alta nivelo de naskoj (komparebla al tiu de pli grandaj provincoj kiel Brita Kolumbio), relative alta enmigrado, kaj de eksterlando kaj en aliaj provincoj, kompare kun aliaj provincoj.[4] En malfrua 2005 la provinco havis 3.306.359 loĝantojn. 81% de ĉi tiuj havas sian hejmon en urbaj regionoj, kaj 19% en la kamparo. La Kalgari-Edmontona Koridoro estas la plej urbigita regiono de la provinco kaj unu el la plej dense loĝataj regionoj de Kanado.[5] Multaj albertaj urboj kaj urbetoj ankaŭ spertis tre rapidan kreskadon lastatempe. Dum la pasinta jarcento la loĝantaro de Alberto kreskis de 73.022 en 1901 ĝis 3.375.763 en 2006.[6]

Loĝantaro de Alberto depost 1901

La loĝantaro de Alberto kreskas senĉese jam de pli ol jarcento
Jaro Loĝantaro ŝanĝo dum
5 jaroj
(%-e)
ŝanĝo dum
10 jaroj
(%-e)
Procentaĵo
de kanada
loĝantaro
1901 73,022 n/a n/a 1.4
1911 374,295 n/a 412.6 5.2
1921 588,454 n/a 57.2 6.7
1931 731,605 n/a 24.3 7.0
1941 796,169 n/a 8.8 6.9
1951 939,501 n/a 18.0 6.7
1961 1,331,944 n/a 41.8 7.3
1971 1,627,874 n/a 22.2 7.5
1981 2,237,724 n/a 37.5 9.2
1986 2,365,825 5.7 n/a 9.3
1991 2,545,553 7.6 13.8 9.3
1996 2,696,826 5.9 14.0 9.3
2001 2,974,807 10.3 16.9 9.9

Rase kaj etne, Alberto estas plejparte kaŭkaza. 88.8% de la loĝantaro estas aŭ blankula aŭ indiĝena. Ĉi tiu nombro estas tamen malpli granda en la urboj, precipe Kalgario kaj Edmontono, en kiuj loĝas pli granda nombro de homoj de la "videblaj minoritatoj".

Videblaj Minoritatoj

Plej multaj albertanoj identigas sin kiel "kanadaj" (27.66%) kaj anglaj (25.61%), kun grandaj grupoj kiuj identigas sian devenon kiel germana (19.60%), skota (18.92%), irlanda (15.68%), franca (11.31%) aŭ ukraino (9.71%).[6]

La plimulto de albertanoj konsideras sin kristanoj, sed multaj homoj aŭ praktikas aliajn religiojn aŭ ne apartenas al iu ajn religio. En Alberto estas iom pli alta procentaĵo de evangeliistaj kristanoj ol en aliaj kanadaj provincoj. Aliflanke, el inter la kanadaj provincoj Alberto havas la due plej alta (post Brita Kolumbio) procentaĵo de ne-religiaj loĝantoj; 44% de albertanoj ne vizitis preĝejo dum 2006.

La albertaj membroj de la Mormona Ekzlezio loĝas ĉefe en la plej suda parto de la provinco; estas mormonaj temploj en Cardston kaj Edmontono. Multaj mormonoj de Alberto estas prafiloj de mormonaj pioniroj, kiuj enmigris de Utaho komence de la 20a jarcento. En Alberto loĝas ankaŭ multaj huteritoj, membroj de anabaptista religio simila al tiu de la menonanoj, kaj signifan nombron de Adventistoj de la Sepa Tago, precipe en kaj apud Lacombe pro la tiea situo de la Kanada Universitata Kolegio. En Alberto hejmas ankaŭ pluraj ortodoksaj kaj orientaj katolikaj eklezioj rezulte de enmigrado el orienta Eŭropo; inter ĉi-lastaj estas la Ukraina Katolika Eparkio de Edmontono kaj la Okcidenta Diocezo de la Ukraina Ortodoksa Eklezio de Kanado, kiu baziĝas en Edmontono.

Multaj adeptoj de Hinduismo, Sikismo kaj Islamo ankaŭ loĝas en Alberto; la plej malnova moskeo de Nordameriko troviĝas en Edmontono, kaj unu el la plej grandaj sikaj temploj de Kanado troviĝas rande de Edmontono.

La plimulto de la 13.000 judoj en Alberto loĝas en Kalgario (7.500) kaj Edmontono (5.000).[7]

Religio

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Alberto.

La kanada provinco Alberto, norde ĝis la 53-a paralelo de latitudo, estis parto de Rupertlando ekde la tempo kiam korporaciiĝis la Kompanio de la Hudsona Golfo (1670). Kiam la francoj venis al la nord-okcidento ĉ. 1731 ili setlis en la okcidentaj prerioj kaj kreis komunumojn kiel Lac La Biche kaj Bonnyville. Fuorto La Jonquière establiĝis proksime al la loko kie nun estas Kalgario en 1752. La Nord-Okcidenta Kompanio de Montrealo okupis la nordan parton de tio kio nun estas Alberto antaŭ ol komercistoj de la Kompanio de la Hudsona Golfo venis por ekposedi ĝin. La unua esploristo de la Atabaska regiono estis Peter Pond, kiu, kiel reprezentanto de la Nord-Okcidenta Kompanio, konstruis Fuorton Atabaskon ĉe Lac La Biche en 1778. Roderick Mackenzie konstruis Fuorton Chipewyan (kie nun estas la komunumo Fort Chipewyan) ĉe Atabaska lago dek jarojn poste en 1788. Lia kuzo Alexander Mackenzie sekvis la Nordan Saskaĉevanon ĝis la loko kie ĝi fluas plej norde (proksime de Edmontono) kaj pluiris piede ĝis la Atabaska rivero, kiun li sekvis ĝis ĝia enfluejo ĉe Atabaska lago. Tie li malkovris, ĉe elfluejo de la lago, la riveregon kiu nun portas lian nomon: la Mackenzie. Tiun li sekvis ĝis kie ĝi enfluas la Arktan Oceanon. Revenante al Atabaska lago li sekvis la Pac-riveron kontraŭflue kaj fine atingis la Pacifikan Oceanon. Tiel ĉi Alexander Mackenzie estis la unua blankulo kiu transiris la nordamerikan kontinenton norde de Meksiko.[8]

La distrikto Alberto kreiĝis kiel parto de la Nord-Okcidenta Teritorioj en 1882. Kiam alvenis novaj setlantoj, iom post iom aldoniĝis lokaj reprezentantoj al la Leĝdona Asembleo de la Nord-Okcidento. Post longa kampanjo por aŭtonomeco oni en 1905 pligrandigis la distrikton kaj donis al ĝi la statuson de provinco. Alexander Cameron Rutherford elektiĝis la unua ĉefministro de Alberto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Canada's population estimates 2007-09-27. Alirita la 2007-09-27 .
  2. Statistics Canada - CMA population estimates
  3. Land and freshwater area, by province and territory. Alirita la 2007-03-07 .
  4. KanStat - loĝantaro de Alberto
  5. Types of Municipalities in Alberta. Alirita la 18-a de decembro 2006 .
  6. 6,0 6,1 Loĝantaro de Alberto - Kanada Instituto pri Statistiko
  7. AM Yisrael - La Judaj Komunumoj de Kanado (en angla lingvo)
  8. Alexander Mackenzie Biography. Alirita la 2006-01-05 .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]