Tornado (ŝtormo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tornado.
Union City Oklahoma Tornado (mature).jpg

Tornado estas forta turniĝanta kolono da aero, kiu evoluas el ŝtormo kaj ofte havas formon de funelo. Laŭ PIV tornado estas Fortega rotacianta atmosfera perturbo laŭdiametre relative malgranda kaj tie oni sugestas preskaĵ sinonime la terminojn ciklono kaj trombo.[1]

Tornado konektiĝas al kumulonimbusa nubo kaj la tero.

Tornadoj estas konata kiel ege detruemaj meteologiaj fenomenoj, kaj ili okazas en ŝtormoj tutmonde, tamen ili formiĝas en Usono pli ofte laŭ nombro de tornado-eventoj ol en aliaj landoj. En Usono, tornadoj emas formiĝi fifame en larĝa strio nomata Tornado-strateto (angle: "Tornado Alley"). Tamen, laŭ land-areo, la plej ofta lando por tornadoj estas Anglio.

Ne estas tute sciate, kiel tornadoj formiĝas. Ili plej ofte evoluas el superĉelaj ŝtormoj, tamen povas formiĝi laŭ linioj de skualoj kaj en uraganoj. Oni kredas, ke ili ekestas, kiam malvarma aero suriras tavolon da varma aero, kio kaŭzas la varman aeron supreniĝi rapide.

Difinoj[redakti | redakti fonton]

Tornado estas difinita en Glossary of Meteorology kiel «aerkolono kiu kirlas violente ĉirkaŭ so mem, estante en kontakto kun la grundo, ĉu pendante de ĉu sub nubo kumuloforma, kaj ofte (sed ne ĉiam) videblaj kiel funela nubo...».[2]​ Praktike, por ke kirlo estu klasita kiel "tornado", ĝi devas havi kontakton kaj kun la grundo kaj kun la bazo de la nubo. Tamen, la sciencistoj ankoraŭ ne formulis kompletan difinon de la termino; por ekzemplo, estas malkonsentoj rilate al tio ĉu multaj punktoj de kontakto kun la grundo devenaj de la sama funelo konstituas diferencajn tornadojn.[3] La termino «tornado» referencas krome al ventokirlo, ne nepre al la nubo de kondensigo.[4][5]

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Formo kaj dimensioj[redakti | redakti fonton]

Tornado kun formo de kojno, en Moore, Oklahomo.
Kojnforma tornado ĉirkaŭ 1,5 km larĝa en Binger, Oklahomo.
Kojnforma tornado en Bennington, Kansaso.

La plej parto de tornadoj adoptas la formon de mallarĝa funelo, kelkajn centojn de metroj larĝa, kun malgranda ekspansia nubo da forĵetaĵoj proksime de la grundo, almenaŭ dekomence. La tornadoj povas malheliĝi komplete pro pluvopolvo, kaj se tio okazas, ili estas partikulare danĝeraj, ĉar eĉ la spertaj meteologoj povus ne vidi ilin aŭ tra ili.[6]

La tornadoj, tamen, povas montriĝi per multaj formoj kaj grandoj. La malgrandaj kaj relative malfortaj surteraj tromboj, por ekzemplo, ne povas vidiĝi pli ol kiel malgranda kirlaĵo de polvo super la grundo. Kvankam la funelo de kondensiĝo povas ne etendiĝi ekde la grundo, se la ventoj asociaj en la surfaco superas la 64 km/h, tia cirkulado estas konsiderata tornado.[7] Tornado kun formo preskaŭ cilindra kaj alto relative malalta en okazoj estas nomita en angla stovepipe tornado (laŭvorte, «tornado stovtuba»).[8] Grandaj tornadoj kun unusola kirlo estas videblaj ofte kiel enormaj kojnoj enterigitaj en la tero, kaj tial oni konas ilin kiel «kojnformaj tornadoj».[9] Unu el tiuj tornadoj povas esti tiom larĝa ke ĝi povas aspekti grupo de malhelaj nuboj, estante eĉ pli larĝa ol la distanco inter la bazo de la nubo kaj la grundo. Eĉ spertaj ŝtormobservantoj povas suferi malfacilaĵojn por diferencigi kojnforman tornadon disde malalta nubo dedistance. Multaj el la tornadoj plej grandaj, kvankam ne ĉiuj, estas kojnformaj.[10]

Ŝnurforma tornado en vanuiĝa fazo en Tecumseh, Oklahomo.

La tornadoj en vanuiĝa fazo povas aspekti mallarĝaj tuboj aŭ ŝnuroj, kaj ofte bukliĝas aŭ tordiĝas en kompleksaj formoj. Oni diras, ke tiuj tornadoj estas en sia «ŝnura fazo», aŭ iĝante poste «ŝnura tornado». Kiam ili havas tiun formon, la longo de ties funelo pliiĝas, kio devigas la ventojn kiuj estas ene de la tornado malfortiĝi pro la konservado de la angula movokvanto.[11] La tornadoj kiuj havas multajn kirlojn siaflanke povas aspekti familio de kirlaĵoj turnante ĉirkaŭ komuna centro, aŭ povas resti komplete malheligitaj per la kondensiĝo, la polvo kaj la rubaĵoj, kun aspekto esti unusola funelo.[12]

En Usono, averaĝe la tornadoj estas ĉirkaŭ 150 m larĝaj kaj trairas ĉirkaŭ 8 km en kontakto kun la grundo.[6] Iel ajn, estas ampleksa gamo de grandoj de tornadoj. La malfortaj tornadoj, aŭ la fortaj tornadoj en vanuiga fazo, povas esti ekstreme malarĝaj, foje apenaŭ kelkajn metrojn mallarĝaj. Iam oni informis pri tornado kiu havis detruan zonon de nur 2 m de larĝo.[6] Aliflanke, la kojnformaj tornadoj povas havi zonon destruan de 1,5 km de larĝo, aŭ eĉ plie. Tornado kiu tuŝis Hallam, Nebrasko, la 22an de Majo 2004, estis por momento 4 km larĝa sur la grundonivelo.[13]

Se konsideri la longon de la itinero de la tornado, menciindas la Triŝtata Tornado de 1925 (Tri-State Tornado), kiu tuŝis partojn de Misurio, Ilinojso kaj Indianao (el tio la nomo) la 18-an de Marto 1925, kaj mortigis preskaŭ 700 personojn, oficiale estis en kontakto kun la grundo kontinue laŭlonge de 352 km.[14] Multaj tornadoj kiuj ŝajnis trairi 160 km aŭ eĉ plie reale estas familio de tornadoj formitaj rapide sinsekve; tamen, ne estas konkretaj pruvoj, ke tio estis kio okazis en la okazo de la Triŝtata Tornado.[15]

Sekureco[redakti | redakti fonton]

Dorothy kaptas la hundon Toto de la orelo dum ilia domo estas forflugigita fare de tornado en la romano La mirinda sorĉisto de Oz. Unuaeldona ilustraĵo de W. W. Denslow.

Spite la fakton ke la tornadoj povas ataki en iu ajn momento, ekzistas zorgoj kaj preventaj prudentoj kiujn oni povas adopti por pliigi la eblojn survivir tornadon kaj eĉ eviti plej akrajn damaĝojn. Aŭtoritatoj kiel la Storm Prediction Center, konsilas disponi de plano kontraŭ tornadoj. Post elsendo kaj ricevo de averto pri venonta aŭ okazonta tornado, oni devas serĉi rifuĝon en kelo aŭ en ĉambro en la plej interna parto de fortika rezistanta domo, ĉar tio pliigas grandskale la eblojn survivi.[16] En areoj kie oftas tornadoj, multaj konstruaĵoj disponas el specialaj rifuĝejoj kontraŭ ŝtormoj. Tiuj subteraj ĉambroj helpis savi milojn de vivoj.[17]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. en NPIV PIV alirita la 14an de Novembro 2021.
  2. «Section T». Glossary of Meteorology (en angla). American Meteorological Society. 2000. Arkivita el la originalo la 6an de Aprilo 2007. Konsultita la 14an de Novembro 2021.
  3. Edwards, Roger (4a de Aprilo 2006). «The Online Tornado FAQ». National Weather Service (en angla). Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio. Arkivita el la originalo la 29an de Septembro 2006. Konsultita la 14an de Novembro 2021.
  4. Doswell, Moller, Anderson et al (2005). «Advanced Spotters' Field Guide» (PDF) (en angla). Usona Departemento de Komerco. Arkivita el la originalo la 25an de Aŭgusto 2009. Konsultita la 14an de Novembro 2021.
  5. Doswell, Charles A. (1a de Oktobro 2001). «What is a tornado?» (en angla). Kunlabora Instituto de Meteologiaj Studoj de Mesoescala. Konsultita la 1an de Septembro 2009.
  6. 6,0 6,1 6,2 [ams.confex.com/ams/pdfpapers/81933.pdf Handy Weather Answer Book]
  7. Doswell, Moller, Anderson et al (2005). «Advanced Spotters' Field Guide» (PDF) (en angla). Usona Departemento de Komerco. Arkivita el la originalo la 25an de Aŭgusto 2009. Konsultita la 31an de Aŭgusto 2009.
  8. Edwards, Roger Stovepipe Tornado Arkivigite je 2015-07-10 per la retarkivo Wayback Machine 2004, SkyPix. Alirita la 3an de Majo 2010; en angla.
  9. Términos de la S a la Z en Diccionario de Términos Meteorológicos de Cazatormentas.net. 27an de Januaro 2010. Alirita la 3an de Majo 2010. Arkivita en [1] la 29an de Aprilo 2010.
  10. Wedge Tornado Edwards, Roger en National Weather Service de Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio Alirita la 28a de Februaro 2007.
  11. Singer, Oscar (majo-julio 1985). «27.0.0 General Laws Influencing the Creation of Bands of Strong Bands». Bible of Weather Forecasting (en angla) (Singer Press) 1 (4): 57-58. ISSN 0749-3584.
  12. Rope Tornado Edwards, Roger en National Weather Service de Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio Alirita la 28a de Februaro 2007.
  13. Hallam Nebraska Tornado en National Weather Service de Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio 2a de Oktobro 2005, alirita la 15an de Novembro 2009, en angla.
  14. Galvin, John Tri-State Tornado: Missouri, Illinois, Indiana, March 1925 Popular Mechanics, 31a de Julio 2007, alirita la 2an de Aprilo 2010 kaj arkivita la 12an de Februaro 2010 en [2]
  15. Grazulis, Thomas P. (julio 1993). Significant Tornadoes 1680-1991 (en inglés). St. Johnsbury, VT: The Tornado Project of Environmental Films. ISBN 1-879362-03-1.
  16. Edwards, Roger Tornado Safety 16-a de Julio 2008, en National Weather Service de Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio en angla, alirita la 17an de Novembro 2009.
  17. Storm Shelters PDF, en angla, de 26a de Aŭgusto 2002, en National Weather Service de Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio en angla, alirita la 13an de Decembro 2009.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]