Kojno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kojno estas korpo, en kiu du flankaj surfacoj renkontiĝas akutangule.

baza formo de kojno

Kojno estas simpla ilo por dispartigi objektojn aŭ fendi objekton. Kojno funkcias per transmisio de forto laŭ la mekanika principo de dekliva ebeno. La efiko de multaj aliaj iloj baziĝas sur la efiko de kojno: tranĉinstrumentoj kiel tranĉilo, hakilo, pioĉo kaj kunligiloj kiel najlo kaj ŝraŭbo.

Laŭ Francisko Azorín kojno estas Ligna aŭ metala peco, dika ĉe unu ekstremo k. maldikiĝinta, kun akra rando ĉe la alia.[1] Li indikas etimologion el la latina cuneus (kojno) el cunere (fendi). Kaj li aldonas la terminojn kojni, por meti kojnon; kojnoforma skribo kaj malkojni.[2]

La kojno el ligno, ŝtonometalo apartenas al la plej fruaj kaj plej gravaj inventoj de la homaro.
La efikeco de kojno estas limigita de sia solideco kaj aliflanke de la frotado, kiu rezultiĝas ĉe ĝia aplikado.
Kojno ne ĉiam devas esti el dura materialo por esti efika: ekzemplo de akvoglitado: aŭtopneŭo sur malseka strato kunpremas la akvofilmon antaŭ sin, kaj - pro la kojnoefiko de la kunpremita akvo - perdas la kontakton al la strato.
En la naturo la kojnoprincipo troviĝas i.a. ĉe specifaj beko-formoj de birdoj, ekz-e pego kaj alciono, krome ĉe meteorologiaj frontoj kaj similaj kolizioj de varma kaj malvarma aero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri kojno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  • Citaĵo
     Oni elbatas kojnon per kojno. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 113.
  2. Azorín, samloke.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-09-06.