Ŝraŭbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ŝraŭboj kun ŝraŭbeco M4
Ŝraŭboj kun ŝraŭbeco M6
unudirekta ŝraŭbokapo

Ŝraŭbo estas cilindra tigo el metalo, plasto k.s., kiu estas provizita ĉe unu fino per kapo, kaj ĉe la alia per helica kanelo (foje tiu alia fino estas konuse pintigita) .

Ŝraŭbo (krom la senfina ŝraŭbo, vidu sube) ĉiam uziĝas kun komplementa parto, kiu enhavas truon, same helice kaneligitan, sed "kave", tiel ke, kiam okazas rotacia movo de unu peco rilate la alian, samtempe okazas translata movo laŭ la rotacia akso de ambaŭ pecoj.

Tiu komplementa parto, kiu ingas la ŝraŭbon, estas jen fabrikata antaŭ la uzado de la ŝraŭbo (ŝraŭbino, ŝraŭbingo - tiukaze vidu bolton), jen estas realigita per la ŝraŭbo mem, okaze de ĝia unua uzado (en ligno, lado...).

La ĉefa uzado de tiuj sistemoj estas realigi kunligadon kompleta, rigida, malmuntebla, de pecoj, kiuj estas trutrapasitaj de la ŝraŭbo, premataj inter ties kapo kaj la ŝraŭbingita peco (kiu mem ĝenerale estas elemento de kunligita pecaro).

La rotacio de la ŝraŭbo ĝenerale povas efektiviĝi nur per specialaj iloj (ŝraŭb-turniloj), nome ŝraŭbilojboltiloj kaj pro tio la kapo de la ŝraŭbilo ne nur devas konsistigi la obstaklon, sed plie devas ricevi formon, ebligantan la uzadon de la ŝraŭb-turniloj.

Laŭ Francisko Azorín ŝraŭbo estas Metala aŭ ligna peco, cilindra aŭ konusoforma, laŭlonge spirale kanelita.[1] Li indikas etimologion el la latina scrobis (truaĵo). Kaj li aldonas la terminojn ŝraŭbi, por meti ŝraŭbon tra korpo; deŝraŭbi, por eltiri fiksitan ŝraŭbon; ŝraŭbilo, por ilo por ŝraŭbi kaj deŝraŭbi; senfina ŝraŭbo, dekstrorsa ŝraŭbo, maldekstrorsa ŝraŭbo, mikrometra ŝraŭbo, plurrela ŝraŭbo, premŝraŭbo, aletŝraŭbo, kapŝraŭbo.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 194.
  2. Azorín, samloke.