Ĉizilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉizilo

Ĉizilo

Ĉizilo
Klasifiko lignaĵista instrumentaro
Uzata por elbatado de pecoj de prilaborata materialo
vdr

Ĉizilo estas ilo por eltranĉi pecojn de prilaborata materialo. Oni almetas pinton de ĉizilo al la prilaborata faco kaj batas per martelo je la alia fino de la ĉizilo. Pinto de ĉizilo plejofte estas linio sed ne punkto.

Ĉiziloj estadas:

  • Por metalo, ŝtono, betono — kun relative malakra pinto.
  • Por ligno — pli akra, ofte kun fusto, ĝin eblas uzi ankaŭ per manoj sen batoj.

Jen diversaj specoj de ĉiziloj:

  • angula ĉizilo
  • bekĉizilo
  • gravur-ĉizilo
  • kurba ĉizilo
  • masonista ĉizilo
  • mortez-ĉizilo
  • pinta ĉizilo/pintĉizilo - oni diras: "pinta burino" por konstruistoj.
  • plata ĉizilo
  • plata ŝtonĉizilo
  • porbrika ĉizilo, estas ĝenerale larĝa inter 50 kaj 80 mm
  • porŝtona ĉizilo
  • torno ĉizilo

Se ĉizilo havas plastan aŭ lignan fuston oni devas bati ĝin nur per maleo por ne damaĝi.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Burino: mallarĝa aŭ pinta ĉizilo por ŝtono aŭ masonado nomiĝas burino.