Martelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martelo

Martelo

Martelo
Klasifiko serurista instrumentaro, konstrua instrumentaro
Uzata por batado de malmola materialo
Rilataj maleo
vdr

Martelo estas ilo por bati dum serurista kaj meblista laboro. Precipe oni uzas ĝin por enbati najlojn en lignon aŭ aliajn konstrumaterialojn. Speciala tipo de martelo estas maleo.

Laŭ Francisko Azorín martelo estas Batilo konsistanta el peza ferpeco je la ekstremo de tenilo, uzata en pluraj metioj.[1] Li indikas etimologion el la latinaj martulus, marceolus, martiolus, marculus, marcellus el marcus (batilo). Kaj li aldonas la terminon marteli, por batadi per martelo; kaj la tipojn dentata, dukapa, forĝmartelo kaj pordomartelo.[2]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri martelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo. 
  • Citaĵo
     Esti inter martelo kaj amboso. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 133.
  2. Azorín, samloke.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-03.