Drilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drilo

Elektra drilo en uzo

Elektra drilo en uzo
Aliaj nomoj Borilo, bormaŝino
Klasifiko konstrua instrumentaro
Uzata por truado de malmolaj materialoj
Rilataj perforilo (traborilo)
vdr

Drilo estas portebla ilo por fari truojn per turnanta borpinto.

Driloj aŭ bormaŝinoj estas precipe permanaj kaj elektraj.

  • En permana drilo la uzanto turnas la borpinton per forto de sia mano per kranko.
  • En elektra drilo la borpinton turnas elektromotoro.

Elektraj driloj estadas elektroretaj kaj akumulatoraj.

Speciala tipo de drilo estas perforilo. Alia tipo kiel marteldrilo (aŭ martelborilo) permesas ankaŭ marteli la borotan materialon.

Permana drilo
Elektra drilo

Laŭ Francisko Azorín drilo estas Borilo, kies pinta stango rapide turniĝas per streĉa ŝnuro aŭ glita ŝraŭbingo.[1] Kaj li indikas etimologion el sanskrita dar (rompi), kaj de tie la latina dipteros. Li referencas ankaŭ la terminojn drili kiel arĉodrilo, kaj ŝraŭbodrilo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 57.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]