Plattenajlo
Plattenajlo | |
---|---|
Plattenajlo | |
Aliaj nomoj | Plata tenajlo |
Klasifiko | serurista instrumentaro |
Uzata por | ĉirkaŭpremado, turnado, stringado |
Rilataj | Pinĉilo |
Plattenajlo (tio estas plata tenajlo) estas plurfunkcia permana instrumento, uzata por serurista laboro, muntado, elektromuntado (se teniloj estas izolitaj). Ĝi kutime enhavas samtempe: platan tenajlon, tranĉtenajlon kaj du tranĉilojn por haki draton.
Plattenajlo povas havi unu aŭ du dentajn kanelojn por kapti kaj turni cilindrajn pecojn.
Foje unu el tenajlo de plattenajlo finiĝas per malŝraŭbilo, la alia per aleno, truilo aŭ kruca malŝraŭbilo. Krome ekzistas faldeblaj plattenajloj kun diversaj iloj.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Krom de supremenciitaj celoj oni povas uzi plattenajlon por:
- enfiksado de malgrandaj pecoj dum ties prilaborado (kiel permana vajco);
- stringado de fitingoj (klemoj) ĉe drato;
- zipado, se ziptenilo estas fuŝinta;
- prenado de ardantaj pecoj (kiel fandtenajlo);
Malgraŭ disvastiĝinta opinio ne decas uzi plattenajlon por malŝraŭbado de boltingoj, ĉar tio damaĝos iliajn facetojn.
En Esperanto-kulturo
[redakti | redakti fonton]En la albumo Buhhtismo (1997) de la ukraina esperantokora punka bando Piĉismo enestas senvorta muzikaĵo «Plattenajlo».[1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PICHISMO "Buhhtismo" 1997 (angle). Internet Archive. Arkivita el la originalo je 2012-11-29. Alirita 2012-11-29.