Aleno
Aspekto
Tiu ĉi artikolo temas pri la ilo aleno. Krome la nomo Aleno kun majuskla komenco estas esperantigita formo de la sudokcidentgermana urbo Aalen. |
La aleno[1] estas rekta aŭ kurba pika (en moderna epoko, ŝtala) stangeto uzata de ekz. ledlaboristo, ŝuisto, selisto ks. por bori truojn en ledo, plasto, ligno aŭ alia malmola materialo por ebligi stebon.
La plej frutempaj alenoj en la ŝtonepoko estis faritaj el osto.
Louis Braille akcidente elpikis sian dekstran okulon per aleno kaj poste fariĝis tute blinda.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo aleno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua eldono de 1970, presita eldono, paĝo 30