Ligno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lignopeco el pirarbo.
Baobabo (Adansonia digitata). Enorma fonto de ligno.

Ligno estas porenhava kaj fibreca struktura histo, nome natura materialo, el kiu konsistas plejparto de la radikoj, trunko kaj branĉoj sub la ŝelo de arboj, arbedoj kaj iomkvante de arbustoj, nome lignoplantoj. Ĝi estas organika materialo, nome natura kompozito el fibroj el celulozo (kiuj estas fortaj laŭ tensio) trempita en histarujo el lignino kiu rezistas premadon. Ligno estas foje difinita kiel la nura duaranga ksilemo en la tigoj de arboj,[1] aŭ ĝi estis difinita pli larĝe por inkludi la saman tipon de histo ses el radikoj de arboj aŭ arbustoj. En vivanta arbo ĝi plenumas eltenan funkcion, kiu ebligas al lignaj plantoj kreski aŭ stari per si mem. Ĝi ankaŭ portas akvon kaj nutraĵojn al folioj, al aliaj aliaj kreskantaj partoj de la planto, kaj al radikoj. Ligno povas ankaŭ referenci al aliaj plantomaterialoj kun kompareblaj proprecoj, kaj al materialo inĝenierita el ligno, el ligneroj aŭ el ligna fibro. Nome ligno estas ankaŭ peco el tia substanco, uzata por homaj bezonoj de jarmiloj. Ĝi servas ĉefe kiel brulaĵo (brulligno) kaj konstrumaterialo por domoj, iloj, mebloj kaj aliaj. El ligno oni produktas ankaŭ paperon inter aliaj necesaĵoj.

La Tero enhavas ĉirkaox 434 mil milionoj da kubaj metroj de kreskanta arbartotalo, 47% el kiu estas komercebla.[2] Kiel abundan, karbon-neŭtra renovigebla rimedo, lignaj materialoj estis de intensa intereso kiel fonto de renovigebla energio. En 1991, proksimume 3.5 kubaj kilometroj da ligno estis kolektitaj. Dominantaj uzoj estis por meblaro kaj por konstruado.[3]

La vorto ligno devenas de la latina termino lignum, kiu signifas ‘ligno’.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Ligno el pino.

Tre konataj uzataj tipoj de ligno estas el tiuj arboj:

Kemia konsisto[redakti | redakti fonton]

Bazaj kemiaj elementoj, el kiuj konsistas ligno, estas: karbono (49,5%), oksigeno (43,8%), hidrogeno (6,0%), azoto (0,2%) kaj aliaj etkvante. Ĉefaj kemiaĵoj kiuj konsistigas lignon estas: celulozo, duoncelulozoj kaj lignino. Krome ĝi enhavas karbonhidratojn, proteinojn, amelon, taninojn, volatilajn oleojn, kaŭĉukon kaj mineraralaĵojn, kiuj post brulo konsistigas cindrojn. Kemia konsisto de la cindro dependas de arbospecio, klimato, grundo kaj aliaj.

Uzoj, taskoj kaj metioj[redakti | redakti fonton]

Estis multaj la uzoj de ligno laŭlonge de la historio. Ĝi utilis ĉefe kiel brulaĵo (brulligno) kaj konstrumaterialo por domoj, iloj, ŝipoj, mebloj kaj aliaj. El ligno oni produktas ankaŭ paperon, tolon, inter aliaj necesaĵoj.

Brulligno[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Brulligno.
Turo el brulligneroj.

Brullignoj (fajrolignoj, hejtlignoj) estas pecoj de lignoj, destinitaj por bruli en forno, kameno, fajrujo aŭ lignofajro por ricevi varmon kaj lumon. Plej granda parto de brullignoj havas formon de ŝtippeco. Teknologio de preparo de ŝtippecoj estas simpla: trunkojn de arboj kaj dikajn branĉojn oni segas je pecoj 40-60 cm (ŝtipoj) kaj poste fendas ilin per hakilo laŭlonge je pli malgrandaj pecoj. Por fendi ŝtipojn prefere uzi specialan hakilon – fendilon, kies klingo havas formon de kojno kun angulo je 30°. Per la fendilo estas pli facile fendi eĉ plej dikajn ŝtipojn, per malpli multa batforto. Se fendi, precipe dikajn ŝtipojn, per hakilo kun maldika klingo, ĝi plej verŝajne povas enkaptiĝi en la fendo de ŝtipo. Ĉi-okaze por ke ĝisfendi aŭ liberigi la hakilon, oni renversas la hakilon ke la enkaptita ŝtipo estu supre kaj batas per la hakildorso kontraŭ alia ŝtipo.

Lignokarbo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lignokarbo.

Lignokarbo (aŭ braĝo, karbeto) estas iom karbosimila substanco produktita el ligno. Foje produktis ĝin en la karbigejo la lignokarbistoj, kiuj ofte apartenis al la plej mizeraj anoj de la vilaĝa socio. La karbigejon oni devis konstrui en konvena loko – en ebenejo ŝirmata antaŭ vento kaj proksime de rojo. La produktado daŭris netutan semajnon ĉe mezgrandaj karbigejoj kaj pli ol monato en grandaj karbigejoj. Oni antaŭe uzis lignokarbon en gisejojvitrofarejoj. En Brazilo oni uzas lignokarbon ankaŭ por fabriki ŝtalon, ĉar ne estas ŝtonkarbo tie. Tion oni faris pasintece kaj faras plu ankaŭ aliloke.

Ĉarpentado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉarpentado.
mezepokaj iloj por ĉarpentado, de ĉirkaŭ la jaro 1465.

Ĉarpentado estas la ago krude prilabori lignopecojn en dikajn trabojn, kaj kunmeti tiujn trabojn por starigi la fortikigan internan parton de konstruaĵo (aŭ en modernaj brikaj aŭ betonaj domoj, almenaŭ la fortikigan parton de tegmento). Metiisto, kiu regas tiun metion, nomiĝas ĉarpentisto. Kontraste al tio pli fajnaj prilaboroj de ligno, ekzemple farado de lignaj manĝilaroj, de pordoj aŭ de lignaj mebloj, estas la tasko de lignaĵistoj kaj meblistoj (en aliaj lingvoj, ekzemple la anglalingva vorto carpenter, ĉiuj tri lignoprilaboraj profesioj havas komunan nomon).

Ĉar la plejmulto el la scioj, kiuj necesas por iĝi ĉarpentisto, lernatas per ekzerco kaj akiro de praktika sperto, la profesio estas relative facile majstrebla. La leĝaj priskriboj, kiuj spertoj kaj scioj necesas por iĝi aprobita ĉarpentisto, tial tre varias de lando al lando.

Lignotornado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lignotornado.
Tornado
Tornilo

Lignotornado (de verbo torni) estas formo de lignoprilaboro pere de tornmaŝino. Ĝi malsamas de aliaj formoj de lignoprilaboro per tio, ke dum ĝi la peco de ligno estas rapide movanta dum la iloj per kiuj oni ĝin prilaboras estas relative senmovaj. La tornmaŝino turnas la lignopecon je granda rapideco, kaj la plilaboristo uzas plurspecajn ĉizilojn, guĝojn, grifelojn, tranĉiletojn kaj fajlilojn por priraboti kaj priraspi ĝin. Tiel oni povas fari multajn aĵojn kun rondeca aŭ cilindreca formo.

Ĉar ĉiu ligno estas fibroza, tre gravas ĉu la akso de turno estas paralela aŭ perpendikulara al la fibroj. Depende de tio, prilaboristoj uzas du iom diversajn teknikojn. Per lignotornado ĉirkaŭ akso paralela al la fibroj oni faras longecajn aĵojn kiel lignaj skribiloj, longtigaj bokaloj, piedoj de mebloj ktp. Per perpendikulara tornado pli ofte estas faritaj aĵoj, kies vasteco estas egala aŭ pli granda ol longo: bovloj, potoj, kruĉoj ktp.

Lignoprilaboro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lignoprilaboro.

Lignoskulptado estas tiu laborproceso, dum kiu oni prilaboras diversajn lignojn. En etnografio, en mallarĝa senco ĝi estas komprenita ĉefe pri la konveksaj skulptadoj, noĉoj, rundplastikoj. En vasta senco en la etnografio, al lignoskulptaĵoj apartenas eĉ ĉizitaj (noĉitaj), skrapitaj ornamaĵoj, inkrustaĵoj, intarzioj, marketraĵoj (inkrustita ligno per mozaiko el multekosta ligno, perlamoto), trarompitaj skulptaĵoj, enbatitaj, enbruligitaj, tornitaj lignoobjektoj.

La supre skizitajn teknikojn, objektojn oni povas aldone trakti per tanado kaj fumaĵado, kiuj servas ne nur konservadon sed eĉ kolorizigon. Pliaj metodoj estas la traktado per urinoj, aŭ senbaza farbado.

Meblofarado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Meblofarado.

Meblofarado, meblometiomeblarto estas speciala fako de ĉarpentado orientita al la konstruado, produktado aŭ muntado de mebloj. Do, temas pri profesio, arto kaj tekniko. La profesiuloj estas meblistoj. Sed en kelkaj eŭropaj lingvoj oni nomigas ilin ebonistoj, el ebono, nome tipo de ligno, konsiderata valorega ekde la antikveco, devena el arbo angiosperma kaj dukotiledona de afrika origino (Diospyros ebenum), kiu havigas duran kaj pezan lignon, nigran centre kaj blankan ĉe la ŝelo.

Lignoĉizado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lignoĉizado.
Ĉizita ligna pordo en Tunizio.

Lignoĉizado estas formado de ligno per akra ilo. La formado povas esti realigata per tranĉilo en unu mano aŭ per ĉizilo en du manoj aŭ kun unu mano sur ĉizilo batata per martelo en alia mano. La rezulto estas ligna figuro aŭ statueto, aŭ skulptita ornamaĵo de ligna objekto. La kreado de skulptaĵoj el ligno estis kaj estas disvastigita tra la tuta mondo. Sed ili pluvivas multe malpli bone ol tiuj el aliaj materialoj kiel ekzemple ŝtono kaj bronzo. Fakte ili facile kadukiĝas pro malsekeco, insekto-infestiĝo (anobioj) kaj fajro. Subĉiele la lignaj skulptaĵoj ne vivas longe en la plej multaj mondopartoj. Pro tio ni havas malgrandan ideon kiel formiĝis la tradicio de totemaj palisoj. Multaj el la plej gravaj skulptaĵoj de Ĉinio kaj Japanio estas faritaj el ligno, kiel la granda plimulto de afrika skulptaĵo kaj tiu de Oceanio kaj aliaj regionoj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Flosligno.

Flosligno estas tiu ligno, kiu flosas en la akvo aŭ albordigas ĝin vento, tajdo, fluo aŭ ondado. En areo de Arkto, la flosligno estis ofte la sola lignofonto por inuitoj kaj aliaj popoloj, kiuj vivis super la arkta arbolimo, antaŭ intensa komerca kontakto al pli sudaj landopartoj. En la nord-ĝermana mitologio la unuaj homoj estis skulptitaj el flosligno fare de Odin, Hönir kaj Lodur. El frakseno skulptis ili viron Ask kaj el ulmo la virinon Embla. Ask kaj Embla iĝis tiel pragenerintoj de la homa specio. Hodiaŭ, flosligno estas uzata kelkfoje kiel bazmaterialo por artaĵoj.

Pargeto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pargeto.

Pargeto laŭ PIV estas luksa planko, konsistanta el simetrie kaj varie kunmetitaj tabuletoj el malmola kaj polurita ligno. Kutime ĝi konsistas el la ligno de foliarboj. La tabuletoj tiel segiĝas, ke la lignaj fibroj estas horizontalaj. Lignaj plankoj, en kiuj la arbaj kreskoringoj videblas, kies fibroj do estas vertikalaj, nomatas "ligna pavimo".

En Eŭropo, tradiciaj lignospecoj, kiuj uziĝas por la fabrikado de pargeto, estas acero, akacio, betulo, kaŝtanarbo, kverko, olivarbo, pomarbo, pirarbo, ulmo, kaj

Ekster Eŭropo ankaŭ uziĝas eŭkalipto, mahagono, Afzelia (Doussie), Bongossi/Azobe, Bubinga, Cabreuva, Jatoba, Kambala, Kosipo, Kotibe, Landa, Limbali, Louro vermelho, Merbau/Intsia bijuga, Mutenye, Peroba kaj

Proverboj pri ligno[redakti | redakti fonton]

Violono estas ekzemplo de tre fajnaj produktaĵoj el ligno.

Ekzistas pluraj proverboj pri ligno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:

  • Citaĵo
     Fendita ligno facile ekbrulas. 
  • Citaĵo
     Kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas. 
  • Citaĵo
     Ne el ĉiu ligno oni faras violonon. 
  • Citaĵo
     Flamiĝema kiel ligno rezina. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hickey, M.. (2001) The Cambridge Illustrated Glossary of Botanical Terms. Cambridge University Press.
  2. Global Forest Resources Assessment 2005 / Food and Agriculture Organization of the United Nations.
  3. Horst H. Nimz, Uwe Schmitt, Eckart Schwab, Otto Wittmann, Franz Wolf "Wood" en Ullmann's Encyclopedia of Industrial Chemistry 2005, Wiley-VCH, Weinheim. DOI 10.1002/14356007.a28_305
  4. [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CAPON, Brian. (2005) Botany for Gardeners, 2nd, Portland, OR: Timber Publishing. ISBN 0-88192-655-8.
  • HOADLEY, R. Bruce. (2000) Understanding Wood: A Craftsman’s Guide to Wood Technology. Taunton Press. ISBN 1-56158-358-8.
  • Shigo, Alex. (1986) A New Tree Biology Dictionary. Shigo and Trees, Associates. ISBN 0-943563-12-7
  • Vignote Peña, Santiago (2006). Tecnología de la madera (Google Books) (3a eldono). Mundi prensa libros. p. 678. ISBN 9788484762638. [2] Konsultita la 6an de decembro de 2015. La reta versio estas nur parta montro de la libro.
  • H. H. Bosshard: Holzkunde Teil I–III. Birkhäuser Verlag, Stuttgart 1982–1998, ISBN 3-7643-1630-6.
  • M. Chudnoff: Tropical Timbers of the World. (= Agriculture handbook 607). Kessel, Remagen-Oberwinter 2007, ISBN 978-3-935638-82-1.
  • D. Fengel, G. Wegener: Wood – Chemistry, Ultrastructure, Reactions. Reprint. Verlag N. Kessel, 2003, ISBN 3-935638-39-6.
  • Dietger Grosser: Die Hölzer Mitteleuropas. Ein mikrophotographischer Holzatlas. Verlag N. Kessel, Remagen 2003, ISBN 3-935638-22-1.
  • Karl Hasel, Ekkehard Schwartz: Forstgeschichte. Ein Grundriss für Studium und Praxis. 3. Auflage. Kessel, Remagen 2002, ISBN 3-935638-26-4.
  • R. Bruce Hoadley: Holz als Werkstoff. O. Meier Verlag, Ravensburg 1990, ISBN 3-473-42560-5.
  • Thomas Königstein: Ratgeber energiesparendes Bauen. 4. Auflage. Blottner Verlag, Taunusstein 2009, ISBN 978-3-89367-117-5.
  • Paul Lehfeldt: Die Holzbaukunst. Reprint-Verlag, Leipzig/ Holzminden 2001, ISBN 3-8262-1210-X.
  • Udo Mantau, Jörg Wagner, Janett Baumann: Stoffstrom-Modell HOLZ: Bestimmung des Aufkommens, der Verwendung und des Verbleibs von Holzprodukten. In: Müll und Abfall. 37(6), 2005, S. 309–315, ISSN 0027-2957.
  • Peter Niemz: Physik des Holzes und der Holzwerkstoffe. DRW-Verlag, Stuttgart 1993, ISBN 3-87181-324-9.
  • Alois Payer: Holz als Material: Werkstoffkundliches (Architektur für die Tropen). Eine Kompilation anderer Literatur, letzte Fassung vom 15. Februar 2010.
  • Joachim Radkau: Holz. Wie ein Naturstoff Geschichte schreibt. oekom-Verlag, 2007, ISBN 978-3-86581-049-6.
  • J. F. Rijsjdijk, P. B. Laming: Physical and related properties of 145 timbers. Kluwer, Dordrecht/ Boston/ London 1994, ISBN 0-7923-2875-2.
  • Erhard Schuster: Wald und Holz. Daten aus der Geschichte der Nutzung und Bewirtschaftung des Waldes, der Verwendung des Holzes und wichtiger Randgebiete. 2 Bände. 2. Auflage. Kessel Verlag, Remagen 2006, ISBN 3-935638-62-0 und ISBN 3-935638-63-9.
  • F. H. Schweingruber, A. Börner, E.-D. Schulze: Atlas of Woody Plant Stems. Environment, Structure and Environmental Modifications. Springer, Heidelberg 2006, ISBN 3-540-32523-9.
  • Anselm Spring, Maximilian Glas: Holz. Das fünfte Element. Frederking & Thaler, München 2005, ISBN 3-89405-398-4.
  • Rudi Wagenführ: Holzatlas. Fachbuchverlag Leipzig im Carl Hanser Verlag, Leipzig 2006, ISBN 3-446-40649-2.
  • André Wagenführ, Frieder Scholz (Hrsg.): Taschenbuch der Holztechnik. Fachbuchverlag Leipzig im Carl Hanser Verlag, München 2012, ISBN 978-3-446-42605-4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]