Farbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Farbo estas la ĝenerala termino por variaj produktoj kiuj estas uzataj por kolorigi aĵon aŭ surfacon per maldika pigment-ŝelo. Farboj konsistas ĉefe el oleo laŭeble rapide sekiĝanta kaj el koloraj pigmentoj - aparte multe uzata estas linoleo.

Laŭ la difino de la vorto "farbo" en Akademia Vortaro, oni ŝmiras surfacon per farbo "en la intenco ĝin ŝirmi aŭ ĝin kolorigi".

Laŭ arto, farbo estas pigmento kiun pentristo aplikas al verko dum pentrado.

Pigmentoj estas integra parto de farboj kaj emajloj. La koloro de la farbo, ĝia kaŝa potenco, same kiel rezisto al atmosferaj faktoroj, kemiaj reakciiloj kaj altaj temperaturoj dependas de la naturo de la pigmento.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La kunmetaĵo de farboj.