Pentrado

Pentrado aŭ pentro-arto estas la arto de la aplikado de koloroj al surfaco kiel muroj, papero, kanvaso, ligno, vitro, lako, argilo, betono, folio, kupro aŭ alia medio. Pentrita verko inkluzivas elementojn de arto por esprimi la konceptan intencon de la artisto. Pentraĵoj povas esti natura kaj figurema, kiel en senmova vivaĵo aŭ pejzaĝo, abstrakta, didaktika, simbola, aŭ politika.
Laŭ Francisko Azorín pentri estas Reprodukti kolore objekton, pejzaĝon, estaĵon, sur papero, tuko, ligno, metalo, stuko, k.c. Kolorigi.[1] Li indikas etimologion el la latina pingere, pictum (pentri). Kaj li aldonas terminojn pentrado, pentrarto, pentristo kaj pentrilo, krom tipojn de pentrado, nome oleo, akvarelo, tuĉo, fresko, detrempo, enkaŭsto, guaŝo, paŝtelo.[2]
Priskribo[redakti | redakti fonton]
Pentrado estas la praktiko de surŝmirado de farbo, pigmento, koloro aŭ alia rimedo[3] al surfaco (subtenobazo). La rimedo estas ofte aplikita al la bazo per broso sed aliaj iloj, kiel ekzemple tranĉiloj, spongoj, kaj aerpenikoj, povas esti uzitaj. En arto, la esprimo pentrado priskribas kaj la agon kaj la sekvon de la ago. Pentraĵoj povas havi por sia subteno tre diversajn surfacojn kaj povas asimili multajn aliajn materialojn inkluzive de sablo, argilo, papero, orfolio same kiel objektoj.
Pentrado estas reĝimo de kreiva esprimo, kaj la formoj estas multaj. Desegnado, kunmetado aŭ abstraktado, inter aliaj estetikoj, povas helpi manifesti la esprimplenan kaj koncipan intencon de la artisto. Pentraĵoj povas esti naturalismaj kaj reprezentaj (kiel en aĵpentraĵoj aŭ pejzaĝoj), fotografiaj, abstraktaj, esti ŝarĝitaj per rakonta enhavo, simboleco, emocio aŭ esti politikaj en naturo.
Parto de la historio de pentrado en kaj orienta kaj okcidenta arto estas dominita per spiritaj ĉeftemoj kaj ideoj; ekzemploj de tiu speco de pentr-arto prezentis mitologiajn figurojn sur ceramiko al bibliaj scenoj igitaj en la internaj muroj kaj plafono de la Siksta Kapelo, al scenoj de la vivo de Budho aŭ aliaj bildoj de orienta religia origino.
Teĥnikoj[redakti | redakti fonton]
Oleo-pentrado estas metodo de pentrado per pigmentoj kunligitaj de sekiganta oleo (precipe de linoleo en renesanca Eŭropo). Ofte oleo kiel linoleo estis bolita kun rezino, ekzemple pino-rezino aŭ eĉ olibano. Tiuj variaj oleoj donas al la uzita farbo diversajn proprecojn (malpli flava aspekto, malpli longa sekiĝtempo, ktp...).
Akvarelo estas pentraĵo farita per akvosolveblaj, travideblaj farboj. La farboj el gumo kaj koloraj pigmentoj solviĝas en akvo kaj per fajna peniko pentriĝas sur papero, pergameno aŭ alia hela materialo.
Guaŝo laŭ PIV estas preparaĵo farita el farboj akvigitaj kun gumo kaj mielo, kaj pentraĵo, en kiu oni uzis tian preparaĵon.
Fresko estas pentraĵo per akvaj koloriloj sur freŝa stukaĵo de muro. La pentraĵo estas farita dum la stukaĵo estas ankoraŭ malseka, kaj stukaĵo kaj koloroj kune sekiĝos.
La arto de paŝtelo apartenas al la nomataj sekaj teknikoj de pentrarto, ĉar diference de la pentratro je oleo aŭ je akvarelo, ĝi ne uzas ajnan solvaĵon kaj oni aplikas rekte sur la laborsurfaco. Kiel pentrobazo oni uzas bonkvalitan paperon, de specifa dikeco, de koloro neŭtra ne blanka kaj de ioma rugeco.
Murpentraĵo estas pentraĵo, kiu ne estas verkita sur ligna tabulo aŭ tolaĵo, sed rekte sur la muro. La farboj estas ĉe murprentraĵoj aŭ rekte metitaj sur stukaĵon ankoraŭ malseketan (vidu: fresko) aŭ jam sekan (vidu: sekpentraĵo). La artisto provas aŭ konservi la ecan ebenon de la muro aŭ doni impreson de tridimensio (iluzidona murpentraĵo).
Pentrotrompo aŭ okultrompo, el trompe-l'œil, en franca por "trompi la okulon", prononce [tʁɔ̃p lœj], estas arta tekniko kiu uzas realismajn bildaron por krei la optikan iluzion ke la pentritaj aĵoj ekzistas reale en tri dimensioj.
Iloj[redakti | redakti fonton]
Specifaj metodoj[redakti | redakti fonton]
- Akvarelo - Akvatinto - Akvaforto - Fresko - Gravurado - Kaligrafio - Karbodesegno - Klozoneismo - Kolaĝo - Oleo-pentrado - Panoramo - Pastiĉo - Punktismo - Skizo
Famaj pentristoj[redakti | redakti fonton]
vidu ankaŭ: listo de pentristoj
Aŭstriaj[redakti | redakti fonton]
Belgaj[redakti | redakti fonton]
Brazilaj[redakti | redakti fonton]
Ĉinaj[redakti | redakti fonton]
- Qi Baishi
- Gu Hongzhong
- Guanxiu
- Han Gan
- Mei Qing
- Mi Fu
- Shen Jingdong
- Ĝoŭ Ĉen
- Tang Jin
- Gao Qifeng
- Bada Ŝanĵen
Ĉeĥaj[redakti | redakti fonton]
- Majstro de Vyšší Brod
- Majstro de Třeboň
- Majstro Theodoriko
- Majstro de Litoměřice
- Václav Hollar
- Karel Škréta
- Jan Kupecký
- Václav Vavřinec Reiner
- Antonín Mánes
- Josef Navrátil
- Josef Mánes
- Karel Purkyně
- Mikoláš Aleš
- Věroslav Berger
- Josef Lada
- Majstro Theodoriko
- Mirko Hanák
- Julius Mařák
- František Ženíšek
- Vojtěch Hynais
- Václav Brožík
- Alfons Mucha
- František Kupka
- Ludvík Kuba
- Max Švabinský
- Antonín Slavíček -
- Bohumil Kubišta
- Emil Filla
- Otakar Kubín
- Rudolf Kremlička
- Václav Špála
- Václav Švejcar
- Zdeněk Hajný
- Jiří Kolář
- Jan Bauch
- Adolf Kašpar
- Zdeněk Burian
Danaj[redakti | redakti fonton]
Francaj[redakti | redakti fonton]

- Georges Braque
- Paul Cézanne
- Jacques-Louis David
- Edgar Degas
- Eugène Delacroix
- Paul Delaroche
- Joseph Ducreux
- Jean Fouquet
- Paul Gauguin
- Claude Gellée "La lorenano"
- Théodore Géricault
- Antoine-Jean Gros
- Ingres
- Édouard Manet
- Ernest Meissonier
- Claude Monet
- Camille Pissarro
- Claude Poussin
- Pierre-Auguste Renoir
- Henri Rousseau la Doganisto
- Théodore Rousseau
- Henri de Toulouse-Lautrec
- Antoine Watteau
Germanaj[redakti | redakti fonton]
Hispanaj[redakti | redakti fonton]
- Salvador Dalí
- Óscar Domínguez
- Mariano Fortuny
- Francisco Goya
- El Greco
- Juan Gris
- Francisco de Herrera la Maljuna
- Vicente López Portaña
- Federico Madrazo
- Juan Bautista Martínez del Mazo
- Bartolomé Esteban Murillo
- Francisco Pacheco
- Pablo Picasso
- Francisco Pradilla
- José de Ribera
- Eduardo Rosales
- Joaquín Sorolla
- Jorge Manuel Teotokopuli
- Diego Velázquez
- Ignacio Zuloaga
- Francisco de Zurbarán
Hungaraj[redakti | redakti fonton]
- Vilmos Aba-Novák
- István Csók
- Tivadar Csontváry Kosztka
- Gyula Derkovits
- Árpád Feszty
- Simon Hollósy
- József Koszta
- Károly Lotz
- Károly Markó (1793)
- László Moholy-Nagy
- Mihály Munkácsy
- Pál Szinyei Merse
- József Rippl-Rónai
- Bertalan Székely
- Victor Vasarely
Italaj[redakti | redakti fonton]

- Sofonisba Anguissola
- Giovanni Bellini
- Jacopo Bellini
- Sandro Botticelli
- Fedele Bruni
- Canaletto
- Caravaggio
- Giorgio de Chirico
- Domenico Ghirlandaio
- Giorgione
- Giotto
- Macchiaioli
- Andrea Mantegna
- Giuseppe Mentessi
- Mikelanĝelo
- Raffaello Sanzio
- Sebastiano Ricci
- Andrea del Sarto
- Giovanni Segantini
- Giambattista Tiepolo
- Tintoretto
- Tiziano
- Paolo Uccello
- Leonardo da Vinci
Japanaj[redakti | redakti fonton]
Latvaj[redakti | redakti fonton]
Nederlandaj[redakti | redakti fonton]
Okcidentmodernartaj (ĉiuj landoj)[redakti | redakti fonton]
Polaj[redakti | redakti fonton]
- Daniel Schultz
- Cyprian Norwid
- Jan Matejko
- Stanisław Wyspiański
- Jacek Malczewski
- Józef Mehoffer
- Juliusz Kossak
- Wojciech Kossak
- Olga Boznańska
- Józef Pankiewicz
- Tamara de Lempicka
- Stanisław Ignacy Witkiewicz
- Bruno Schulz
- Tadeusz Kantor
Portugalaj[redakti | redakti fonton]
Rusaj[redakti | redakti fonton]
Serbaj[redakti | redakti fonton]
Svisaj[redakti | redakti fonton]
Usonaj[redakti | redakti fonton]
Pentrado laŭhistorie kaj laŭ skoloj[redakti | redakti fonton]
Antaŭ-Renesanca pentrarto[redakti | redakti fonton]
Romanika pentrarto[redakti | redakti fonton]
Principoj[redakti | redakti fonton]
La karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo. Ankaŭ ĉi tie oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.
Sociaj fono kaj funkcio[redakti | redakti fonton]
de la romanika pentrado evidentiĝas, se ni rigardas en kiuj kondiĉoj vivis la mezepokaj homoj: neniu - escepte de la klerikaro - scipovis skribi kaj legi. La biblio disponeblis nur en greka aŭ latina lingvo. Ankaŭ la prediko dum la diservoj okazis nur latine.
Branĉoj[redakti | redakti fonton]
Por proksimigi la enhavon de la biblio al la analfabeta popolo, la muroj de romanikaj preĝejoj estis kovritaj per monumentecaj
Freskoj[redakti | redakti fonton]
Oni parolas pri "biblia pauperum", la biblio por povruloj – por la spirite povraj, tio estas tiuj, kiuj povas nek skribi nek legi. En la skribejoj de la monaĥejoj produktiĝis
Libropentraĵoj[redakti | redakti fonton]
por bildeca transdono de la biblioteksto.
Vitropentraĵoj[redakti | redakti fonton]
en la romanikaj fenestrorozoj peras unuan impreson de la pompo ĉiela. La pentraĵo sur moveblaj bildportiloj - en la romaniko plej ofte sur ligno - la
Tabulpentraĵo[redakti | redakti fonton]
,etpaŝe ekiras sur la vojo de la eŭropa arto. Grandformataj
Murtapiŝoj[redakti | redakti fonton]
same servas al la bilda redono de historiaj kaj bibliaj rakontoj.
Flandraj Primitivuloj[redakti | redakti fonton]
Flandraj Primitivuloj estas la nomo de grupo de pentristoj el la Malaltaj Landoj (proksimume la nunaj Benelukso kaj Norda Francio) en la 15-a kaj frua 16-a jarcentoj. Famuloj de tiu skolo estas Robert Campin, Jan van Eyck, Rogier van der Weyden, Hugo van der Goes, Hans Memling, Dirk Bouts kaj Gerard David. Ĉefaj laborlokoj estis Bruĝo, Gento, Loveno, Tournai kaj Bruselo.
Renesanca pentrarto[redakti | redakti fonton]
17-a Jarcento[redakti | redakti fonton]
18-a Jarcento[redakti | redakti fonton]
Ekster Eŭropo[redakti | redakti fonton]
19-a Jarcento[redakti | redakti fonton]

- Romantikisma pentrarto
- Skolo de la rivero Hudsono
- La Antaŭ-Rafaelida Frataro
- Viktoriana Klasikisma Pentrado
- La Movado por Arto kaj Artefarado
- Simbolisma pentrarto
- Realisma pentrarto
- La Skolo de Barbizon
- Impresionismo
- Post-impresionismo
- Les-Nabis-a Pentrado
- Punktismo
- Faŭvismo
- Naiva arto
- Primitivismo

Malfrua 19-a Jarcento/Frua 20-a Jarcento[redakti | redakti fonton]
- Arto kaj Artefarado
- Art-Nouveau-Pentrado
- Les-Nabis-a Pentrado
- La Or-Epoko de Bildigo
- Artdekora pentrarto
20-a Jarcento[redakti | redakti fonton]
- Esprimismo (germana)
- Nordamerika realisma pentrarto
- Optika arto
- Socia-Realisma Pentrado
- La Kanada 7-opo
- Magia-Realisma Pentrado
Modernisma pentrarto[redakti | redakti fonton]
Superrealisma pentrarto[redakti | redakti fonton]
Hiperrealismo[redakti | redakti fonton]
La hiperrealismo estas ĝenro de pentrarto kaj skulptarto kiu estas simila al la fotografio. La hiperrealismo estas konsiderata avanco de la fotarta realismo pro la uzataj rimedoj. La ĉefa celo estas reprezenti la realon tiom detale kaj realisme ke la verko aspektu kvazaŭ la reprezentita aĵo mem. La rigardanto devas supozi, ke temas pri foto anstataŭ pentraĵo aŭ realaĵo anstataŭ skulptaĵo.
Famaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Damo kun ermeno
- La edziniĝo de la Virgulino (Rafaelo)
- Gerniko
- Madonna del Cardellino
- Las Meninas
- Mona Lisa
- Portreto de Adele Bloch-Bauer I
- La senvestigo de Kristo
- Septembra mateno
- La ŝriko
- La tri Gracioj (Rafaelo)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas proverbo pri pentrado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:
„ Ne pentru diablon sur la muro. ”
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 161.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Paint[1] - Definition. Merriam-webster.com (2012-08-31). Alirita 2014-03-13.
- ↑ Lernu
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
En angla[redakti | redakti fonton]
- Daniel, H., (1971) "Encyclopedia of Themes and Subjects in Painting; Mythological, Biblical, Historical, Literary, Allegorical, and Topical". New York, Harry N. Abrams Inc.
- Aymar, Gordon C (1967). The Art of Portrait Painting. Filadelfia: Chilton Book Co.
En germana[redakti | redakti fonton]
- Wendy Beckett: Die Geschichte der Malerei. 8 Jahrhunderte in 455 Meisterwerken. Verlag K. Müller, Köln 2004, ISBN 3-89893-387-3.
- Ernst Gombrich: Die Geschichte der Kunst. Phaidon, Berlin, ISBN 978-0-7148-9137-8.
- Hugo Blümner: Technologie und Terminologie der Gewerbe und Künste bei Griechen und Römern. Olms, Hildesheim 1995, ISBN 3-487-02384-9 (4 Bde., Repr. d. Ausg. Leipzig 1884), siehe Bd. 3, S. 159–187.
- Vinzenz Brinkmann (Hrsg.): Bunte Götter. Die Farbigkeit antiker Skulptur. Staatliche Antikensammlungen und Glyptothek, München 2003, ISBN 3-933200-08-3. (Ausstellungskatalog)
- Vinzenz Brinkmann: Die Polychromie der archaischen und frühklassischen Skulptur. Biering & Brinkmann, München 2003, ISBN 3-930609-19-3.
- Valentina Manzelli: La policromia nella statuaria greca arcaica. L’Erma, Rom 1994, ISBN 88-7062-854-X.
- Harald Mielsch: Römische Wandmalerei. Theiss, Stuttgart 2001, ISBN 3-8062-1632-0.
- Ingeborg Scheibler: Griechische Malerei der Antike. Beck, München 1994, ISBN 3-406-38492-7.
- Monika Trümper: Griechische Malerei. In: Tonio Hölscher: Klassische Archäologie. Grundwissen. Theiss, Stuttgart 2002, ISBN 3-8062-1653-3, S. 277–292.
- Annegret Laabs, Uwe Gellner, (Hrsg.): Heute: Malerei. JOVIS Verlag, Berlin 2012, ISBN 978-3-86859-247-4.
- Werner Hirschfeld: Die Geschichte der römischen Fassadenmalerei im 16. und 17. Jahrhundert. Europäischer Hochschulverlag, Bremen 2011, ISBN 978-3-86741-642-9.
En hispana aŭ kataluna[redakti | redakti fonton]
- Calvon Serraller, Francisco (2005). Los géneros de la pintura. Taurus, Madrid. ISBN 84-306-0517-7.
- Diversaj (2004). La Gran enciclopèdia en català:Volum X. Barcelona: Edicions 62. ISBN 84-297-5438-5.
- Diversaj (2004). La Gran enciclopèdia en català:Volum XVI. Barcelona: Edicions 62. ISBN 84-297-5444-X.
- Diversaj (1984). Historia Universal del Arte. Madrid: Sarpe. ISBN 84-7291-596-4.
- Fuga, Antonella (2004). Técnicas y materiales del arte. Barcelona: Electa-Mondadori. ISBN 84-8156-377-3.
- Givone, Sergio (2001). Historia de la estética. Barcelona: Lumen. ISBN 84-309-1897-3.
- Gombrich, Ernst (2002). Història de l'art (en catalán). Barcelona: Columna. ISBN 84-8300-768-1.
- Maltese, Conrado (2001). Las técnicas artísticas. Madrid: Cátedra. ISBN 84-376-0228-9.
- Pedrola i Font, Antoni (1988). Materials, procediments i tècniques pictòriques (en catalán). Barcelona: Universitat de Barcelona. ISBN 84-7528-588-0.
- Suárez, Alícia; Vidal, Mercè (1989). Historia Universal del Arte: Volum IX. Barcelona: Planeta. ISBN 84-320-8909-5.
- Sureda, Joan (1988). Historia Universal del Arte:Las primeras civilizaciones Volum I. Barcelona: Editorial Planeta. ISBN 84-320-6681-8.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- WikiPaintings
- A Treatise on Painting by Leonardo da Vinci (Kessinger Publishing)
- Alberti, Leone Battista, De Pictura (pri pentrarto), 1435. On Painting, anglie, De Pictura, Latine
- Doerner, Max – The Materials of the Artist and Their Use in Painting: With Notes on the Techniques of the Old Masters
- Kandinsky – Concerning the Spiritual in Art (Dover Publications)
- The Journal of Eugene Delacroix (Phaidon Press)
- Masterpieces of painting.
- The Letters of Vincent van Gogh (Penguin Classics)
- Rusaj pentristoj en tre alta difino.
- Plej famaj pentristoj en tre alta difino.