Kabinetpentraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Georgo kaj la Drako de Rafaelo Luvro, 31 × 27 cm
Bakĥantino, pentraĵo sur eburo farita de Jacques Jean-Baptiste Augustin (1799)

Kabineta pentraĵo (aŭ "kabineta bildo") estas malgranda pentraĵo, tipe neniome pli granda ol proksimume du futoj en ambaŭ dimensioj, do maksimume 60x60 centimetroj, sed ofte multe pli malgranda. La esprimo estas aparte uzita de pentraĵoj kiuj montras plenlongajn figurojn ĉe malgranda skalo, kontraste al ekzemple kapo pentrita preskaŭ vivgranda, kaj tio estas pentrita tre ĝuste, kun alta grado de "finpoluro".[1] De la 15a jarcento riĉaj kolektantoj de arto kolektis tiajn pentraĵojn por kabinetoj, relative malgrandaj kaj privataj ĉambroj (ofte vere malgrandaj, eĉ en tre granda domo), al kiu nur tiuj kun kiuj la posedantoj de la kabineto estis aparte konfidencaj estus akceptitaj.

Tiu ĉambro eble estis utiligita kiel studiooficejo, aŭ nur loĝoĉambro. Varmigante la ĉefĉambrojn en grandaj palacoj aŭ domegoj en la vintro estis malfacile, kaj malgrandaj ĉambroj estis pli komfortaj. Ili ankaŭ ofertis multe da privateco de servistoj aŭ aliaj domanaraj membroj aŭ vizitantoj. Tipe, tia ĉambro estus por la uzo de ununura individuo, tiel ke domo eventuale havis almenaŭ du (lia kaj ŝia) kaj ofte pliajn. Nomoj variis: kabineto, vestoŝranko, studio aŭ studejo (de la itala studiolo), oficejo kaj aliaj.

Poste tiaj pentraĵoj eble estis gastigitaj en ekspozicio, kiu ankaŭ foje estis nomita kabineto, sed la esprimo kabineto ekestiĝis de la nomo (origine en la itala) de la ĉambro, ne de la meblo. Estis en la ĉambro ankaŭ aliaj malgrandaj altvaloraj objektoj, inkluzive de miniaturaj pentraĵoj, "kuriozaĵoj" de ĉiuj specoj, malnovaj majstraj presaĵoj, libroj, malgrandaj skulptaĵoj kaj aliaj.

Plej multaj nobelaj kaj riĉulaj grandaj domoj aŭ palacoj, precipe inter 1500 kaj 1700, havis tiajn ĉambrojn, sed ili tre ofte estas ne elmontritaj al vizitantoj. La grandioza manierisma studiolo de Francesco la 1-a Medici en Florenco estas sufiĉe pli granda ol la plej multaj ekzemploj, kaj sufiĉe maltipa en tio ke la plej multaj el la pentraĵoj estis komisiitaj precize por la ĉambro.

Ekzistis ekvivalenta speco de malgranda skulptaĵo, kutime el bronzo, de kiu la gvida eksponento en la fina renesanco estis Giambologna kiu produktis ampleksajn eldonojn de reduktitaj versioj de siaj grandaj verkoj, kaj ankaŭ faris multajn nur en malgranda skalo.[2] Tiuj estis dezajnitaj por esti kolektitaj kaj pritraktitaj, eĉ karesitaj. Ankaŭ malgrandaj antikvaĵoj estis tre ofte elmontritaj en tiaj ĉambroj, inkluzive de moneroj.

Malgrandaj pentraĵoj estis produktitaj ĉe ĉiuj periodoj de okcidenta arto, sed kelkaj periodoj kaj artistoj estas aparte videblaj por ili. Rafaelo produktis multajn kabinetopentraĵojn, kaj ĉiuj pentraĵoj de la grava germana artisto Adam Elsheimer (1578-1610) povis esti tiel priskribitaj. La verkoj de tiuj du estis multe kopiitaj. La nederlandaj artistoj de la 17a jarcento havis grandegan produktadon de malgrandaj pentraĵoj. La pentristoj de la Leiden-skolo estis aparte konataj kiel "Fijnschilders" - "bonaj pentristoj" produktantaj altagrade malgrandajn verkojn. Watteau, Fragonard kaj aliaj francaj artistoj de la 18-a jarcento produktis multajn malgrandajn verkojn, ĝenerale emfazante spiriton kaj etoson prefere ol detala finpoluro. La esprimo ne estas tiel ofta kiel ĝi estis en la 19-a jarcento, sed restas en uzo inter arthistoriistoj.

"Kabineta miniaturo" estas pli granda miniaturo, kutime plenlonga kaj tipe supre al proksimume dek colojn alta. Tiuj unue estis pentritaj en Anglio, de la fino de la 1580-aj jaroj, komence fare de Nicholas Hilliard kaj Isaac Oliver.

En 1991, ekspozicio nomita "Cabinet Painting" turneis Londonon, Hove Museum (Brighton and Hove) kaj Glynn Vivian Art Gallery (Swansea). Ĝi inkludis pli ol sesdek kabinetopentraĵojn de nuntempaj artistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]