Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Libro (grafeteorio)
libroj.
Parto de Brockhaus, germanlingva enciklopedio.

Libro estas aro de folioj de papero, pergameno aŭ alia materio, binditaj laŭ unu rando, havanta kovrilojn. Libro ankaŭ estas literatura verko aŭ ĉefa divido de tia verko. Libro produktita per elektronika formato konatiĝas kiel bitlibro, cifereca libro aŭ, kiel neologismo, e-libro.

Laŭ la difino de Unesko por statistikaj celoj libro estas neperioda publikaĵo de almenaŭ 49 paĝoj[1]. Malpli ampleksajn presaĵojn de 5 ĝis 48 paĝoj oni kelkfoje nomas broŝuro (kvankam tio principe rilatas al la manko de bindado).

En bibliotekscienco, libron oni nomas monografio por distingi ĝin de seriaj eldonaĵoj kiel revuoj, gazetoj, aŭ ĵurnaloj. Libroamanton aŭ libroamatoron, kiu kolektas precipe rarajn aŭ luksajn librojn, oni nomas ankaŭ bibliofilo.

Vendejo kie oni ekspozicias, aĉetas kaj vendas librojn estas librovendejo. Libroj povas ankaŭ esti pruntitaj el bibliotekoj. Google ĉirkaŭkalkulis je 2010, proksimume 130,000,000 unikajn titolojn publikigitajn ĝis tiam.[2] En kelkaj pli riĉaj landoj, presitaj libroj estas malfermante paŝon al la uzado de ciferecaj libroj,[3] kvankam la vendado de tiaj ciferecaj libroj malpliiĝis dum la unua duono de 2015.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Volvolibro.

La buŝa rakonto (perbuŝo, tradicio, onidiro) estas la plej malnova peranto de mesaĝoj kaj rakontoj. Kiam skribsistemoj estiĝis en pracivilizacioj, oni uzis multajn materialojn por registri la skribaĵojn, kiel, ekzemple argilajn tabulojnpergamenajn volvolibrojn kiel, ekzemple, en la biblioteko de Aleksandrio.

La historio de libro intime dependis de la historio de skribmaterialo. Antaŭ ĉirkaŭ 2000 jaroj, en Ĉinio kaj Koreio oni komence skribis sur arboŝeloj, kiel faris ankaŭ la unuaj romanoj (la vorto "libro" venas el la latina liber signifas etimologie "arboŝelon"), poste sur specialaj membranoj de iuj arboj, inter la trunko kaj la ŝelo mem. Ankaŭ en antikva tempo, en Egiptio, oni produktis papiruson el la papiruscipero. Ĉi tiun oni konservis en formo de rulaĵoj, ĝis 20 metrojn longaj. Hindoj skribis sur palmfolioj; Majaoj kaj Aztekoj sur arboŝeloj kaj ligno; ĉinoj evoluis al silko; romianoj sur lignopecoj kovritaj per vakso, kvankam ankaŭ importis papiruson de Egipto. Pergamenojn (el "Pergamo", azia urbo) oni ekuzis en Azio, poste en Grekio kaj Romio, en formo de plurmetraj rulaĵoj faritaj el haŭto de ŝafoj, kaprojbovidoj.

Volvolibroj poste laŭgrade eluziĝis favore al la kodekso, libro bindita enhavante paĝojn kaj spinon, nome la formo de la plejparto de nuntempaj libroj. La kodekso estis inventita en unu el la unuaj jarcentoj. Kelkaj diris, ke Julio Cezaro inventis la unuan kodekson dum la Gaŭlaj Militoj, fakte en la tempo de la romia imperiestro Aŭgusto Cezaro (63 a.K.- 14 p.K.) oni komencis kudri pergamenojn en rektangula formato kaj aperis la unuaj libroj iom similaj al la modernaj – sed grandaj kaj tre maldelikataj, nomataj kodeksoj. Tiel estis publikigita "Eneado", de Vergilio. En la Mezepoko en Eŭropo la libroj restis ĉefe en monaĥejoj, unu el kies plej gravaj funkcioj estis precize konservi librojn, ĝis tiam nepaperaj kaj skribitaj mane. Tiele la biblioteko estis nepra ejo el monaĥejoj; vidu ekzemple ties funkciadon en la historia romano de Umberto Eco nome La nomo de la rozo. Ekde tiam unu el plej disvastigataj libroj estis la jud-kristana Biblio, kies nomo fakte signifas en la greka la librojn.

La Nobla Korano, tipa ekzemplero de rigidkovrila libro

En la 7-a jarcento, ĉinoj jam estis evoluigintaj paperon kaj Marko Polo (12541323), (aŭ la judoj kaj mahometanoj) enkondukis ĝin en Eŭropon. Komence, papero estis produktita el ĉifoneroj el tolo, kaj estis akceptita kun malbonvolo, ĉar ĝi estis malpli fortika ol pergameno kaj… krome estis produkto alportita fare de mahometanoj, kio rezultis iel malakceptebla ce la kristana Eŭropo. Tial oni komence uzis ĝin nur por malpli dignaj aferoj (leteroj, malnetoj, kontado, pakado). La farado de tia tolpapero postulis grandan kvanton da pura akvo kaj senkolorigitaj ŝtoferoj.

Iom poste Johannes Gutenberg (13951458) inventis tipografion, komence per lignaj, poste per plumbaj tipoj. Ankaŭ ĉinoj produktis skribaĵon per moveblaj tipoj, sed per alia sistemo, tre malsimila al de Gutenberg. Fabrikado de papero fariĝis tre profitdona. Kaj tiam aperis la unuaj libroj kun aspekto simila al tiu, kiun oni konas ĝis nun. Tiujn unuajn librojn oni nomas "inkunabloj" (latine "incunabulum" = "lulilo"). Plej fama kaj valora estas la Biblio de Gutenberg, nomata "B-42": 1282 paĝoj kun po du 42-liniaj kolumnoj, la Vulgato, presita per gotikaj literoj. Komencliteroj estis arte desegnitaj kaj la tuto estis perfekta – la unua eldono el cent ekzempleroj. Tamen, centoj da eldonoj de aliaj verkoj disvastiĝis tiam en Eŭropo, pri religio, medicino (inkluzive de ĥirurgio), matematiko, geometrio, beletro. Granda furoraĵo en Barcelono, en 1493, estis la "Letero de Kristoforo Kolumbo", pri eltrovo de novaj insuloj, kiu aperis en 12 eldonoj dum 12 monatoj.

En la 18-a jarcento aperis la unuaj maŝinoj por rapida, multnombra reproduktado de libroj, kio koincidis kun la unuaj romanoj, en multmilaj eldonoj, kaj tuj poste la gazetoj. Papero el tolaĵoj fariĝis tiam tro multekosta kaj oni evoluis al papero el lignopasto, kiel ĝis nun, sed ĉi tiu lasta ne estas tiel fortika, rezista kaj daŭra.

Tipoj de libroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ enhavo[redakti | redakti fonton]

Ofta separo laŭ enhavo estas de libroj de fikcio kaj de nefikcio. Tiu simpla separeblo povas troviĝi en plej kolektoj, bibliotekoj, kaj librovendejoj.

Fikcio[redakti | redakti fonton]

Multaj el la libroj publikigitaj nuntempe estas fikcio, en la senco ke ili enhavas - parte aŭ komplete neveraĵojn. Historie, paperproduktado estis konsiderata tro multekosta por esti uzata por distro kaj oni preferis librigi sciencajn tekstojn dum literaturo tre ofte estis disvastigita perparole; kompreneble religiaj tekstoj ne estis konsiderataj fikcio. Plialtigo de ĝenerala legoscio kaj presarta teknologio kondukis al pliiganta publikigo de libroj por divercaj celoj por distro, klerigado, religiaj kaj alegoriaj sociaj komentarioj ktp. Plej fikciaj libroj estis aldone kategoriigitaj laŭ ĝenro.

En la moderna epoko romano estas la plej ofta formo de fikcia libro. Romaoj estas historioj aŭ rakontoj kiuj tipe enhavas kaj montras intrigon, etoson, temojn kaj rolulojn; vidu ekzemple ĉe Don Kiĥoto oni havas intrigon (veturo de aventuristo kaj luktaj epizaodoj), etoso (la geografia kaj historia loĝantaro kaj pejzaĝo de Manĉo), temojn (kontrasto inter fikcio kaj realo, kritiko de specifa ĝenro de romanoj) kaj rolulojn, ĉefe Kiĥoto kaj Sanĉo. Historioj kaj rakonta literaturo ne estas limigitaj al ajna temo; romano povas esti kaprica, serioza aŭ polemika. La romano havis enorman efikon sur la merkato de distro kaj eldonado.[5] Novelo estas termino foje uzata por fikcia prozo tipe inter 17,500 kaj 40,000 vortoj, kaj noveleto inter 7,500 kaj 17,500. Rakonto povas havi ajnan longon ĝis 10,000 vortoj, sed tiu vortolongoj varias, ĉefe depende el la diversaj lingvoj, kulturoj kaj tradicioj.

Aliaj ĉefaj literaturaj ĝenroj estas poezio kaj teatro. Poezio disvastiĝis ĉefe en precizaj artepokoj, kiaj baroko, romantismo, modernismo ktp., tamen lastatempe la malgrando de la poeziaĵoj permesas facilan disvastigon pere de aliaj formatoj, kiaj gazetoj, interreto, blogoj ktp. La normala montro de la teatra teksto estas la propra ludo de la teatraĵo, do ne estas (kaj apenaŭ estis iam) ampleksa merkato por la vendado de tiaj tekstoj, kaj tiele tiuj libroj maloftas.

Bildstriaj librojgrafikaj noveloj estas libroj en kiuj la historio estas ilustraciita (bildigita). La roluloj kaj rakontistoj uzas parolvezikojn por esprimi parolan aŭ preskaŭparolan lingvaĵon. En diversaj sociaj tavoloj tia fikcia libraro estas populara, ekzemple por partikularaj aŭtoroj, roluloj (Tinĉjo, Asterikso), la japana mangao ktp.

Nefikcio[redakti | redakti fonton]

Paĝo el vortaro.

En biblioteko, referencverko estas ĝenerala tipo de nefikcia libro kiu havigas informaron male al rakontado de historio, eseo, komentario, aŭ alia maniero elteni vidpunkton. Almanako estas tre ĝenerala referenclibro, kutime nur unuvoluma, kun listoj de datumoj kaj informeroj pri multaj temoj. Enciklopedio estas libro aŭ serio de libroj desegnitaj por enhavi pli profundajn artikolojn pri multaj temoj. Libro kiu listigas vortojn, ties etimologion, signifojn, kaj alian informon estas nomataj vortaroj. Libro kiu estas kolekto de mapoj estas atlaso. Pli specifa referenclibro kun tabeloj aŭ listoj de datumoj kaj informaro pri difinita temo, ofte intencita por profesia uzado, estas ofte nomata manlibro. Libroj kiuj klopodas listigi referencojn kaj resumojn en difinita larĝa areo aŭ fako estas nomataj enhavtabelarojindeksoj, kiaj ĉe Engineering Index, aŭ resumaroj kiaj kemiaj aŭ biologiaj resumaroj.

Libroj kun teknika informaro pri kiel fari ion aŭ pri kiel uzi ekiperon estas nomataj instrukcilibroj. Aliaj popularaj libroj rilataj estas kielaĵoj, kuirlibroj kaj hejmlibroj.

Studentoj tipe arigas kaj portas legolibrojn kaj lernolibrojn por studaj celoj. Lernantoj de bazlernejoj ofte uzas laborlibrojn, kiuj estas publikigitaj kun spacoj aŭ blankaĵoj plenigotaj de la lernantoj kiel ekzerco por la studo aŭ hejmlaboro. En usonaj altlernejoj, estas ofta ĉe studentoj fari ekzamenon uzante bluajn ekzamenlibrojn.

Paĝo el notlibro uzita por manverkita taglibro.

Estas granda serio de libroj kiuj estas faritaj nur por skribi privatajn ideojn, notojn, kaj rakontojn. Tiuj libroj estis rare publikigitaj kaj estas tipe detruitaj aŭ restis private. Notlibroj estas blankaj paperoj skribotaj fare de la uzanto. Tamen tiuj notlibroj, foje kiel taglibroj, estas unu el la antaŭaĵoj de la nuntempe tiom popularaj blogoj de interreto.

Studentoj kaj verkistoj ofte uzas ilin por skribi tujajn notojn. Sciencistoj kaj aliaj esploristoj uzas laboratoriajn aŭ esplorajn notlibrojn por registri siajn notojn. Tio estas nepre necesa ĉe kampaj esploristoj kiel geografoj, zoologoj, botanikistoj ktp. Esploristoj ofte uzas provizorajn bindadojn kiuj permesu turnon de paĝoj.

Telefonlibro, kun negoca kaj adresa listaroj.

Adreslibroj, telefonlibroj, kaj libroj por kalendaro/rendevuoj estas ofte uzataj ĉiutage por registri rendevuojn, kunvenojn kaj personajn kontaktinformerojn. Tiaj libroj estas lastatempe tre anstataŭataj per ciferecaj aparataroj ĉe komputiloj, poŝtelefonoj ktp.

Libroj por registri periodajn notojn de la uzanto, kiaj taga informaro pri labortago, estas nomataj loglibroj aŭ simple blogo. Simila libro por verki la ĉiutagajn privatajn personajn eventojn, informojn, kaj ideojn de la uzanto estas nomata taglibro. Ĝi estas alia el la antaŭaĵoj de la popularaj interretaj blogoj.

Negocoj uzas kontolibrojn kiaj taglibroj kaj kalkul-libroj por registri la financajn datumojn en praktika maniero nomita Librotenado.

Aliaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Himnaro Jistebnice, ĉeĥa manverkita himnaro el ĉirkaŭ 1430.

Estas kelkaj aliaj tipoj de libroj kiuj ne troviĝas ofte laŭ tiu sistemo. Albumoj estas libroj por teni grupon de aĵoj apartenantaj al partikulara temo, kiaj serio de fotoj, kartokolektoj, kaj diversaj memoraĵoj. Ofta ekzemplo estas poŝtmarkalbumoj, kiuj estas uzataj de multaj kolektantoj aŭ hobiuloj por protekti kaj organizi siajn kolektojn de poŝtmarkoj. Tiaj albumoj estas ofte faritaj uzante removeblajn plastopaĝojn tenitajn ene de ringobindilo aŭ per alia simila sistemo. Lastatempe kiam estas sufiĉe facile kolekti ĉiujn poŝtmarkojn de difinita jaro, la koncernaj poŝtoservoj ofte eldonas poŝtmarkalbumojn kun loko kaj klarigo por ĉiu poŝtmarko kaj jam temas pri papera normala libro kun nemoveblaj paĝoj, do pli libreca albumo.

Bildolibroj estas libroj por infanoj kun malmulta teksto kaj bildoj ĉe ĉiu paĝo. Ofte tiuj libroj celas geinfanojn kiuj ankoraŭ ne legoscias kaj estas gepatroj aŭ zorgantoj kiuj legas por ili.

Himnaroj estas libroj kun kolektoj de muzikaj himnoj kiuj povas tipe troviĝi ĉe preĝejoj. PreĝolibroMisalo estas libroj kiuj enhavas verkitajn preĝojn kj estas ofte uzataj de monaĥoj, monaĥinoj, kaj aliaj religiaj sekvantoj aŭ klerikoj.

Laŭ fizika formato[redakti | redakti fonton]

Rigidkovrilaj libroj havas rigidan bindadon. Molkovrilaj libroj aŭ poŝlibroj havas pli malmultekostan, flekseblajn, mildajn kovrilojn kiuj tendencas esti malpli daŭraj. Alternativo al poŝlibro estas la brila kovrilo, alimaniere konata kiel polvokovrilo, trovita ĉe gazetoj, kaj bildstriaj libroj. Spiralbinditaj libroj estas binditaj per spiraloj faritaj el metalo aŭ plasto. Ekzemploj de spiralbinditaj libroj estas lernolibroj por instruistoj kaj enigmolibroj (krucvortenigmoj, sudokoj ktp).

Memeldonado estas procezo por produkti antaŭ-presitaj libroj, gazetoj, kaj ĵurnaloj aĉeteblaj rekte de la leganto aŭ uzanto. Eldonistoj povas produkti malalt-kostajn, antaŭ-publikajn kopiojn konataj kiel 'gale-provaĵo' por reklamaj celoj, kiaj generi reviziojn antaŭ publikigo. Galeprovaĵoj estas kutime faritaj tiom malmultekoste kiom eblas, ĉar ili ne estas intence vendotaj.

Ekzemple[redakti | redakti fonton]

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Biblioteko.

Laŭ PIV biblioteko estas

  • Kolekto de librojmanuskriptoj, posedataj de unu persono aŭ institucio.
  • Ĉambrodomo, kie oni konservas tian kolekton.
  • Bretaroŝranko por ordigi librojn.
  • Serio de libroj eldonitaj de unu sama eldonisto en sama prezentado kaj pri similaj temoj.[6]
Celsa Biblioteko estis konstruita en la jaro 135 kaj povis gastigi ĉirkaŭ 12,000 rulaĵojn (volvolibrojn).

Privataj aŭ personaj bibliotekoj estis formataj de nefikciaj kaj de fikciaj libroj, (male al la ŝtataj aŭ instituciaj registroj tenitaj en arkivoj) unuafoje aperis en klasika Grekio. En la antikva mondo la elteno de biblioteko estis malkutima (sed ne nure) privilegio de riĉa individuo. Tiuj bibliotekoj povis esti ĉu privataj aŭ publikaj, t.e. por personoj kiuj estus interesataj uzi ilin. La diferenco el moderna publika biblioteko kuŝas en la fakto ke ili estis kutime ne financataj per publikaj fondusrimedoj. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke en la urbo Romo fine de la 3a jarcento estis ĉirkaŭ 30 publikaj bibliotekoj. Publikaj bibliotekoj ekzistis ankaŭ en aliaj urboj de antikva Mediteranea regiono (ekzemple, la Biblioteko de Aleksandrio).[7] Poste, en la Mezepoko, ankaŭ monaĥejoj kaj universitatoj havis bibliotekojn kiuj povus esti alireblaj al la ĝenerala publiko. Tipe ne la tuta kolekto estis disponebla al la publiko, la libroj ne estis prunteblaj kaj ofte estis ĉenligitaj al legobudoj por eviti ŝtelojn. En la Mezepoko en Eŭropo la libroj restis ĉefe en monaĥejoj, unu el kies plej gravaj funkcioj estis precize konservi librojn, ĝis tiam nepaperaj kaj skribitaj mane. Tiele la biblioteko estis nepra ejo el monaĥejoj; vidu ekzemple ties funkciadon en la historia romano de Umberto Eco nome Il nome della rosa.

Privata biblioteko de Charles Edward Brock.

La komenco de la moderna publika biblioteko startas ĉirkaŭ la 15a jarcento kiam individuoj ekdonacis librojn al la urboj.[8] La kresko de la sistemo de la publika biblioteko en Usono ekis en la fino de la 19a jarcento kaj estis grandkvante helpita de donacoj el Andrew Carnegie. Tio montris la separon de sociaj klasoj en la socio: malriĉuloj aŭ mezklasuloj devis aliri al plej libroj pere publika biblioteko aŭ pere de aliaj rimedoj, dum la riĉulo povis havi privatan bibliotekon konstruita en siaj hejmoj. En Usono la informo Report of the Trustees de la Bostona Publika Biblioteko de 1852 establis la justigon por la publika biblioteko kiel institucio financita per impostado intencanta etendi la edukajn oportunojn kaj havigi ĝeneralan kulturon.[9]

La alveno de la poŝlibroj en la 20a jarcento kondukis al eksplodo de popularaj publikigaĵoj. Poŝlibroj faris libroposedon atingebla por multaj personoj. Poŝlibroj ofte estas verkoj el ĝenroj kiuj estis antaŭe publikigitaj ĉefe en pulpaj magazinoj. Kiel rezulto de la malalta kosto de tiaj libroj kaj la etendo de librejoj plenigitaj je ili (aldone al la kreado de pli malgranda merkato de tre malmultekostaj uzitaj poŝlibroj) posedi privatan bibliotekon ĉesis esti statusa simbolo por nur riĉuloj.

Identigo kaj klasifiko[redakti | redakti fonton]

Dum la 20a jarcento, bibliotekistoj okupiĝis pri lasi registron de tiom multaj libroj kiuj estis aldonitaj ĉiujare al la Gutenberga Galaksio. Pere de tutmonda societo nomata Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj (IFBAI), ili aranĝis serion de iloj kiaj la Internacia Normiga Bibliografia Priskribo (INBP aŭ internacie ISBD).

Ĉiu libro estas specifigita de Internacia Normiga Libronumero (INL) aŭ en angla internacie International Standard Book Number, aŭ ISBN, kiu kongruas ankaŭ kun la vortumado Internacia Sistema Bibliografia Numero, kiu estas unika por ĉiu eldono de ĉiu libro produktita de publikigantoj, tutmonde. Ĝi estas administrata de ISBN Societo. Ĉiu ISBN havas kvar partojn: la unua parto estas la landokodo, la dua la kodo de la publikiganto, kaj la tria la titolkodo. La lasta parto estas kontrolkodo, kaj povas havi valorojn el 0–9 kaj X (10). La EAN strekokodaj nombroj por libroj estas derivaj el la ISBN per enmeto de prefikso 978, por Librolando, kaj kalkulas novan kodonumeron.

Komercaj publikigantoj en industriigitaj landoj ĝenerale atribuas ISBNojn al siaj libroj, por le aĉetantoj povu certigi, ke la ISBN estas parto de totala internacia sistemo, sen escepto. Tamen, multaj registaraj publikigantoj, kaj en industriigitaj landoj same kiel en disvolviĝantaj landoj, ne tute partoprenas en la ISBNa sistemo, kaj publikigas librojn kiuj ne havas ISBNojn.

Granda aŭ publika kolekto postulas katalogon. "Kodonumeroj" rilatigas la librojn al la katalogo, kaj determinas ties lokojn sur la bretoj. Kodonumeroj estas bazatai sur sistemo de biblioteka klasifiko. La Kodonumero estas lokigita sur la dorso de la libro, normale je mallonga distanco el la supro, kaj ene de la libro, plej ofte ĉe la unuaj aŭ lastaj paĝoj.

Instituciaj aŭ naciaj normigoj, kiaj ANSI/NISO Z39.41 - 1997, establas la ĝustan vojon por meti la informon (kia la titolo, aŭ la nomo de la aŭtoro) sur librodorsoj, kaj sur "breteblaj" librecaj objektoj, kiaj ujoj por DVDoj, videobendoj kaj programaro.

Libroj sur bretoj de biblioteko kun libroapogiloj, kaj kodonumeroj videblaj sur la librodorsoj.

Unu el plej fruaj kaj plej amplekse konataj sistemoj katalogi librojn estas la Dewey Dekuma Sistemo. Alia amplekse konata sistemo estas la Kongresbiblioteka Klasifiko. Ambaŭ sistemoj estas tendencaj al subjektoj kiuj estas bone reprezentataj en usonaj bibliotekoj kiam ili estis disvolvigitaj, kaj de tie havas problemojn zorgi pri la novaj objektoj, kiaj komputiko, aŭ objektoj rilataj al aliaj kulturoj.

Informaro pri libroj kaj aŭtoroj povas esti stokita en datumbazoj kiaj retaj bibliografiaj datumbazoj pri libroj de ĝenerala intereso.

Meta-datenoj pri libro povas inkludi ties ISBN aŭ alian klasifikan numeron (vidu supre), la nomojn de kontribuantoj (aŭtoro, eldonisto, ilustraciisto) kaj eldonejo aŭ alia publikiganto, ties daton kaj grandon, kaj la lingvon de la teksto.

Klasifikaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Librokolektado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Librokolektado.

Librokolektado estas la kolektado de libroj, inklude serĉadon, lokigadon, akiradon, organizadon, katalogadon, montradon, stokadon, kaj eltenadon de ajnaj libroj interesaj por preciza individua kolektanto. Amo al libroj estas bibliofilio, kaj iu kiu amas posedi, admiri, kaj kolekti librojn estas bibliofilo.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Manpentrita kovrilpaĝo de Blake por Songs of Innocence and of Experience. Tiu versio de la kovrilpaĝo estas el Kopio Z nuntempe tenita de la Kongresa Biblioteko.[10]

Krom la ĉefaj celoj legi ilin, libroj estas uzataj ankaŭ por aliaj intencoj, kiaj la jenaj:

  • Libro povas esti artaĵo, nome peco de arto; tio estas foje konata kiel artista libro.
  • Libro povas esti taksataj de leganto aŭ de profesia verkisto por krei librorevizio.
  • Libro povas esti legata de grupo de personoj kiel bazo por aperigi societan aŭ akademian studadon, kiel ĉe legoklubo.
  • Libro povas esti studita de studentoj kiel objekto de verkado kaj analizo en la formo de librinformo.
  • Libroj estas foje uzataj pro sia ekstera aspekto por ornami ĉambron, kiel ĉe studejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la Recommendation concerning the International Standardization of Statistics Relating to Book Production and Periodicals, 19a de Novembro 1964 de Unesko: "A book is a non-periodical printed publication of at least 49 pages, exclusive of the cover pages, published in the country and made available to the public". Germane ekzemple ĉe Buchmarkt-College.
  2. Books of the world, stand up and be counted! All 129,864,880 of you.. Inside Google Books (5a de Aŭgusto, 2010). Alirita 2010-08-15. “After we exclude serials, we can finally count all the books in the world. There are 129,864,880 of them. At least until Sunday.”.
  3. CURTIS, George. (2011) The Law of Cybercrimes and Their Investigations.
  4. The Plot Twist: E-Book Sales Slip, and Print Is Far From Dead. The New York Times (22a de Septembro, 2015). Alirita 2015-10-08.
  5. Edwin Mcdowell. "The Media Business; Publishers Worry After Fiction Sales Weaken" (-), New York Times, 30a de Oktobro, 1989. Kontrolita 2008-01-25.
  6. PIV, SAT, Parizo, 2002, paĝo 154.
  7. Miriam A. Drake, Encyclopedia of Library and Information Science (Marcel Dekker, 2003), "Public Libraries, History".
  8. Miriam A. Drake, Encyclopedia of Library, "Public Libraries, History".
  9. McCook, Kathleen de la Peña (2011), Introduction to Public Librarianship, 2nd ed., p. 23 New York, Neal-Schuman.
  10. Songs of Innocence and of Experience, copy Z, object 1 (Bentley 1, Erdman 1, Keynes 1) "General Title Page". William Blake Archive. Alirita 26a de Septembro, 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Barbier, Frédéric (2005). Historia del libro. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-7755-8.
  • Buringh, Eltjo; van Zanden, Jan Luiten (2009). «Charting the “Rise of the West”: Manuscripts and Printed Books in Europe, A Long-Term Perspective from the Sixth through Eighteenth Centuries». The Journal of Economic History. Vol. 69, No. 2.
  • Castillo, Antonio (2005). Historia mínima del libro y la lectura. Madrid: Siete Mares. ISBN 84-933012-5-6.
  • Chivelet Villarruel, Mercedes (2003). Historia del libro. Boadilla del Monte: Acento Editorial. ISBN 84-483-0738-0.
  • Dahl, Svend (1999). Historia del libro. Madrid: Alianza Editorial. ISBN 84-206-6728-5. Eble represo de Dahl, Svend (1997). Historia del libro. Barcelona: Ediciones Altaya. ISBN 84-487-0908-X.
  • Díaz-Plaja, Aurora (2005). Pequeña historia del libro. Barcelona: Editorial Mediterrània. ISBN 84-8334-642-7.
  • Escolar Sobrino, Hipólito (1994). De los incunables al siglo XVIII: historia ilustrada del libro español. Madrid: Fundación Germán Sánchez Ruipérez. ISBN 84-86168-91-0.
  • —; Carrión Gútiez, Manuel (1996). Los manuscritos : historia ilustrada del libro español. Madrid: Fundación Germán Sánchez Ruipérez. ISBN 84-86168-77-5.
  • — (2004). Manual de historia del libro. Madrid: Gredos. ISBN 84-249-2263-8.
  • IliN, Martín. Historia del Libro. México: Ediciones Quinto sol. ISBN 968-337-001-0
  • Martín Abad, Julián (2004). Los libros impresos antiguos. Valladolid: Universidad de Valladolid. ISBN 84-8448-279-0.
  • Martínez de Sousa, José (1999). Pequeña historia del libro. Gijón: Trea Ediciones. ISBN 84-95178-50-8.
  • — (2005). Manual de edición y autoedición. Madrid: Ediciones Pirámide. ISBN 84-368-1931-4.
  • Millares Carlo, Agustín (1993). Introducción a la historia del libro y de las bibliotecas. Madrid: Fondo de Cultura Económica. ISBN 84-375-0371-X.
  • Thiollet, Jean-Pierre (2005). Je m'appelle Byblos. Parizo: H & D. ISBN 2 914 266 04 9.
  • Joachim Elias Zender (Eld.): Lexikon Buch, Druck, Papier. Haupt, Bern 2008, ISBN 978-3-258-07370-5.
  • Helmut Hiller, Stephan Füssel: Wörterbuch des Buches. 7. Auflage. Klostermann, Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-465-03495-3.
  • Ursula Rautenberg (Eld.): Reclams Sachlexikon des Buches. Reclam, Stuttgart 2003, ISBN 3-15-010520-X.
  • Fritz Funke: Buchkunde. Die historische Entwicklung des Buches von der Keilschrift bis zur Gegenwart. VMA-Verlag, Wiesbaden 2006, ISBN 3-928127-95-0.
  • Hans-Peter Geh: Zur Geschichte des Buches in Deutschland (1450–1900) und zu ihrer Dokumentation. [1] Alirita la 11an de Decembro 1995.
  • Marion Janzin, Joachim Güntner: Das Buch vom Buch. 5000 Jahre Buchgeschichte. 3. Auflage. Schlüter, Hannover 2007, ISBN 978-3-89993-805-0.

Esperantaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Alilingvaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]