Jarlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jarlibro estas libro aperanta ĉiujare pri iu temo. Se oni parolas pri la jarlibro en esperanta medio, kutime temas pri la Jarlibro de UEA. Esperantaj jarlibroj estas ĉefe adresaroj.

Jarlibroj antaŭ la Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La unuaj ĉefaj jarlibroj en la diversaj landoj kaj asocioj estis la jenaj:

  • Jarlibro esperantista de la Societo Espero en Peterburgo (Uppsala 1897), kun helpo de Klubo Esperantista en Uppsala. Ĝi enhavas sciigojn kaj eltiraĵojn pri Esperanto, historion pri la ekzistantaj societoj (Nürnberg, Peterburgo, Odessa, Uppsala, Louhans, Societo Esperantista en Danujo), liston de agentoj de Esperanto, de ĵurnaloj akceptantaj artikolojn, de librovendejoj, de libroj jam publikigitaj.
  • Jarlibro de SPPE (1899-1900). Ĝi enhavas 313 nomojn el 17 landoj, el kiuj 169 francoj. Ĝin anstataŭis:
  • Tutmonda jarlibro esperantista, enhavanta ankaŭ la adresarojn de Zamenhof (eldonejo Hachette), kompilita de Félicien Menu de Ménil. Ĝi aperis por la jaroj 1904, 1905, 1906, 1907, 1908, 1909 kaj 1910. En 1908, la kreskado ne ebligis plu, ke oni daŭrigu plenan nomaron; depost tiu jaro oni enskribis nur la Societojn, Komitatojn kaj Konsul-Agentojn. La lasta aperis en 1910. Ĝin anstataŭis:
  • Tutmonda jarlibro esperantista. Ĝin redaktis Hippolyte Sébert, Gabriel Chavet, Eugénie Ferter-Cense (eldonita en Esperantista Centra Oficejo). Ĝi aperis en 1912, 1913, 1914.
  • Hispana Jarlibro en 1905 (152 nomoj) - en 1906 (347 nomoj)... en 1910 (1544 nomoj); sed tri kvaronoj ne pagis sian kotizon.
  • Jarlibro de Pacifistoj (Paris 1906), redaktita de Moch.
  • Jarlibro de U.E.A., unua eldono 1908.
  • Itala Jarlibro: la unua en 1908 (prof. Luigi Giambeune) enhavas ĉ. 1500 nomojn.
  • Germana jarlibro, unua eldono Dresden 1908, redaktis Schramm.
  • Sveda Jarlibro: la unua en 1908 (Ahlberg) enhavas ĉ. 1200 nomojn.
  • Angla Jarlibro: la unua en 1909 enhavas ĉ. 1400 nomojn.
  • Jarlibro de Centra Asocio Bohema Unio Esperantista (Kühnl): la unua en 1909 enhavas 551 nomojn.
  • Pola Jarlibro: la unua en 1909 enhavas ĉ. 2000 nomojn, sed ĝi kalkulas la polojn en la tuta mondo.
  • Jarlibro TEKA. La unua eldono aperis en 1909 kaj enhavis 414 kuracistojn kaj 15 studentojn. La dua aperis en 1910 kaj enhavis 610 kuracistojn kaj 19 studentojn.
  • Belga Jarlibro; la unua en 1910.
  • Ruslanda Adresaro: la unua en 1912. Ĝin verkis la studento-grupo ĉe Moskva Universitato. Ĝi dissendis pli ol 20.000 demandfoliojn; 6.000 respondis. Se oni deprenas la polojn, restas ĉ. 3000 rusoj. L. BASTIEN.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]