Félicien Menu de Ménil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Félicien Menu de Ménil
Félicien Menu de Ménil. Foto el ĉ. 1908
Félicien Menu de Ménil. Foto el ĉ. 1908
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1860 (1860-07-16)
en Boulogne-sur-Mer
Morto 28-an de marto 1930 (1930-03-28) (69-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Tombo Château-Thierry
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Sophie Marie-Aline Menu de Ménil
Okupo
Okupo diplomatoesperantistokomponistohistoriistomuzikkritikisto
Verkoj La Espero
Esperanto
Esperantisto numero 6513
vdr

La franca barono Félicien MENU DE MÉNIL [mönü dö meni] naskiĝis la 16-an de julio 1860 en Boulogne-sur-Mer kaj mortis la 28-an de marto 1930 en Neuilly (apud Paris) estis konsulo kaj muzikisto.

Li esperantistiĝis en 1901, abunde skribis artikolojn en preskaŭ ĉiuj Esperanto-gazetoj, same kiel propagandajn tekstojn en franca lingvo, kaj fariĝis komitatano de Societo Franca por la Propagando de Esperanto. Krome li estis direktoro de Franca Esperantisto kaj France Esperantiste kaj ĉefredaktoro de La Revuo. Ekde 1919 Menu de Ménil membris en Lingva Komitato. Li estas precipe konata kiel „la muzikisto de Esperanto“. Li verkis multajn melodiojn kaj kantojn kaj ĉiuj esperantistoj konas lian muzikon de la himno La Espero, kiu kvankam ne la unua iom post iom oficialiĝis.

karikatura bildkarto el ĉ. 1913

Krome li verkis:

  • L'Heritage Klodarec, unuakta prop. komedio, 1906
  • La mortigistoj de Stradella, rakonto, samjare en la septembra numero de La Revuo
  • Les préjugés contre l'Espéranto, 1908
  • Muzika Terminaro, 1908

Ankaŭ lia edzino Sophie (1870-1925) estis aktiva en Esperanto-movado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Senpagaj partituroj de Félicien Menu de Ménil en la International Music Score Library Project

Trovu « Félicien Menu de Ménil » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»