La Espero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Espero (apartigilo)
La Espero
“La Espero”
nacia himno
kantoteksto L. L. Zamenhof
ekde 1890 (teksto)
1891 (muziko de Adelsköld)
1903 (muziko de Motteau)
1909 (muziko de Félicien)
muzika ekzemplo
"La Espero"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
v  d  r
Information icon.svg


La Espero

"La Espero" estas poemo skribita de Ludoviko Zamenhofo, la kreinto de Esperanto, kaj unue publikigita (sen titolo) en Plena Lernolibro de la Tutmonda Lingvo Esperanto por Rusoj, 1890. La kanto estas ofte uzata kiel la himno de Esperanto kaj estas nun kutime kantita je triumfa marŝo komponita de Félicien Menu de Ménil en 1909. La unuan melodion komponis Claes A. Adelsköld en 1891. Alia melodio aperis en 1903, ĉe la brita revuo The Esperantist (Vol. 1, No. 1), komponita de Achille Motteau (esperantisto 6266). Kelkfoje homoj aludis ĝin kiel la himno de la Esperanto-movado.

Kelkaj Esperantistoj obĵetas la uzadon de la termino "himno" por La Espero, argumentante, ke tiu termino havas religiajn kaj naciismajn nuancojn.[1]

Teksto[redakti | redakti fonton]

'1 En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.


'2 Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj,
Per la sankta amo disbatitaj.


'3 Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.

Videoregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arpad Ratkai (aprilo 1992)La himno kaj la dua jarcento. Alirita 1-a de decembro 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]