Oscar Van Schoor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Oscar Van Schoor
Oscar Van Schoor.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 4-an de februaro 1873 (1873-02-04)
Morto 9-an de julio 1936 (1936-07-09) (63-jara)
Ŝtataneco Belgio
Profesio esperantisto, apotekisto
Lingvoj Esperanto
v  d  r
Information icon.svg
karikatura bildkarto el 1913

Oscar VAN SCHOOR, belgo (naskiĝis la 4-an de februaro 1873, mortis la 9-an de julio 1936), estis la patro de la farmacio-historio en Belgio.

Pro iu nekonata kialo (intermikso kun Jan Van Schoor ?) lia nomo ne estas artikolo en Enciklopedio de Esperanto kvankam li havis tre aktivan Esperanto-vivon.

Li esperantiĝis en 1897 [1] kaj estis redaktanto de la revuo Belga Esperantisto.

Li estis inter la fondintoj de la antverpena grupo La Verda Stelo, vicprezidanto de la 7-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1911 kaj prezidanto de la 20-a Universala Kongreso, okazinta en tiu urbo en 1928. En 1913 li estis la sekretario de la Internacia Esperantista Farmaciista Asocio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Judaso (drama monologo por sinjoro, 1914)
  • La Servistinoj (nuntempa monologo por sinjorino, 1914)
  • La telefono (monologo por sinjoro, 1914)
  • La turisto kun verda stelo (1914)
  • La Espero (muzika komponaĵo por la poemo de L. L. Zamenhof, 1912)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonimulo 1939 : Xa Jubilea Kongreso de Flandra Ligo Esperantisto, Antwerpen, p. 80

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Apotheker Oscar Van Schoor en het Esperanto de B. Mattelaer (Farmaceutisch tijdschrift voor België, 50e jaargang, nummer 5, sept.-okt. 1973, paĝoj 429-441).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • KAVA, la Koninklijke Apothekersvereniging Van Antwerpen (Reĝa Apotekista Asocio de Antwerpen) konservas la apotekon de Oscar Van Schoor. Pro renovigaj laboroj ĝi nun ne estas vizitebla. Oni antaŭvidas finon de la laboroj en 2017.
  • Kiel kasisto en Belga Esperantisto, 1908