Flandra Katoliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flandra Katoliko estis la monata revuo de Flandra Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj (FUKE), sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE).

Ĝin antaŭis Katholiek Esperanto Bulletijn, eldonita en Borgerhout/Antwerpen, 1934 - oktobro 1935, tajpita, stencilita, de kiu aperis almenaŭ 12 numeroj. Respondeca eldonisto estis J. Van Deun.

Flandra Katoliko havis ankaŭ nederlandlingvan subtitolon Maandschrift van het Katholiek Vlaamsch Esperanto Verbond. Unua serio aperis ekde 1935 (januaro aŭ oktobro?) ĝis 1940. Ĝi estis oficiala kongresgazeto de la XXIa Mondkongreso de Katolikaj Esperantistoj, Antwerpen, aŭgusto 1939. Redaktisto en 1935 estis J. Van Deun, poste venis C. van Hoogstraten. En 1946 la redaktisto estis Justus Merks el Kortrijk. La unuajn jarkolektojn presis Henri Braekevelt el Roeselare; ekde la maja-junia numero de 1938 ĝi transiris al presejo G. Van den Eynde en Retie.

Dua serio aperis de 1945 ĝis 1961, tria serio de 1979 ĝis 1988.

La iama Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet posedis numeron 11 (oktobro 1935) de Katholiek Esperanto-Bulletijn. La numeroj de novembro 1935 ĝis septembro-oktobro 1946 de Flandra Katoliko nun troviĝas en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience. Ambaŭ kolektoj estas bitigitaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 2010 : Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto, Budapest

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]