Henri Braekevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Henri Braekevelt

Henri Braekevelt (Roeselare, 24-a de februaro 1907 - Izegem-Kachtem, 14-a de oktobro 1999) estis belga belga presisto kaj esperantisto.

Leterkapo de la presejo Braekevelt

Kun sia pli juna frato Honoré (kiu en 1954 elmigris al Kanado) li posedis presejon en Roeselare. De la presejo estas konata serio da afiŝoj anoncantaj la kursojn kiujn Sipke Stuit faris en Flandrio en la 1930-aj jaroj. Ekde 1935 la presejo prizorgis la unuajn jarkolektojn de Flandra Katoliko, la revuo de FUKE, Flandra Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj. Ekde la maja-junia numero de 1938 ĝi transiris al presejo G. Van den Eynde en Retie, pli proksima al la redaktoro. Tamen la rilatoj inter la revuo (kies historio restas esplorenda) kaj Braekevelt restis bonaj, ĉar li daŭre anoncis en ĝi.

Henri Braekevelt estis regula partoprenanto de enlandaj kongresoj. Post la Dua Mondmilito li ne plu estis aktiva movadano, sed li portis la stelon ĝis la fino de sia vivo.

La familio konservas serion de poŝtkartoj interŝangitaj en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj inter Honoré kaj Henri Braekevelt, Elisabeth Callewaert (la posta edzino de Henri) kaj kelkaj aliaj kun konataj esperantistoj el tiu periodo kiel František Mlynář, Taras Ŝevĉenko, Herbert Moy Thomas, Yvonne Thooris, Štěpán Urban kaj Jan van Schoor.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]