Štěpán Urban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Štěpán Urban (aŭ Stefo Urban) (naskiĝis la 4-an de oktobro 1913 en Bořanovice, mortis la 4-an de majo 1974 en Prago) estis ĉeĥa komponisto, instruisto de muziko kaj esperantista poeto.

Li laboris kiel muzika pedagogo en konservatorio kaj komponisto, verkis plurajn lernolibrojn pri muziko. Unu el liaj lernantinoj estis lia posta unua edzino, esperantista poetino Eli Urbanová.

Li esperantistiĝis en 1950 kaj baldaŭ verkis novelojn, artikolojn, satirajn versaĵojn, komponis por versaĵoj de konataj esperantistoj. Liaj poemoj estis plurfoje premiitaj en la Belartaj Konkursoj. Plue li verkis aŭ tradukis pli ol cent satirajn poemojn.

Lia verkaro estis prezentita kadre de la tutjara ekspozicio "Esperanto kaj muzoj" en la Esperanto-Muzeo en Svitavy (2013-2014) [[1], p. 38].

Eldonitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La sorĉisto (1954. En: 33 rakontoj: p. 203)
  • Nova Ezopo (Antaŭparolo de Poul Thorsen. Ilustr. de Jaromir Skřivánek. - La Laguna: Régulo, 1961. - 127 p.)
  • La forlasita gitaro / Tragedio sur la kajo. (1989. En: Trezoro: la Esperanta novelarto; p.419 - 426, vol. 1)
  • Guto (1991. En: Nova Esperanta krestomatio/Hrsg.: Auld, William; p.427)

En manuskripto[redakti | redakti fonton]

  • Taglibro de Esperantisto
  • Don Q de l' Espero
  • Kolumbiado (satiroj)
  • La Serĉado (poemciklo)
  • Hirtaj Kantoj
  • Tra l' Pordotruo

Ĉeĥlingve[redakti | redakti fonton]

  • Abeceda hudby. Obecná hudební nauka (Aboco de la muziko. Ĝenerala muzika scienco, 1944)
  • Na kytaru bez not (Gitarludado sen muziknotoj, pluraj eldonoj)
  • O kytaře. Dějiny, vývoj, význam nástroje (Pri la gitaro. Historio, evoluo, signifo de la instrumento, 1944)
  • Přípravná škola hry na kytaru; melodie, akordy, písně s doprovodem sólové kytary (Prepara lernolibro de gitarludado; melodioj, agordoj, kantoj akompanataj de solgitaro)

Sonregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Black Fan- surgitare interpretas Martin Mysliveček [1]
  • Impromptus - surgitare interpretas Josef Mazan [2]

Registraĵoj de la esperantlingvaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.