Esperanto-Muzeo en Svitavy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto-Muzeo en Svitavy estas kultura institucio situanta en Domo de Ottendorfer en Svitavy (Ĉeĥio). Ĝi estis fondita en 2008 kaj estas prizorgata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ekde 2011 ĝi estas samtempe oficiala sidejo (sed ne oficejo) de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. La muzeo prezentas historion kaj nuntempon de la Esperanto-movado kaj krom ekspozicioj ĝi okazigas ankaŭ diversajn klerigajn kaj kulturajn aranĝojn kaj prizorgas Esperanto-bibliotekon.

Ottendorfer-domo, sidejo de la muzeo

Estiĝo kaj jura pozicio[redakti | redakti fonton]

La muzeo estiĝis danke al kunlaboro inter la urbo Svitavy, Urba Muzeo kaj Galerio Svitavy, Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj la loka klubo de amikoj de Esperanto. Ĝi estis solene inaŭgurita la 20-an de septembro en 2008 kaj ĝian ekeston finance grave subtenis Muzeo pri Kulturo de Ĉeĥa Respubliko, la urbo Svitavy kaj la fondaĵo Esperantic Studies Foundation, ESF (Usono). La domo estas posedaĵo de la urbo, prizorgata de la Urba Muzeo kaj Esperanto-muzeo estas tie en senpaga luo. La tuta interna ekipaĵo estas posedaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Ĉefaj celoj kaj aktivecoj[redakti | redakti fonton]

  • multflanke kaj multmedie informi la ĉeĥan kaj eksterlandan publikon pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo (pere de informpaneloj kaj vitrinoj, interaga tuŝekrano, virtualaj kolektoj kaj multmediaj dosieroj en la muzea komputilo kaj libere trarigardeblaj gazetoj kaj informmaterialoj)
  • okazigi portempajn temajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aranĝojn (ankaŭ por neesperantista publiko)
  • prilabori kaj alirebligi Esperanto-bibliotekon kaj arkivon kaj vendi Esperanto-librojn


Situo[redakti | redakti fonton]

La muzeo troviĝas en la plej bela konstruaĵo de la urbo, en t.n. Ottendorfer-domo, kiun en 1892 konstruigis usona mecenato, naskiĝinta en Svitavy, Valentin Oswald Ottendorfer. La projekton de la domo desegnis arkitekto el Brno Germano Wanderley (1845-1904), la realigon de la konstruado la urbestro Friedrich Sander konfidis al la konstruisto Johann Bier. La domo estas nomata ankaŭ La ruĝa biblioteko, ĉar ties muroj havas brike ruĝan koloron.

Origina celo de la domo[redakti | redakti fonton]

En la domo troviĝis publika biblioteko kun 7 400 germanlingvaj libroj, kiuj poste atingis la nombron de 22 000 volumoj. La urbo estis tiutempe plejparte loĝata de germanlingva loĝantaro. En la supra etaĝo troviĝas belega salono, kie okazadis koncertoj, teatraĵoj kaj prelegoj.

Enirejo de la muzeo
Tabuleto ĉe la enirejo

La libroj estis altkvalitaj, ĉar Ottendorfer volis batali kontraŭ literaturaj kiĉoj, misaj kaj fiaj verkaĉoj, kaj disponigi la bonkvalitan literaturon al la vasta popola publiko. Li esperis, ke la modelon imitos ankaŭ aliaj urboj.

La librojn li disdividis laŭ decimala klasifiko en 9 kategoriojn laŭ modelo de la usona biblioteko en Novjorko: 1) Filozofio, 2) Religio kaj teologio, 3) Sociologio kaj juro, 4) Filologio kaj lingvistiko, 5) Natursciencoj kaj matematiko, 6) Parencaj kaj interdisciplinaj sciencoj kaj teĥnologioj, 7) Belarto, 8) Literaturo, 9) Historio kaj geografio.

Dum la dua mondmilito estis multaj libroj forŝtelitaj kaj aliaj dum la sekva socialisma periodo, ĝis restis nur 6 000 volumoj. Tiuj nun estas konservataj en la kontraŭa domo, kie troviĝas la Urba muzeo de Svitavy.

Starigo de Esperanto-muzeo[redakti | redakti fonton]

Salono de la muzeo

En la teretaĝo de la Ottendorfer-domo, kiu ĉiam apartenas al la muzeo, restis malplena salono. Lokaj esperantistoj proponis al la direktorino de la muzeo kaj al la urbestro instali tie ekspozicion pri la historio de la Esperanto-movado. Ambaŭ entuziasmiĝis por la ideo, akiris de la kulturministerio ne nur konsenton, sed ankaŭ financan helpon por ripari la salonon kaj ekipi ĝin per necesa meblaro. Multe da laboroj plenumis lokaj esperantistoj mem, la ekspozicion helpis prepari esperantistoj de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj eĉ kelkaj eksterlandaj. La buston de Zamenhof kaj plurajn librojn pruntis la Urba muzeo en la proksima Česká Třebová, kiu posedas la plej grandan esperantlingvan librokolekton en Ĉeĥio. Sed tie la libroj estas kaŝitaj en deponejo por sciencaj bezonoj, dum en Svitavy estas ekspozicio alirebla por la vasta publiko. Esperantisto el Brno Adolf Veselý donacis al la muzeo alian skulptaĵon, nome reliefon kun la vizaĝo de Eŭgeno Lanti, kiun li dum jardekoj konservis en sia loĝejo.

Reliefo de Lanti kun la donacinto

Interna situacio[redakti | redakti fonton]

En sep vitritaj ŝrankoj estas eksponitaj libroj en Esperanto, dividitaj laŭ temoj de la unuopaj ekspozicioj. En la oka ŝranko oni trovas nuntempajn, do aĉeteblajn librojn. Malantaŭ la ŝrankoj troviĝas fermita spaco kun deponita librokolekto sur bretaro. Aliaj eksponaĵoj povas trovi lokon sur kvin tabloj kloŝe kovritaj per vitro kaj sur la muroj pendas 13 kadroj kun temoj pri la movado. La 14-a estas fakte bretaro kun miniaturaj ĉeloj por insignoj kaj similaj etaj esperantaĵoj. En la ĉambro troviĝas ankaŭ komputilo kaj inter-aga panelo kun informoj pri la movado. Apud ili staras bretaro kun gazetoj kaj propagandiloj, kiujn la vizitantoj povas senpage preni.

Bretaro kun insignoj kaj etaj memoraĵoj

En la antaŭcambro de la muzeo oni povas sidi kaj babili en agrabla te-trinkejo, kiun praktikas privata posedanto, eblas tie ankaŭ kafumi.

Agado[redakti | redakti fonton]

Solena inaŭguro[redakti | redakti fonton]

La muzeo estis inaŭgurita sabate la 20-an de septembro 2008 per koncerto en la supra salono (pianludis kaj kantis Elena Puchova kaj ŝia filo Dimitrij Dovžik), parolis la urbestro Jiří Brýdl, la direktorino de la muzeo Blanka Čuhelová, prezidantino de ĈEA Jana Melichárková kaj eksterlandaj gastoj Herbert Mayer (direktoro de Esperanto-Muzeo kaj de Kolekto pri Planlingvoj en Vieno) kaj Wolfgang Schwarz (estro de Esperanto-Kolekto ĉe Teknika Universitato en Dresdeno).

Aranĝoj en la muzeo[redakti | redakti fonton]

Krom la ekspozicioj okazis en la muzeo ankaŭ kursoj de Esperanto, Muzeaj noktoj (ĉiujare komence de junio), EKOTUR, Konferenco de ĈEA (oktobro 2009), printempaj regionaj Esperanto-renkontiĝoj kaj seminarioj por ĈEA-membroj, porinfanaj kreaj atelieroj Marcipana Kristnasko kun Anna Vyšinková aŭ Desegnado kun Pavel Rak. En oktobro 2011 la muzeo gastigis Esperantan Vikimanion okaze de la 10-a datreveno de la Vikipedio en Esperanto. En julio 2012 ĝi estis okazloko de la 25-a Internacia Konferenco de OSIEK. Okazas tie ankaŭ neesperantistaj aranĝoj, ekz. Tago de Harmonio, Sano kaj Metamorfozo (la 4-an de decembro 2010) kaj ĉeĥlingvaj prelegoj kaj diskutoj pri vojaĝtemoj (kunlabore kun Klubo de vojaĝemuloj Brontosaurus Svitavy).

Portempaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La 1-a ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La unua ekspozicio ekde septembro 2008 ĝis februaro 2009 estis dediĉita al la historio de la internaciaj lingvoj kaj komenco de la Esperanto-movado. En la ŝrankoj estis eksponitaj libroj jene dividitaj: por la infanoj kaj junularo, lernolibroj, vortaroj, faka literaturo, originala literaturo, tradukita literaturo, antologioj.

Vitrino kun la kroniko de la loka klubo
Malnova japana gazeto

Sur la kvin tabloj sub vitro estis prezentitaj modernaj lerniloj, Esperanto kaj muziko, kronikoj de la loka klubo kaj ekzemple malnova japana esperantlingva gazeto kiun antaŭ cent jaroj ricevis ĉeĥa abonanto (donaco de lia filo).

Kadro pri la 75-jariĝo de la loka klubo
Kadro kun bildkartoj

Sur la muroj la 13 kadroj prezentis: kio estis antaŭ Esperanto, estiĝo de Esperanto, komencoj de la movado en Ĉeĥio, nia nuntempo, origina literaturo, ĉeĥa literaturo en Esperanto, faka literaturo, TEJO kaj E@I, Ĉeĥa Esperanto-Junularo, 75 jaroj de Esperanto en Svitavy, Esperanto en la ĉirkaŭaĵo, Esperanto en la interreto, bildkartoj. En specialaj bretaroj estas prezentitaj Esperanto-gazetoj kaj Esperanto-insignoj.

La 2-a ekspozicio[redakti | redakti fonton]

40 jaroj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj Esperanto kaj junularo estis ĉeftemoj de la dua ekspozicio, kiu prezentis organizojn TEJO, ĈEJ, E@I kaj ĝian retan kurson lernu!, kompaktan diskon Esperanto Elektronike kaj aliajn aktivaĵojn de la esperantistaj gejunuloj. La ekspozicio daŭris ĝis oktobro 2009.

La 3-a ekspozicio[redakti | redakti fonton]

Ĝis majo 2010 sub titolo Esperanto kaj fervojo prezentis sian laboron la ĉeĥa IFEF-sekcio, kiu fine de la sama jaro memstariĝis kiel Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio. Omaĝe al 100 jariĝo de IFEF realiĝis internacia figurtarta konkurso por infanoj-esperantistoj, dediĉita ĝuste al la temo "Fervojo". La plej interesaj kaj premiitaj konkursaĵoj estis ankaŭ prezentitaj dum la ekspozicio.

La 4-a ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La 12-an de junio 2010 estis inaŭgurita ekspozicio Esperanto kaj desegnita humuro dediĉita ĉefe al la verkaro de Pavel Rak, elstara ĉeĥa desegnisto kaj karikaturisto, konata ankaŭ kiel ilustristo por Juna Amiko aŭ de lernolibro Tendaraj Tagoj kaj aliaj verkoj de Stefan McGill. Prezentitaj humuraj havis akompanajn tekstojn en la ĉeĥa, Esperanto, la angla kaj la germana. Por invititaj infanoj li faris malgrandan kurson de desegnado por komencantoj. Dum la solena malfermo estis krome baptita ĉeĥa traduko de la populara lernolibro "Esperanto per rekta metodo" de Stano Marček.

La 5-a ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La 5-a ekspozicio havis nomon: Spiritaj tradicioj de la mondo kaj Esperanto Inaŭguro okazis la 4-an de junio 2011 kadre de la aranĝo "Muzea nokto" kaj ĝi daŭris ĝis la 15-a de majo 2012. Kadre de ĝi estis prezentitaj unuopaj religioj kaj spiritaj movadoj, havantaj ian rilaton al Esperanto, aŭ havantaj kadre de Esperanto-movado sian organizon. Krom la filozofia koncepto de homaranismo de Zamenhof estis sinsekve prezentitaj sur apartaj paneloj:katolikismo, ceteraj partoj de kristanismo (protestantismo, ortodoksismo, kvakeroj), unitarismo kaj unitaria universalismo, bahaa kredo, budhismo kaj ŭonbulismo, filozofio de Martinus, ekumena Legio de Bona Volo. La informojn sur paneloj akompanis riĉa kolekto de libroj kaj gazetoj en la librovitrinoj.

La 6-a ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La 6-a ekspozicio inaŭgurita en du partoj - la 14-an de aprilo 2012 kaj la 2-an de junio 2012 kadre de la "Muzea nokto" - havis la titolon "125 jaroj de Esperanto". Ĝi entenis panelojn: "Junaĝo de Zamenhof kaj estiĝo de Esperanto", 4 kronologiajn panelojn (1887-1918, 1918-1945, 1945-1989, 1989-2012), "Zamenhof/Esperanto-Objektoj" en Ĉeĥio" kaj "Zamenhof/Esperanto-Objektoj en la mondo". La informoj sur paneloj estis akompanitaj per historiaj ekspoziciaĵoj en vitrinoj, fotoalbumo de pluaj ZEOj kaj virtualaj kolektoj en la muzea komputilo. Kadre de la inaŭguro estis trarigardeblaj ankaŭ elektitaj raraj historiaj libroj kaj gazetoj el la muzea biblioteko.

La 7-a ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La 7-a ekspozicio estis inaŭgurita la 28-an de septembro 2013 kadre de la solenaĵo Sanktvenceslaa vingustumado en Svitavy kaj daŭris ĝis la 15-a de septembro 2014. Ĝia temo estis "Esperanto kaj muzoj" kaj prezentis artan kreemon kaj artverkojn de esperantistoj, precipe el la kampo de vidartoj (pentrado, desegnado, grafiko, ilustrarto), sed ankaŭ artmetioj, poezio, muziko kaj teatro. Akcento estis pri informoj pri profesiaj artistoj el diversaj landoj, kiuj estis samtempe esperantistoj. Krome estis prezentitaj ankaŭ originalaj verkoj de ĉeĥaj esperantistoj, kiuj amatore okupiĝas pri arto. La libroekspozicio tiuokaze prezentis pli da titoloj rilate al beletro, precipe al poezio kaj al interese ilustritaj libroj.

La 8-a ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La 8-a ekspozicio sub la titolo "Esperanto kaj kolektado" komenciĝis la 27-an de septembro 2014. La tempo estis elektita pro la samtempe okazanta Tutŝtata filatela ekspozicio en Svitavy, kie ankaŭ unu ekspoziciaĵo pri Historio de Esperanto (de Alois Jakubec el Hranice) estis prezentita. La ekspozicio prezentas informojn pri historio kaj nuntempo de kolektado ene de Esperantujo kaj paneloj kaj vitrinoj enhavas kolektmaterialojn kun Esperanto-temaro (bildkartoj, filatelo, glumarkoj, insignoj, moneroj kaj medaloj, kalendaretoj k.a.). Aparta panelo temas pri famaj personoj-esperantistoj, prezentitaj sur poŝtmarkoj, moneroj kaj bankbiletoj. Por atingi plian variecon enestas ankaŭ ekspozicio pri "Kion kolektas esperantistoj" (poŝtmarkoj, historiaj bildkartoj, moneroj kaj bankbiletoj, telefonkartoj, bierpletoj, pupoj, tepakumoj, geoĵetonoj el geokaŝado, alumet-etikedoj k.a.). Entute partoprenas 15 ekspoziciantoj el tuta Ĉeĥio, el Kroatio kaj Francio kaj estas prezentataj ekspoziciaĵoj el pli ol 40 landoj de la mondo. Aktualigitaj librovitrinoj prezentas nove ekz. la temon "Esperanto kaj blinduloj", "Novaj libroj akiritaj per interŝanĝo kun partneraj organizoj eksterlande", "Esperantistaj verkistoj el la regiono Svitavy". Dum la inaŭguro partoprenis ankaŭ gastoj el Aŭstrio, Nederlando kaj Slovakio kaj reprezentanto de la Asocio de ĉeĥaj filatelistoj.

La 9-a ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La 9-a ekspozicio sub la titolo "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo" aŭ Alternativaj formoj de vojaĝado kaj de ekkonado de fremdaj landoj kaj kulturoj komenciĝis la 26-an de septembro 2015.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]