Vracov estas urbo en la Sudmoravia regiono de Ĉeĥio. Ĝi situas 15 km sudokcidente de la urbo Uherské Hradiště. Vivas ĉi tie 4 496 loĝantoj (2025). En la urbo estas registritaj 1724 domoj.
La unua skriba mencio pri civito sur la loko devenas el la jaro 1201. Kiel vilaĝego ĝi estis menciita unuafoje en la mezo de la 14-a jarcento. En 1518 Vracov ricevis privilegion kuiri bieron kaj de tiu tempo ĝi estas nomata urbeto. Ekde la 1-a de januaro1967 ĝi estis avancigita je urbo.
Frugotika kirko de Sankta Laŭrenco konstruita en la stilo de burgunda-cisterciana arkitekturo. En la origina formo konserviĝis ĝia sacerdotejo el 1240. En la 18-a jarcento okazis baroka alikonstruo de la kirko. Ĝia statua ornamo devenas el la ateliero de Ondřej Schweigl.
La plej malnova parto de Vracov estas Stará ulice (Malnova strato, 1604)
Grupo da domoj nomata Baráky (Barakaro) - la domoj estis konstruitaj en la 16-a jarcento kaj 17-a jarcento.
Raraĵo de la urbo estas konservitaj antikvaj habanaj vinkeloj.