Nokte je la 24-a de decembro1953 okazis en fervoja stacidomo Šakvice sur fervojlinio Brno – Břeclav al dua plej granda fervoja malfeliĉo en ĉeĥaj landoj: dum kunpuŝiĝo de rapidtrajno kun persona trajno pereis 103 homoj kaj 83 estis vunditaj. La 13-an de decembro 2011 estis sur konstruaĵo de la fervoja stacidomo Šakvice senvualigita tabulo al la viktimoj de la malfeliĉo.