Liĥtenŝtejnidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri alia familio de simila nomo temas artikolo Liĥtenŝtejn-Kastelkorn.
Liĥtenŝtejnidoj
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Lando LiĥtenŝtejnoSankta Romia Imperio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Karolo la 1-a de Liĥtenŝtejno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liĥtenŝtejnidoj (aŭ germane (von) Liechtenstein) estas princa familio reganta en Liĥtenŝtejno kaj proprumanta pluan grandan posedaĵon precipe en Aŭstrio, antaŭe ankaŭ en Moravio. Ĝi devenas devene el stirio-malsupraaŭstria dislimejo kaj ĝi apartenas inter la plej malnovajn nobelajn familiojn en Mez-Eŭropo. Ĉirkaŭ la jaro 1136 estis unuafoje menciita Hugo el Liĥtenŝtejno kiel portanto de tiu ĉi nomo. La familio hodiaŭ nombras pli ol centon da anoj, el kiu nur parto vivas en Liĥtenŝtejna princlando. Lanuntempa princo kaj ĉefulo de la familio estas Hans Adam la 2-a, laŭ gazeto Forbes li estas la plej riĉa eŭropa reganto kun taksata posedaĵo 4,5 miliardoj da dolaroj[1]. Liĥtenŝtejnidoj proprumas en Aŭstrio proksimume 15 000 hektarojn da parceloj.

Blazono de familio Liĥtenŝtenidoj

Deveno[redakti | redakti fonton]

La nomo estas derivata de nomo de burgo Liechtenstein en la malsupra Aŭstrio, sude de Vieno (nunu katastro de municipo Maria Enzensdorf). En la ĉirkaŭaĵo de tiu ĉi familia burgo kaj sur nordorienta limo de Malsupra Aŭstrio la unuaj Liĥtenŝtejnidoj havis siajn parcelojn.

La seninterrompa linio de la antaŭuloj de Liĥtenŝtejnidoj komencis de Henriko la 1-a (li mortis en la jaro 1265 aŭ en 1266), kiu de reĝo Přemysl Otakar la 2-a por fideleco en batalo akiris en duono de la 13-a jarcento senjorujon ĉirkaŭ Mikulov kaj en la suda Moravio kiel libera proprumaĵo. La akiiro de tiu ĉi senjorujo havis grandan politikan signifon, ĉar per tio la familio akiris ampleksan posedaĵon sur teritorio de Margraflando Moravio, respektive (pli poste) eĉ pluaj Landoj de Krono ĉeĥa. La familio por daŭre eksidis en Moravio kaj en Ĉeĥa Silezio (silezia aglino, la blazono de Karnova princlando kaj blazono de Opava princlando fariĝas daŭra konsisto de la liĥtenŝtejna nobelara blazono). La familia posedaĵo en Moravio estis iom post iom disvastigata kaj ĝis la jaro 1945 ĉie Liĥtenŝtejnidoj proprumis ampleksajn parcelojn kun centroj en Lednice kaj Valtice. Ĝis la jaro 1620 ili reprezentis nenian landan oficon.

Signifaj personecoj[redakti | redakti fonton]

Liĥtenŝtejna palaco (Malgrandkvartala placo) en praga Malgrandkvartala placo (hodiaŭ konstruaĵo de MAMA)
Karolo la 1-a el Liĥtenŝtejno, victenanto en Bohemio
Familia kripto en Vranov u Brna

Inter signifaj personecoj apartenis:

Posedaĵo[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ duonon de sia posedaĵo Liĥtenŝtejnidoj akiris dum postblankamontaj konfiskadoj en la 17-a jarcento.[2]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]