Saltu al enhavo

Landoj de Krono ĉeĥa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohemia kronlando / Krono ĉeĥa
Origina nomo:
Corona Bohemiae (la)
Böhmische Krone (de)
13481918

historia lando reĝlando ŝtato de la Sankta Romia Imperio
Geografio
Landoj de Krono ĉeĥa ĝis la jaro 1742
Landoj de Krono ĉeĥa ĝis la jaro 1742
Ĉefurbo:
La plej longa rivero:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
monarkio, 1619–1620 konfederacio
Patrina lando:
Sankta Romia Imperio (ĝis la jaro 1806)
Aŭstra imperio (ĝis la jaro 1867)
Aŭstrio-Hungario (ĝis la pereo)
Estiĝo:
7-a de aprilo 1348 – Karolo la 4-a per siaj dekretoj formale konfirmis la nomon kaj la teritorion
Pereo:
28-a de oktobro 1918 – post la unua mondmilito proklamita sendependeco de Aŭstrio-Hungario
Antaŭaj ŝtatoj:
Bohemia reĝlandoBohemia reĝlando
Margraflando MoravioMargraflando Moravio
Duklando SilezioDuklando Silezio
ĤebioĤebio
Supra LuzacioSupra Luzacio
Malsupra LuzacioMalsupra Luzacio
Supra PalatinatoSupra Palatinato
Margraflando BrandenburgioMargraflando Brandenburgio
Luksemburga graflandoLuksemburga graflando
Postsekvaj ŝtatoj:
Duklando LuksemburgoDuklando Luksemburgo
Margraflando BrandenburgioMargraflando Brandenburgio
Supra PalatinatoSupra Palatinato
Elekto-SaksioElekto-Saksio
PrusioPrusio
Unua respubliko de ĈeĥoslovakioUnua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
Landoj de Krono ĉeĥa en la 14-a jarcento (la plej granda amplekso) en periodo de regado de Karolo la 4-a.
Ĉeĥaj landoj enkadre de Aŭstrio-Hungario komence de la 20-a jarcento : 1 – Bohemio, 9 – Moravio, 11 – Silezio

Landoj de Krono ĉeĥa - historie latine Corona Bohemiae kaj germane Böhmische Krone, do Bohemia kronlando - estas nomo de historia ŝtata formacio, kiu estis kreita per ligo de landoj en persona unio sub suvereneco de la reĝo de la Bohemia reĝlando, lando kiu ekde la fondo de la reĝlando en 1198 ĝis la malfondo de la imperio en 1806 estis integra parto de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco. La kernon kreis la t.n. historiaj ĉeĥaj landoj, t.e. Reĝlando Bohemio, Margraflando Moravio kaj Ĉeĥa Silezio. Dum plimulto de la tempo de tiu ĉi ŝtata formacio ties partoj estis ankaŭ la tuta Duklando Silezio kaj Luzacio. Ekde 1526 la habsburga aŭstra imperiestro Ferdinando la 1-a, kiu ekde 1556 ankaŭ estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio de germana nacieco heredis la bohemian kronlandon, kiu de tiam estis integra parto de la Aŭstra Imperio regita de la Habsburga monarkio ĝis 1918, nur ke en 1742 prusia Silezio post milito devis esti transdonita al reĝlando Prusio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]