Duklando Luksemburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Kiel unu el la provincoj de Nederlando.

La Duklando Luksemburgo estis iama princlando de la Sankta Romia Imperio. Ĝi estis multe pli vasta ol la nuna grand-duklando, ĉar ĝi grupigis la nunan grand-duklandon, la belgan provincon Luksemburgon, parton de la provinco Lieĝo (ĉirkaŭaĵoj de Sankt-Vith), la ĉirkaŭaĵojn de Montmédy kaj de Carignan same kiel tiujn de Thionville ĝis Marange-Silvange en Francio (regiono Loreno), same kiel la regionon enhavantan Bitburg, Neuerburg, Kronenburg, Manderscheid kaj Schleiden en Eifel, sed ankaŭ la lokojn de Igel, tutea apud Treviro, kaj de Saarburg sur la dekstra bordo de la Mozelo (Land Rejnlando-Palatinato) en Germanio.

Komence de la 14-a jarcento, la Luksemburga dinastio aliris al la imperia trono. En 1308, la grafo Henriko la 7-a estis elektita reĝo de Germanio fare de la princoj-elektistoj instigitaj de lia frato Baldueno, ĉefepiskopo de Treviro, kaj de Pierre d’Aspelt, ĉefepiskopo de Majenco, ĉiuj de luksemburga deveno. Papa delegito kronigis lin imperiestro en Romo en 1312. Lia filo, Johano de Luksemburgo nomita la Blindulo, edziĝis al Elizabeto de Bohemio, nome la heredantino de la Reĝlando Bohemio kaj iĝis la reĝo de Bohemio. Li mortis kiel heroo je la servo de la reĝo de Francio en la Batalo de Crécy en 1346. Post Henriko la 7-a, tri aliaj membroj de la dinastio Luksemburga portos la reĝan kronon, nome imperian: Karolo la 4-a (1346-1378), Venceslao (1376-1400) kaj Sigismondo (1410-1437).