Dek sep Provincoj
Aspekto
| Dek sep Provincoj | |||||||||||||
| |||||||||||||
| persona unio • historia lando • regiono • deksepopo | |||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||||||
| Loĝantaro | |||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||

La Dek sep Provincoj (nederlande: Zeventien Provinciën) estas nocio per kiu oni indikis la Habsburgajn Nederlandojn pli-malpli jam de 1482, tute fikse ekde 1543 ĝis la jaro 1581 aŭ plej laste 1585.
Post kiam imperiestro Karlo la 5-a en 1543 aneksis la duklandon Gelre ekestis pli malpli densigita kaj rondigita tutaĵo de senjorlandoj. Nur en la suda parto la princepiskoplando Lieĝo estis ankoraŭ granda enklavo. Tiu tutaĵo de nederlandaj regionoj ekde tiam ankaŭ estas indikata kiel la Dek sep Provincoj. Tiuj regionoj estis:
- 1. Duklando Artezo
- 2. Duklando Flandrio
- 3. Kasteldistriktoj Rijsel (la nuna urbo Lillo), Dowaai kaj Orchies (kelkfoje nomata Rijsela Flandrio)
- 4. Senjorlando Meĥleno
- 5. Graflando Namuro
- 6. Graflando Henegovio
- 7. Graflando Zelando
- 8. Graflando Holando
- 9. Duklando Brabanto kaj Margraflando Antverpeno
- 10. Duklando Limburgo kaj la Landoj de Overmaas
- 11. Duklando Luksemburgo
- 12. Senjorlando Frislando (ekde 1515)
- 13. Doornik kaj la Doornika (ekde 1521)
- 14. Senjorlando Utreĥto (ekde 1528)
- 15. Senjorlando Overijssel, inkl. Drenthe, Graflando Lingen, Wedde kaj Westwoldingerland (ekde 1528)
- 16. Senjorlando Groningen (ekde 1536)
- 17. Duklando Gelre kaj Graflando Zutphen (ekde 1543)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
