Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Origina nomo Republiek der Zeven Verenigde Provinciën,
Verenigde Nederlanden
 Sankta Romia Imperio
 Unio de Utreĥto
 Dek sep Provincoj
15811795 Batava Respubliko 

historia lando • suverena ŝtato • kolonia ŝtato • konfederacio
Geografio
Mapo pri la Sep Unuiĝintaj Provincoj de Johannes Janssonius (1658)
Mapo pri la Sep Unuiĝintaj Provincoj de Johannes Janssonius (1658)
Ĉefurbo:
Amsterdamo
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
ĉ. 1.500.000
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Sankta Romia Imperio Sankta Romia Imperio
Unio de Utreĥto Unio de Utreĥto
Dek sep Provincoj Dek sep Provincoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Batava Respubliko Batava Respubliko
Historio
vdr

La Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj, ankaŭ nomata per variaj nomoj kiel Respubliko de Unuiĝinta NederlandoUnuiĝinta NederlandoNederlanda RespublikoĜeneralaj Statoj (laŭ la nomo de ĝia plej supera reganta organo), estis antaŭaĵo de la nuna ŝtato Nederlando en la jaroj 1581 ĝis 1795.

La sep provincoj estis Holando, Zelando, Groningo, Utrecht, Frislando, Gelderlando kaj Overiselo. Ili ekzistas ankoraŭ hodiaŭ preskaŭ senŝanĝe kiel parto de la reĝlando Nederlando. Krome ankaŭ membris, sed sen voĉdonrajto, la provinco Drento.

La unuiĝinta respubliko estis formita el la Unio de Utreĥto (kreita en 1579), kiam la norda Nederlando formale detronigis sian reganton Filipo la 2-a de Hispanio por formi sian propran regadon sub la Ĝeneralaj Statoj. Ekde 1568 ĝis 1648 ĝi batalis en la Okdekjara Milito por sia sendependeco, kiu fine estis agnoskita 1648 en la Vestfalia Paco, per kiu ĝi ankaŭ forlasis la Sanktan Romian Imperion. Tiu ĉi federacia respubliko daŭris ĝis la enmarŝo de francaj revoluciaj trupoj en 1795 kaj la proklamo de la Batava Respubliko, la posta napoleona marioneta ŝtato reĝlando Holando.

Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (rozkolore, verde kaj brunoranĝe). La Ĝeneralaj Statoj administris ĝis 1795 partojn de Flandrio, Brabanto kaj Gelre kiel Generaliteitslanden (helblue): Statan Flandrion, Statan Brabanton kaj Statan Gelre.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]